Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Fabrício Valle refoje
provos eldoni Heroldon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 22-a de marto 2021
Permesilo: CC BY 4.0

Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.

Laŭ la kontrakto farita en 2016 kun Kooperativo de Literatura Foiro ("LF-koop", unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. Ambaŭ partoj opinias, ke la alia ne plenumis la kondiĉojn de la kontrakto.

En novembro 2017 la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle, LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde 2018. De tiam Fabrício Valle regule entreprenas novajn provojn tamen eldoni la gazeton en Brazilo. Pri la plej freŝa provo li anoncis en marto 2021.

Temas pri la nova entrepreno Zam Content, kiu ne posedos Heroldon, sed ”agados nur kiel mastrumanto de la eldonado”. Zam Content siavice estos centprocente kontrolata de ”ombrela entrepreno”, kies akciojn povos aĉeti esperantistoj en la tuta mondo.

Fabrício Valle: – La entrepreno Zam Content naskiĝas en kunteksto de granda kaj ambicia laborprogramo surbaze de niaj ideoj por kreo de novaj strategio, strukturo kaj modernaj labormetodoj por evoluigi la aplikadon de Esperanto ĝis la nivelo de arto. Jen do, Zam Content agados kadre de Mutualisma Novbabela Reto kaj ricevos apogon de ĉefmotoro, nome NRO Sociala Lingvo, kies celo estas krei novan mondan merkaton de lingvo-instruado, sub la signo de la fundamentoj de la Esperanto-movadido nomata novbabelismo.

Laŭ Fabrício Valle LF-koop ne havas la rajton plu eldonadi Heroldon de Esperanto, kaj se la konflikto ĉirkaŭ la kontrakto ne estos solvita en kontentiga maniero, li intencas procesi kontraŭ la respondeculoj.

Libera Folio: Kial vi supozas, ke ĉi-foje la afero sukcesos pli bone ol ĝis nun?

Fabrício Valle: – Tute novaj kaj favoraj cirkonstancoj. En 2017-2018 mi iris en la fundon de la puto pro la bedaŭrindaj tiamaj okazaĵoj: morto de mia partnero en Lexus Social, kiu ne povis labori de la fondo de la entrepreno ĝis sia forpaso. La falsa aserto pri la nombro de la aktualaj abonantoj. Tiu falsa aserto fariĝis falsa premiso por ĉio: mi aĉetis gazeton asertite kun 600 aktualaj abonantoj kaj ricevis gazeton kun eksabonantoj el la tempo de Ada Figheira-Sikorska. Okazis problemo ankaŭ rilate hispanan kooperativon kiu postulis amasegon da mono por fari nian retejon. Nun en 2021: mi decidis lerni, jam 60-jaraĝa homo, ĉion pri teknologio, por ne dependi de ekstera servanto.

Kiom da numeroj de Heroldo vi ĝis nun publikigis, kaj por kiom da abonantoj?

– Mi aperigis ses numerojn. Jen ili. Krome, mi aperigis portugalan version de Heroldo, kies eldonado estos reprenita sub la titolo Correio da Língua Social (”Kuriero de Sociala Lingvo”).

Kiel statas via konflikto kun la antaŭa posedanto de Heroldo?

– Ili agis ne kiel seriozaj homoj. Post la blago pri la abonantoj, ili silentis kaj neniam respondis miajn demandojn. Do ne estis rilatoj inter ni kaj ili post tio kaj mi lasis flanken la aferon. La sola informo kiun mi ricevis tiam venis ne de la civita establo, sed de Giorgio Silfer, kiu responde al mia demando ”kial la listo de aktualaj abonantoj ne enhavas retadresojn”, informis al mi, ke temis pri tre maljunaj abonantoj, kiuj ne havas retadresojn. Ili estis la unuaj rompi klaŭzon, tiun pri la sendo de listo kun aktualaj abonantoj. Sekve mi rompis la klaŭzon pri kvitigo de la partopagoj. La nura solvo estas nova interkonsento. Ili ne rajtas vendi la gazeton al alia civita establo, kiel ili faris, ĉar Heroldo ne apartenas al ili kaj mi ne pretas rezigni pri ĝi.

– Post la UK en Lisbono mi decidis malaperi kaj transloĝiĝis en etan urbon en la amazonia regiono, por rearanĝi mian personan vivon, forte skuitan de tiu senskrupula sinteno de la civitanoj. Cetere, mi sendis al la vendintoj mesaĝon kun propono pri starigo de konversacio por refaro de la kontrakto, kaj la respondo konvinkis min, ke ili sincere kaj pie kredas, ke ili estas regno, kun konstitucio, leĝoj, kortumo kaj tiel plu. Ili ŝajne ne havas la percepton, ke ili povos multe malprofiti pro tiu sinteno, ĉar se mi finfine starigos procesojn en la reala mondo kontraŭ ili, mi pledos por grandega financa kompenso pro la moralaj perdoj, kiujn mi suferis.

Kaj kiel vi sintenas al tio, ke la antaŭa posedanto denove eldonadas Heroldon?

– Ili simple ne rajtas eldoni Heroldon. Ili bezonas kompreni, ke diplomatio kaj saĝa konduto pli profitos por ilia agado ol eniro en la kampon de jura disputo, policaj aferoj kaj morala milito. Mi havas nenion por perdi. Mian reputacion mi jam perdis, ĉar la esperantistoj emas konsideri nur miajn neplenumitajn promesojn, sen konsidero de la kaŭzoj de tiu neplenumo. Dum la eksposedanto de Heroldo senrajte ”vendis” ĝin al alia Civita establo, kiu pirate eldonas Heroldon en Svisio, mi reprenos la eldonadon de Heroldo en Brazilo, unue per moderna reta versio, kaj ekde 2022 aŭ 2023, la presita versio estos reprenita depende de la cirkonstancoj.