Fama belulino

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Fama belulino
de A. Petöfi
El: La Laboro - Membrogazeto de Odense Esperanto Forening, Danio, novembro 1921.

Kroniko de la nova mondo
Senĉese ŝin kaj nur ŝin citas.
Saĝulo perdas sian saĝon,
Virinon tiun se ekvidas.

Forlasas aron avarulo
La komercisto komercaĵon,
Kaj la poeto sian rimon,
Kaj ĉiuj sekvas ŝian paŝon.

Se eble reĝo ŝin ekvidus,
Forgesus pro ŝi sian kronon,
La suno estus ŝia ombro,
Forlasus la ĉielan tronon.

Radio de okuloj ŝiaj
La montiĝanton resanigus,
Kaj ŝia sola rigardeto
La malsatulon resatigus.

- La famo tiel rakontadis
Pri la famega belulino.
Eĉ mi rigardos ŝin, mi pensis,
Kaj mi decidis je la fino.

Kaj mi ekvidis ŝin. Certege,
La mondo estas nur malspirita,
Pri la beleco estas sperta
Ne pli ol bovo subjugita.

Ne estis, ho ne estis bela,
Kiun mi vidis, la knabino,
Per Dio! Ŝi ja ne similis
Al mia kara amatino!