Fabloj de I. A. Krilov/La mastro kaj la musoj

El Vikifontaro

21. La mastro kaj la musoj.

Se oni vin priŝtelas iam,
Kaj vi ne scias, kiu,
Kulpigu vi neniam
La.tutan servantaron, ĉar per ago tiu
Ŝteliston vi ne trovos
Kaj lin ne honestigos,
La servantaro nur de vi forkuri povos
Kaj vi havaĵon vian tutan pereigos.

La komercist' grenejon farìs [tiel],
En kiu la provizojn li preparis.
Sed ĉar forigi volis musan li malicon,
El multaj katoj li aranĝis la policon.
Trankvila estas sprita komercisto:
En la grenejo vagas la patrolo;
Kaj bone estus, sed okazis la petolo:
En la patrol' aperis la ŝtelisto.
Ni ĉiuj scias, ke okazas inter katoj
Friponoj, kiel inter niaj fratoj;
Anstataŭ la ŝteliston kapti
Kaj ĝin per vergo bone, senkompate bapti,
La mastro ĉiujn katojn vergi ekdecidis.
La katoj tiun maljustecon bone vidis,
Kaj ĉiuj ili forrapidis
El la grenejo lia.
Sen katoj restis mastro nia.
La musoj tion-ĉi atendiskaj [tiel] deziris:
Apenaŭ la patrol' foriris,
Grenejon ili venis,
Kaj manĝi ĉion penis.