Fantomoj (Korolenko)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Fantomoj (Korolenko)
de Vladimir Korolenko
Tradukita de Vladimir Gernet
Odeso: Centralnaja, 1895.


I[redakti]

Ĝi estis unu monato kaj du tagoj post la momento, kiam la juĝistoj ĉe laŭtaj krioj de la popolo atena kondamnis al morto la filozofon Sokraton pro tio, ke li detruadis la kredon je dioj. Li estis por Atenoj tio sama, kio la tabano por ĉevalo. La tabano pikas la ĉevalon, por ke ĝi ne ekdormu kaj vigle iradu laŭ sia vojo. La filozofo diradis al la atena popolo: « Mi estas via tabano kaj mi dolore pikas vian konsciencon, por ke vi ne ekdormu. Ne dormu, ne dormu, maldormu, serĉu veron, ho popolo atena! »

Kaj la popolo, en atako de kruela ĉagreno, ekdeziris liberigi sin de sia tabano. « Eble la denuncistoj Melito kaj Anito ambaŭ ne estis pravaj, — diradis la urbanoj, disirante de la placo post la juĝa decido. — Kio do, fine, ĝi estas kaj kien li iras? Li multobligas konfuzojn, li detruas opiniojn, firme konfirmitajn de la centjaroj, li parolas pri novaj virtoj, eksciotaj kaj serĉotaj, li parolas pri diaĵo, kiu por ni ankoraŭ ne estas konata. Aroganta, li opinias sin pli saĝa, ol la dioj!... Ne, estas pli trankvile por ni returniĝi al la antikvaj bone konataj dioj. Ni eĉ supozu, ke ili ne ĉiam estas justaj, ni supozu, ke iam kaj iam ili ekflamas de maljusta kolero kaj alifoje de malpia volupto edx al la virinoj de mortontoj. Sed ĉu ne kun ili vivis niaj prapatroj en anima trankvileco, ĉu ne per ilia helpo ili faradis glorajn heroaĵojn? Nun do la figuroj de la olimpanoj mallumiĝis kaj la antikva virtaro estas disŝancelita. Kio do estos plue, kaj ĉu oni ne devas per unu ekbato fari finon al la malpia saĝeco? »

Tiel diradis unu al la alia la atenanoj, disirante de la placo sub la kovrilo de l' blua vespero. Ili decidis mortigi la malkvietan tabanon, esperante, ke de tiu ĉi momento la vizaĝoj de l' dioj denove eklumiĝos. Estas vere, ke en la imago de la urbanoj iam kaj iam aperadis la kvieta figuro de la strangulo-filozofo, iam kaj iam ili ekmemoris, kiel kuraĝe li dividis kun ili apud Potideo la laborojn kaj danĝerojn, kiel li sola defendis ilin mem de l' hontego pro la maljusta ekzekuto de la militestroj post la venkoj arginuza; kiel li sola, demandante sur la placoj pri la paŝtistoj kaj ŝafoj, ekkuraĝis laŭtigi la voĉon kontraŭ la tiranoj, mortigintaj mil kvincent regnanojn. Li parolis: « Ĉu ne tiu paŝtisto rajte nomiĝas bona, kiu multobligas kaj gardas sian aron? Aŭ, kontraŭe, bonaj paŝtistoj estas alvokitaj por malgrandigi la nombron de la ŝafoj kaj por dispeli ilin, bonaj do estroj — por fari tion saman rilate la regnanojn? Esploru ni, atenanoj, tiun ĉi demandon! » Kaj pro la demando de la soleca senarmita filozofa la vizaĝoj de l' tiranoj paliĝis kaj la okuloj de la junuloj ekbruliĝis per la fajro de indigno kaj honesta kolero...

Kiam la atenanoj, disirante de l' placo post la juĝa decido, ekmemoris ĉion tion ĉi, tiam iliaj koroj estis ekpremitaj de neklara dubo: « ĉu ni eble ne faris kruelan maljuston al la filo de Sofronisko? » Sed tiam la bonaj atenanoj rigardis al la haveno kaj al la maro. Ĉe la lumo de l' ĉielruĝo, kiu malrapide estingiĝis, ankoraŭ briletis malproksime en blua maro la purpuraj veloj de la akrabrusta ŝipo de l' delosaj festoj. La ŝipo foriris de l' haveno tiun ĉi tagon kaj revenos nur post unu monato, kaj ĝis tiam en Atenoj ne povas esti elverŝita la sango de kulpa homo, nek de la senkulpa. Monato deo havas multajn tagojn kaj ankoraŭ pli multajn horojn. Kiu malhelpas al la filo de Sofronisko, se li estas senkulpe kondamnita, forkuri el la malliberejo, kaj la multaj amikoj sendube eĉ helpos? Ĉu al la riĉa Platono, Esĥino kaj al la aliaj estos tiom malfacile subaĉeti la malliberejajn gardantojn? Tiam la malkvieta tabano forflugos el Atenoj al la tesalujaj barbaroj, aŭ Peloponeson, aŭ eĉ pli malproksimen... Egiptujon. Atenoj ne ekaŭdos pli liajn trudajn parolojn kaj tiu ĉi morto ne ŝarĝos la konsciencon de la bonaj urbanoj. Kaj ĉio tiamaniere fariĝos por la komuna feliĉo.

Tiel multaj konsideris silente en tiu ĉi vespero, laŭdante la saĝon de la popolo kaj de la heliastoj,[1] sekrete do esperante, ke la maltrankvila filozofo foriĝos el Atenoj, forkuros de la cikuto al barbaroj, liberigante la kunurbanojn unutempe de si kaj de riproĉoj de la konscienco pro la senkulpa morto.

Tridek du fojojn post tio eliris la suno el la oceano kaj ree trempiĝis en ĝi, kaj tridek du tagoj restis malpli ĝis la tago, kiam la atenanoj alportis kiel oferon de sia vekiĝinta konscienco la abomenajn kulpigintojn Aniton kaj Meliton, por Sokrato do decidis konstrui monumenton. La ŝipo revenis el Deloso kaj, kvazaŭ hontante pro la hejma urob, staris en la haveno kun malgaje defalintaj veloj. En la ĉielo forestis la luno, la maro ondadis sub multepeza nebulo kaj la fajroj sur la montetoj lumetis tra la malhelaĵo kiel fermetataj okuloj de homoj, atakitaj de honto.

La obstina Sokrato ne kompatis la konsciencon de la bonaj atenanoj. « Ni diru al ni reciproke adiaŭ! Vi iru al viaj kamenoj kaj mi iros morti, — diris li al la juĝistoj post la kondamno. — Mi ne scias, ho amikoj, kiu el ni elektas por si pli bonan sorton ». Kiam la limtempo de l' reveno de la ŝipo komencis proksimiĝi, multaj urbanoj eksentis malkvieton. Ĉu efektive tiu ĉi obstinulo mortos? Kaj ili komencis hontigi Esĥinon, Fedonon, kaj aliajn lernantojn kaj amikojn de Sokrato, instigante ilian fervoron: « Ĉu efektive vi permesos, — diradis ili kun morda riproĉo, — ke via instruisto mortu? Aŭ vi domaĝas kelkajn minojn[2] por subaĉeti la gardantojn? » Vane Kritono petadis Sokraton konsenti forkuron kaj maldolĉe plendis, ke la komuna famo riproĉas ilin pro manko de amikeco kaj pro avareco, — la obstina filozofo ne ekdeziris fari plezuron al siaj lernantoj, nek al la bona atena popolo. « Esploru ni tiun ĉi demandon, — diradis li. — Se montriĝos, ke mi devas forkuri, — mi forkuros; se do mi devos morti, — mi mortos. Ekmemoru ni, kion ni diradis pli frue pri justeco, pri vivo kaj pri morto. Ĉu ni ne diradis, ke ne morto, sed malvero devas timigi la saĝan homon? Ĉu estas juste, ke ni plenumu la leĝojn, metitajn de ni mem, ĝis ili estas agrablaj por ni persone, kaj ke ni rompu la malagrablajn? Al mi ŝajnas, ke mia memoro ne perfidis min: ni ja efektive ion paroladis pri tiuj ĉi objektoj? »

— Jes, ni paroladis, — respondis la lernanto.

— Kaj, ŝajne, ni ĉiuj estis konsentaj pri tiu ĉi demando?

— Jes.

— Sed, eble, la vero estas vero por aliaj, kaj ne estas vero por ni?

— Ne, la vero estas egala por ĉiuj, kaj por ni ankaŭ.

— Sed, eble, kiam ne aliaj, sed ni devas morti, la vero fariĝas malvero?

— Ne, ho Sokrato, la vero restas vero en ĉiuj cirkonstancoj.

Kiam, tiamaniere, la lernanto konsekvence konsentis je ĉiuj tezoj de Sokrato, la filozofo ridete transiris al la konkludo:

— Sed, en tia okazo, ho mia amiko, ĉu ne sekvas eble, ke mi devas morti? Aŭ ĉu jam mia kapo tiom malfortiĝis, ke mi ne povas fari veran konkludon?... Tiam korektu min, ho bona homo, kaj montru la regulan vojon al mia erarinta penso.

La lernanto kovris la vizaĝon per la mantelo kaj deturnis sin.

— Jes, — diris li, — mi vidas nun, ke vi nepre mortos.

Kaj en tiu ĉi malluma vespero, kiam la maro sin senorde ĵetadis kaj surde bruadis sub la nebulo, kaj malkonstanta vento movetis la velojn de la ŝipoj kun mallaŭta kaj malgaja konfuzo; kiam en la stratoj de Atenoj la renkontiĝantaj urbanoj demandadis unu la alian: ĉu li mortis? — kaj iliaj voĉoj sonis kun timema espero, ke tio ĉi estas malvero; kiam la unua spiro de la vekiĝinta konscienco jam ekmovis la korojn de la atena popolo, kvazaŭ la unua antaŭsigno de ventego, kaj eĉ, ŝajne, la vizaĝoj de la domaj dioj ekhontis kaj mallumiĝis: — en tiu ĉi vespero, ĉe subiro de la suno la obstinulo eltrinkis la kalikon de morto....

La vento plifortiĝis, enkovrante pli kaj pli la urbon per la kovro de maraj nebuloj, kaj komencadis furioze frapi la velojn, malfruintajn alveni en la havenon. Kaj la Erinioj komencadis siajn mallumegajn kantojn en la koroj de la urbanoj, ekscitante en ili la fulmotondron, de kiu post pereis la kulpigintoj de Sokrato.... Sed en tiu horo tiuj ĉi unuaj atakoj de pento ĵetiĝadis ankoraŭ senorde kaj neklare. La urbanoj ankoraŭ pli koleradis pro Sokrato, kial li ne faris al ili la plezuron aŭdi pri lia forkuro Tesalujon; ili koleradis pro liaj lernantoj, kiuj en la lastaj tagoj iradis malĝojaj kaj mallumaj, kvazaŭ vivaj riproĉoj; ili koleradis pro la juĝistoj, kiuj ne havis prudentecon nek kuraĝon por kontraŭstari al la blinda furiozo de la ekscitita popolo; ili koleradis eĉ la diojn mem. « Por vi, ho dioj, ni alportis tiun ĉi oferon, — diradis multaj, — ĝoju do vi, nesatigeblaj! »

« Mi ne scias, kiu el ni elektas pli bonan sorton! » — estis rememorataj la vortoj de Sokrato, liaj lastaj vortoj al la juĝistoj kaj la popolo, kolektita sur la placo. Nun li kuŝis en sia malliberejo, sub la mantelo, trankvila kaj senmova, kaj super la urbo ekpendis malĝojo, konfuzo, honto. Li ree fariĝis turmentisto por la urbo, li, kiu mem jam estis neatingebla por la turmento... La tabano estis mortigita, sed li mortinta pikadis sian popolon ankoraŭ pli dolore... Ne dormu, ne dormu en tiu ĉi nokto, ho atena popolo! Ne dormu, — vi faris kruelan, nekorekteblan maljuston!

II[redakti]

En la daŭro de tiuj ĉi malgajaj tagoj la militisto Ksenofonto, unu el la lernantoj de Sokrato, estis kun la dek miloj en malproksima militiro kaj trabatadis inter danĝeroj por si la vojon al la kara hejmo. Esĥino, Kritono, Kritobulo, Fedono kaj Apolodoro estis okupataj per la preparado de modesta enterigo; ĉe Platono do brulis la vespera lampo kaj la plej bona lernanto de la filozofo notadis sur pergameno liajn farojn, vortojn kaj instruojn, kun kiuj finiĝis la vivo de l' saĝegulo. Ĉar, kiel diras la granda poeto,

Filoj de homoj similas foliojn en densa arbaro;
Vento dissternas la unuj sur tero, — aliajn arbaro
Reekfloranta naskadas, kaj ili printempe rekreskis...
Tiel ĉe homoj: la unuj naskiĝas, aliaj pereas.

La penso tamen ne pereas, kaj la vero, atingita per granda saĝo, lumigas la vojon de sekvantaj generacioj, kiel la torĉo en mallumo.

Estis ankoraŭ unu lernanto de Sokrato. La flamiĝema Ktezipo ankoraŭ antaŭnelonge estis opiniata la plej gaja kaj la plej senzorga el la atenaj junuloj; li adoris nur belecon kaj klinĝis antaŭ Kliniaso, kiel antaŭ ĝia plej perfekta enkorpiĝo. Sed de kelka tempo, nome de tiam, kiam li fariĝis konato de Sokrato, li perdis la gajecon kaj la senzorgecon, en la amaso do de amikoj de Kliniaso aliaj lin anstatŭis kaj li tion ĉi indiferente rigardis. La gracieco de penso kaj la harmonio de spirito, kiujn li renkontis ĉe Sokrato, ŝajnis nun al li centoble pli altirantaj, ol la gracieco de talio kaj la harmonio de trajtoj ĉe Kliniaso. Per ĉiuj fortoj de sia flamiĝema animo ligiĝis li al tiu, kiu rompis la virgan trankvilecon de lia propra animo, malkovriĝinta por renkonti la unuajn dubojn, kiel la burĝonoj de juna kverko malkovriĝas por renkonti la freŝan printempan venton.

Nun do, en tiuj ĉi maldolĉaj minutoj, li nenie povis trovi trankvilecon, — nek ĉe la doma kameno, nek en la stratoj de la silentiĝinta urbo, nek en la societo de egalopiniaj amikoj. La dioj de la kameno, la domaj kaj popolaj dioj abomeniĝis por li: « Mi ne scias, — diradis li, — ĉu vi estas la plej bonaj el ĉiuj, por kiuj la sennombraj generacioj da popoloj bruligas bonodoraĵojn kaj alportas oferojn. Sed mi ne dubas, ke por vin kontentigi la blinda amaso estingis la helan lumon de la vero, ke por ofero al vi estas alportita la plej bona mortemulo! »

Al Ktezipo ŝajnis, ke la stratoj kaj placoj ankoraŭ pleniĝas de la krioj de maljusta juĝo. Tie ĉi iam Sokrato sola kontraŭiĝis al la malhoma decido de la juĝistoj kaj al la blinda furiozo de la popolamaso, kiu postulis la morton de la arginuzaj estroj.[3] Nun do troviĝis neniu, kiu povus defendi lin kun tia sama forto. Pro tio Ktezipo kulpigis sin kaj la kolegojn, kaj jen kial li volis liberiĝi en tiu ĉi vespero de la societo de ĉiuj homoj kaj eĉ, se estas eblo, de si mem.

Li iris al la maro. Sed tie ĉi lia sopiro fariĝis ankoraŭ pli multepeza. Ŝajnis, ke la malĝojigitaj filinoj de Nereo ĵetadis kaj batadis sin je la bordo, plorante pro la plej bona el la atenanoj kaj pro la urbo mem, blindigita per la frenezo. La ondoj flugadis unu post la alia, la ondoj plaŭdadis je la ŝtonegoj kun senhalta kompatanta murmuro, kiu sonadis en la oreloj de Ktezipo kiel funebra, supertomba kanto.

Tiam li forturnis sin kaj foriris de la bordo ĉiam rekte, ne rigardante antaŭen kaj eĉ ne zorgante pri la vojo. La funebra malĝojo mallumigis lian konscion kaj superpendis lin, kiel nigra nubego. Li forgesis pri tempo, pri spaco, pri sia propra ekzistado kaj li tuta estis plena de unu premanta penso pri Sokrato... « Hieraŭ li estis, ankoraŭ hieraŭ sonadis liaj kvietaj paroladoj. Kiel do eblas, ke li malestas hodiaŭ?... Ho nokto! vi, montoj-grandeguloj, kovritaj per nebulaj nuboj, ho vi, murmuranta maro, posedanta propran movadon, vi malkvietaj ventoj, portantaj per viaj flugiloj la spiradon de la neampleksebla mondo, vi, stela arkaĵo, kovrita per flugantaj nuboj, vi trankvile brilanta fulmo sentondra, disŝovanta iliajn silentajn bedojn, — prenu min al vi, malkovru por mi la sekreton de tiu ĉi morto, se vi mem ĝin scias! Kaj se vi ĝin ne scias, — donu do al mia nesciado vian senpasiecon. Prenu de mi tiujn ĉi turmentajn demandojn, — mi ne estas sufiĉe forta por ilin portadi en la brusto sen respondo... Kaj kiu do respondos, se la eterna silentado fermis la buŝon de Sokrato kaj sur liaj okuloj ekkuŝis eterna mallumo? »

Tiel paroladis Ktezipo, turnante sin al la maro, al la montoj kaj al la mallumoj de la nokto, kiu dume faris, laŭ la kutimo, super la dormanta mondo sian nevideblan, nedeteneblan flugon. Pasis multaj horoj, antaŭ ol Ktezipo ekpensis ĉirkaŭrigardi, kien alkondukis lin liaj paŝoj, ne regataj per la konscio. Kiam do li ĉirkaŭrigardis, malluma teruro atakis lian animon.

III[redakti]

Ŝajne la nesciataj dioj de la eterna nokto ekaŭdis la arogantan preĝon. Ktezipo rigardadis kaj ne rekonadis la lokon, kie li estis. La fajroj de l' urbo jam longe estingiĝis en mallumo, la murmuro de l' maro eksilentis en malproksimaĵo, kaj nun eĉ la rememoro mem pri ĝi trankviliĝis en la ektiminta animo. Nenia sono rompis la profundan silentadon, nek la singardema krio de l' nokta birdo, nek la fajfo de ĝia flugilo, nek la brueto de folioj, nek la murmuro de neniam ekdormantaj montaj riveretoj... Kaj nur la bluaj erarlumoj trankvile leviĝadis kaj transportadis sin de loko al loko sur la kurtaĵoj, kaj la silentaj fulmoj sentondraj ekflamadis kaj estingiĝadis en la nebuloj super la suproj, plifortigante la mallumon per siaj mallongaj ekflamoj kaj malkovrante per malviva lumo la malvivajn formojn de dezerto, tra kiu nigraj fendoj volvadis sin, kiel serpentoj, kaj la ŝtonegoj amasiĝis en sovaĝa ĥaosa senordo.

Ŝajne ĉiuj gajaj dioj, vivantaj en verdaj arbaroj, en sonorantaj riveretoj kaj en montaj fendoj, forkuris por eterne el tiu ĉi dezerto, nur la sola granda mistera Pano kaŝis sin ie proksime en la ĥaoso de la naturo kaj akrevide per mokanta okulo observas lin, sensignifan formikon, kiu ankoraŭ antaŭ tiom nelonge vokadis arogante al la sekreto de la mondo kaj de la morto. Kaj blinda nekonsideranta teruro disverŝadis sin jam en la animo de Ktezipo, kiel la maro kovras per la akvo de bruanta alfluo la rokojn apud la bordo...

Ĉu ĝi estis sonĝo, ĉu efektivaĵo, ĉu malkaŝiĝo de dio nekonata, sed Ktezipo nur eksentis, ke unu minuto ankoraŭ — kaj la limo de l' vivo estos transirita kaj lia animo estos dissolvita en tiu ĉi oceano da senlima, senforma teruro, kiel en malluma kaj malkvieta nokto la guto de pluvo dissolviĝas en ondo de l' griza oceano. Sed en tiu ĉi minuto li subite ekaŭdis voĉojn, kiuj ŝajnis al li konataj, kaj liaj okuloj diferencigis ĉe lumo de l' fulmo sentondra la homajn figurojn.

IV[redakti]

Homo sidis sur unu de la ŝtonaj elstaraĵoj en pozicio de profunda malespero kaj kun mantelo, ĵetita sur la kapon malalte mallevitan. Alia proksimiĝis al li per trankvilaj paŝoj, leviĝante singardeme kaj esplorante ĉian peceton de l' vojo. La sidanta malkovris la vizaĝon kaj ekkriis:

— Ĉu vin mi ĵus vidis, ho bona Sokrato? Ĉu vi iras preter mi en tiu ĉi senĝoja loko, kie mi sidas en la daŭro de multaj jam horoj, ne sciante la interŝanĝon de tago kaj nokto, atendante vane la tagiĝon?

— Jes, ĝi estas mi, ho amiko! En vi do ĉu mi ne ekkonas Elpidion, mortintan tri tagojn antaŭ mi?

— Jes, mi estas Elpidio, la plej riĉa el la atenaj ledistoj, nun do la plej malfeliĉa el ĉiuj sklavoj. Nun nur mi komprenas la justecon de la vortoj, diritaj de la poeto: pli bone estas esti la lasta sklavo sur la tero, ol la estro en la mallumo de l' infero.

— Ho amiko! Sed se tiom malfacile estas por vi en tiu ĉi loko, kial vi ne iras en alian?

— Ho Sokrato! mi miras vin kiel vi povas iri, ne vidante celon, mi do... En profunda malĝojo sidas mi tie ĉi kaj ploras pri la ĝojoj de la vivo, kiu transflugis tiom rapide.

— Amiko Elpidio! mi ekaperis simile al vi en tiu ĉi mallumo, kiam la lumo de l' tera vivo estingiĝis en miaj okuloj. Sed voĉo diris al mi: « Iru, Sokrato, en novan vojon, ne perdante tempon », — kaj mi ekiris.

— Sed kien vi iris, ho Sokrato? Tie ĉi forestas vojo ebenbatita, estas nenia hermeso,[4] nenia radosigno, eĉ nenia radio de lumo. Nur ĥaoso de ŝtonoj, mallumo kaj nebuloj...

— Ĝi estas vero. Sed, ho amiko Elpidio, konvinkinte vin je tiu ĉi malgaja vero, ĉu vi ne demandos vin: kio premas la plej multe vian animon?

— Sendube, tiu ĉi terura mallumo.

— Oni devas sekve iri renkonte al la lumo. Ĉu vi ne rimarkadis, ke la suproj ĉiam estas lumigataj la unuaj per radioj? Tial mi diris al mi: « kredeble la granda leĝo konsistas en tio, ke la mortemaj mem serĉu en mallumo la vojojn al la fonto de l' vivo. Sciante nenion pli difinitan, iru, ho Sokrato, ĉiam antaŭen kaj ĉiam supren »... Ĉu vi ne pensas, ke tio ĉi estas pli bone, ol sidadi en unu loko? Mi pensas, kaj tial mi iras. Adiaŭ!

— Ne, ho bona Sokrato, ne forlasu min! Vi paŝas sufiĉe firme tra tiu ĉi infera senvojaĵo. Donu al mi la baskon de via mantelo.

— Se vi opinias, ke ankaŭ por vi tio ĉi estos pli bona, sekvu min, amiko Elpidio.

Kaj ambaŭ fantomoj iris pli malproksimen, la animo do de Ktezipo, eltirita per sonĝo el la pereema ŝelo, flugis post ili, avida aŭdi la klarajn sonojn de la konata parolo de Sokrato, kiu kvazaŭ lumigis por ĝi tiujn ĉi regionojn de senespera mallumo.

— Kial do vi eksilentis, bona Sokrato? — ekaŭdiĝis ree la voĉo de la atenano Elpidio. — La interparolo mallongigas la enuon de vojaĝo, mi do ĵuras je Heraklo, neniam ankoraŭ okazis al mi iri sur tia terura vojo. Jen kiam oni sentas la efektivan bezonon havi bonan kolegon, ĉe kiu, kiel ĉe vi, la lango ne estas vane alpendigita!

— Demandu, ho amiko Elpidio. La demando de homo sciama elvokas respondojn kaj naskas interparoladon.

Elpidio silentadis kaj poste demandis, kolektinte la pensojn:

— Jen kio. Rakontu al mi, ho bona Sokrato, ĉu almenaŭ oni vin bone enterigis? Ĉu ne vere, kiom strange estas, ke ni devas nun proponi unu al la alia tiajn demandojn, anstataŭ la antaŭaj: « kiel vi pasigis la nokton, kaj ĉu vi bone tagmanĝis? ».

— Mi konfesas al vi, amiko Elpidio, ke mi ne povas kontentigi vian scivolon.

— Mi komprenas vin, malfeliĉa Sokrato, — vi nenion havas por fanfaroni. Ĉe mi do la afero estis alia! Ha, kiom oni min bone enterigadis, kiom bonege oni min enterigadis, ho mia malfeliĉa kolego! Eĉ nun mi kun granda plezuro rememoras tiujn ĉi plej bonajn minutojn... post mia morto! Antaŭ ĉio oni min ĉirkaŭlavis kaj ŝmiris per karaj bonodoraĵoj. Poste mia fidela Lariso vestis min per la plej bonaj teksaĵoj. La plej artaj ploristinoj en la urbo ŝiradis siajn harojn, ĉar oni promesis al ili tre bonan pagon. En familian ĉerkujon oni metis kune kun mi unu amforon,[5] unu kalikon kun bonege ornamitaj bronzaj teniloj, unu fialon,[5] poste....

— Atendu, amiko Elpidio. Mi estis konvinkita ke la fidela Lariso ŝanĝis sian amon por kelkaj minoj.... Sed tamen....

— Dek minoj ĝuste kaj kvar draĥmoj, ne kalkulante la trinkaĵojn, kiujn trinkis la gastoj. Ĉu vi scias nun, kiel oni min akompanis ĝis la tombo? Ne ofte, mi pensas, iu eĉ el la riĉaj ledistoj povas fanfaroni antaŭ siaj pli frue foriĝintaj prapatroj pro tiela enterigo kaj pro tiela atento de la vivantoj.

— Ĉu vi ne pensas, ho amiko Elpidio, ke tiu ĉi oro alportus pli grandan utilon al la malriĉuloj, restintaj en Atenoj, ol al vi en la nuna minuto?

— Konfesu, ke vi parolas tion ĉi pro envio, — rediris maldolĉe Elpidio. — Mi kompatas vin, malfeliĉa Sokrato. Kvankam, parolante inter ni, vi efektive meritis vian sorton kaj mi mem en mia rondo familia ne unufoje diradis, ke delonge estas jam tempo ĉesigi la dissematan de vi malpiecon, ĉar....

— Atendu, ho amiko. Vi, ŝajne, volis fari ian konkludon, kaj mi timas, ke vi deflankiĝis de l' vojo rekta. Diru do, homo bona, kien celas via penso malfirma?

— Mi volis nur diri, ke pro kora boneco mi tamen kompatas vin. Antaŭ unu monato ankaŭ mi mem ne malmulte kriadis en la kunveno, sed, vere estas, neniu el ni kriintaj deziris por vi tian grandan malagrablaĵon. Tiom pli nun, kredu al mi, mi kompatas vin, ho malfeliĉa filozofo!...

— Mi dankas vin. Sed diru, amiko, ĉu estas lume en viaj okuloj?

— Ho, ne! Antaŭ mi estas nur nigra mallumaĵo kaj mi eĉ demandas min, ĉu ne tie ĉi estas la nebulaj regionoj de Orko?

— Kiel do? Sekve por vi ankaŭ tiu ĉi vojo estas tiom malluma, kiom por mi?

— Ŝajne, ne pli malmulte.

— Se mi ne eraras, vi eĉ tenas la baskon de mia mantelo?

— Ĝi estas vero.

— Sed tiam, ĉu ne egale ni ambaŭ estas bedaŭrindaj?... Vi vidas, ke niaj prapatroj ne rapidas plezuriĝi per la rakonto de via enteriga soleno. Kie do estas la diferenco inter ni, mia bona kolego?

— Sed, ho Sokrato, ĉu efektive la dioj tiom mallumigis vian prudenton, ke por vi tiu ĉi diferenco ne estas klara?

— Se via situacio, ho amiko, estas por vi pli klara, tiam donu al mi manon kaj konduku min, ĉar mi ĵuras je hundo,[6] vi efektive lasas min iri antaŭe en tiu ĉi mallumo....

— Forlasu la ŝercojn, Sokrato! Lasu viajn ŝercojn kaj ne egaligu vin (ĉar vi ja estas malpiulo) al la homo, mortinta sur sia propra lito....

— Ha! mi ŝajne komencas vin kompreni.... Diru al mi, tamen, ho Elpidio ĉu vi esperas, ke vi uzos vian liton iam ankoraŭ?

— Ve! mi ne pensas.

— Kaj estis tempo, kiam vi ne dormadis sur ĝi?

— Estis... ĝis tiu sama tago, kiam mi aĉetis ĝin ĉe Agezilao por la duona prezo. Jen vi vidas.... Kvankam tiu ĉi Agezilao estas bela fripono....

— Lasu ni Agezilaon. Li eble aĉetas ĝin nun ĉe via vidvino por la kvarona prezo. Sed ĉu mi ne estas tamen prava, kiam mi diras, ke la lito ja estis nur en via partatempa posedo?

— Mi konsentas.

— Sed egale je tiu lito, sur kiu mi mortis, estis ankaŭ en mia partatempa posedo. Ĝin donis al mi por ia tempo la bona Protiso, gardisto de l' malliberejo.

— Ha! se mi scius, kien vi klinigas la parolon, mi ne respondus je viaj ruzaj demandoj. Nu, ĉu oni aŭdis, ho Heraklo, similan malpiecon: li egaligas sin al mi! Sed mi ja povus detrui vin, se mi nur tion celus, per du vortoj....

— Elparolu ilin, Elpidio, elparolu sentime. Estas nesciate, ĉu oni povas detrui min per vortoj pli, ol tion ĉi faris la cikuto....

— Nu, jes! Tion saman ankaŭ mi volis diri. Ho malfeliĉa! vi mortis laŭ la juĝa decido, per cikuto!

— Sed mi ja sciis tion ĉi de l' tago mem de la morto kaj eĉ multe pli frue. Vi do, ho feliĉa Elpidio, diru al mi, de kio vi mortis?

— Ho, ĉe mi estas tute alie! Ĉe mi, sciu, fariĝis akvomalsano en la ventro. Estis elvokita multe kostanta kuracisto el Korinto, kiu promesis sanigi min por du minoj, kaj la duonon li ricevis kiel antaŭdonon.... Mi timas, ke pro nesperteco en tiuj ĉi aferoj, Lariso, eble, donos al li ankaŭ la alian duonon....

— Juĝante laŭ tio, kion mi vidas, la kuracisto el Korinto ne plenumis sian promeson?

— Ĝi estas vero.

— Kaj vi mortis efektive pro akvomalsano?

— Ha, Sokrato! kredu, ke ĝi komencadis sufoki min trifoje, ĝis fine ĝi superverŝis la fajron de mia vivo!...

— Diru do al mi: ĉu la morto pro akvomalsano faris al vi grandan plezuron?

— Ho malbona Sokrato! ne moku min. Mi ja diras al vi: ĝi komencadis sufoki min trifoje.... Mi kriadis kvazaŭ bovo sub la tranĉilo de viandisto, kaj petegis Parkon distranĉi pli rapide la fadenon, kiu ligas min kun la vivo....

— Tio ĉi min ne mirigas. Sed tiam, ho bona Elpidio, kial vi konkludas, ke la akvomalsano faris sian aferon pli bone, ol la cikuto, kiu finigis min per unu fojo?

— Mi vidas, ke mi ree enfalis en vian kaptilon, ho ruza malpiulo. Mi ne kolerigos plu la diojn, parolante kun vi, rompisto de la sanktaj moroj.

Kaj ambaŭ eksilentis, kaj estis mallaŭte. Sed post malmulta tempo Elpidio la unua ekparolis:

— Kial do vi eksilentis, ho bona Sokrato?

— Amiko, ĉu ne vi mem persiste min pri tio ĉi petis?

— Mi ne estas fiera kaj scias malsevere agi kun homoj, pli malbonaj, ol mi. Forigu ni la malpacon!

— Mi ne malpacis kun vi, amiko Elpidio, kaj, kredu, mi ne volis diri al vi ian malagrablon. Mi nur kutimis ekkoni la objektojn per komparo. Mia situacio ne estas klara al mi. Vi opinias, ke la via estas pli bona, kaj mi ĝojus, eksciinte — kial. Eble, ke al vi ankaŭ ne estus superflue ekkoni la veron, kia ajn ĝi estas....

— Nu-nu, ni forigu tion!... Diru al mi, ĉu vi ne timas?

— Mi ne pensas, ke la sento, kiun mi havas nun, devas esti nomata timo.

— Mi do efektive sentas timon, kvankam, se diri la veron, mi havas pli malmultajn igojn por malpaco kun la dioj, ol vi. Ĉu ne ŝajnas tamen al vi, ke la dioj, kiuj restigis nin tie ĉi, al arbitro de ĥaoso kaj de niaj propraj penoj, trompis niajn atendojn?

— Ĝi dependas de tio, kiaj estis la atendoj.... Kion do vi atendadis de la dioj, amiko Elpidio?

— Kion atendadis, kion mi atendadis!... Strangajn demandojn vi proponas, ho Sokrato! Mi opinias, ke se homo en la daŭro de tuta sia vivo alportadas oferojn kaj mortas en pieco kaj ĉe ĉiuj ceremonioj, oni povus, ŝajne, sendi se ne Hermeson, tiam almenaŭ iun el la dioj ne eminentaj, por ke li montru la vojon al la homo.... Vere, la konscienco montras al mi unu cirkonstancon.... Mi, sciu, multefoje promesis al Hermeso bovidojn, petante la prosperon en ledokomercado, kaj....

— Ĉu prospero ne estis?

— Estis prospero, ho bona Sokrato, sed....

— Mi komprenas, — forestis bovido.

— Ha, Sokrato, ĉu povis foresti bagatelo-bovido ĉe riĉa ledisto?

— Jen nun mi komprenas: estis prospero kaj bovidoj, sed vi restigis ilin por vi, Hermeso do nenion ricevis.

— Vi estas prudenta homo, tion ĉi mi multefoje diradis.... Ve, mi plenumis miajn promesojn ne pli, ol tri fojoj el dek, kaj ankaŭ rilate aliajn diojn mi agis ne pli bone, ol rilate Hermeson. Se ankaŭ ĉe vi, kiel mi pensas, okazis io simila, ĉu ne estas ĝi la kaŭzo, ke ni estas nun forlasitaj?... Mi, vere, ordonis al Lariso alporti post mia morto tutan hekatombon....

— Sed tio ĉi jam estas ja Lariso, amiko Elpidio, kaj la promeson vi mem donis.

— Ĝi estas vero, vero estas.... Nu, kiel do estas ĉe vi, bona Sokrato? Ĉu efektive vi, malpiulo, agadis rilate la diojn pli bone, ol mi, la pia ledisto?

— Amiko! mi ne scias, ĉu mi pli bone agadis, aŭ pli malbone. Antaŭe mi oferis, ne donante promesojn, en la lastaj do jaroj mi donadis nek bovidojn, nek promesojn....

— Kiel, ho malfeliĉa, eĉ ne unu bovidon?

— Jes, amiko, se Hermeso devus sin nutri nur de miaj alportaĵoj, mi timas, ke li forte malgrasiĝus....

— Mi komprenas. Vi ne okupadis vin je komercado de bruto kaj alportadis al li el objektoj de alia profesio. Eble, unu aŭ du minojn el la pago de viaj lernantoj?

— Amiko, vi scias, ke mi ne akceptadis pagon de lernantoj, kaj la profesio apenaŭ sufiĉis por mia propra nutrado. Se la dioj esperus je restaĵoj de mia malluksa tagmanĝo, ili forte trompus siajn esperojn.

— Ho malpiulo! En komparo kun vi eĉ mi povas fanfaroni je sankteco. Vidu, ho dioj, tiun ĉi homon! Mi, vere, trompadis vin iafoje, sed de tempo al tempo mi tamen dividis kun vi la superfluon de la prospera komercado. Donas multe, kiu donas ion, kompare kun la malpiulo, kiu nenion donas! Jen kiel, iru sola. Mi timas, ke la societo de simila al vi malpiulo ne malutilu al mi en la opinio de la dioj....

— Agu, kiel vi volas, bona Elpidio. Mi ĵuras je hundo, neniu devas perforte trudi per sia akompanado la aliajn. Forlasu la baskon de mia mantelo kaj adiaŭ. Mi iros sola.

Kaj Sokrato iris antaŭen, ĉiam tiel same firme, kvankam esplorante la teron ĉe ĉiu paŝo. Sed Elpidio ekkriis tuj poste.

— Atendu, atendu, mia bona kunurbano, ne lasu atenanon solan en tia terura loko! Mi ŝercis nur, akceptu miajn vortojn kiel ŝercon kaj ĉesu rapidi. Mi miras, kiel vi povas vidi ion en tia infera malhelaĵo.

— Amiko, mi kutimigis miajn okulojn.

— Ĝi estas bona. Mi tamen ne povas laŭdi vin pro tio, ke vi ne alportadis oferojn al la dioj. Ne, mi ne povas, ho malfeliĉa Sokrato, mi ne povas. Certe la respektinda Sofronisko ne instruadis vin en la juneco je tio, kaj vi mem — mi vidis tion, — partoprenis en preĝoj.

— Jes. Sed mi kutimis esplori diversajn fundamentojn kaj akcepti nur tiujn, kiuj post la esplorado sin montris prudentaj.... Kaj tiel venis la tago, kiam mi diris al mi: jen, Sokrato, vi adoras la olimpanojn. Pro kio do nome vi ilin adoras?

Elpidio ekridis.

— Jen vi havas! Efektive, vi, filozofoj, ne trovas iafoje respondojn por la plej simplaj demandoj. Kaj mi do, simpla ledisto, kiu neniam en la daŭro de mia vivo estis okupita de sofistiko... kaj mi tamen scias, kial oni devas estimi la olimpanojn.

— Diru do, amiko, pli rapide, por ke mi ankaŭ sciu de vi — kial?

— Kial? Ha, ha, ha! Sed ĝi ja estas tiom simpla, ho saĝa Sokrato!

— Ju pli simple, des pli bone. Sed nur ne kaŝu por mi vian sciadon. Kial do oni devas estimi la diojn?

— Kial?... Sed ĉiuj ja agas tiel....

— Amiko! vi scias bone, ke ne ĉiuj. Ĉu ne estus pli vere diri: multaj?

— Nu, estu, ke multaj....

— Sed diru al mi, ĉu ne pli multaj homoj faras malbonon, ol bonon?

— Mi pensas, ke ĝi estas vero: malbono renkontiĝas pli ofte.

— Sekve, ne bono, sed malbono estas farinda konforme al la plejmulto?

— Kion vi diras?

— Ne mi, sed vi mem diras tion ĉi, mi nur pensas, ke la multeco de la kliniĝantoj antaŭ la olimpanoj ne estas ankoraŭ fundamento, kaj ni devas serĉi ion alian, pli prudentan. Eble vi trovas, ke ili meritas la estimon?

— Jen estas vero!

— Bone. Sed tiam aperas nova demando. Pro kio do nome vi ilin estimas?

— Pro ilia grandeco, ĝi estas klara.

— Jes, se vi volas, kaj ankaŭ mi, eble, baldaŭ konsentos kun vi. Restas al mi nur ekscii de vi, en kio konsistas la grandeco.... Vi embarasiĝas? Ni serĉu do kune la respondon. Homero diras, ke la malkvieta Areo, renversita per ŝtono de Pallado-Ateno, kovris per sia korpo okdek pletrojn.[7]

— Jen vi vidas, kia grandega spaco!

— Tial, ĉu en tio ĉi estas grandeco?... Sed, amiko, jen denove aperas nekompreniĝo. Ĉu vi memoras la atleton Diofanton? Li superis per tuta kapo la amason, Periklo do ne estis pli alta, ol vi. Kiun tamen ni nomas granda, Periklon aŭ Diofanton?

— Mi vidas, ke grandaĵo ne estas ankoraŭ grandeco.

— Jes, grandeco ne estas grandaĵo, ĝi estas vera. Mi ĝojas, ke ni jam rilate nemulton konsentis. Eble, ĝi konsistas en virto?

— Kompreneble!

— Mi ree pensas tion saman. Nun do diru: kiu antaŭ kiu devas kliniĝi: pli malgranda antaŭ pli granda, aŭ, male, pli granda je virto antaŭ malvirta?

— La respondo estas klara.

— Mi pensas. Nun ni iros pluen: diru al mi laŭ konscienco, ĉu vi mortigis per sagoj malproprajn infanojn?

— Neniam, certe! Ĉu efektive vi pensas pri mi tiom malbone?

— Kaj ne delogis, mi esperas, malproprajn edzinojn?

— Mi estis honesta ledisto kaj bona familiano, ne forgesu tion, Sokrato, mi petas vin!

— Sekve vi ne faradis vin bruto kaj ne donadis per via volupteco al la fidela Lariso la igojn venĝi al delogitaj de vi virinoj kaj al neniel kulpaj infanoj?

— Vere, vi kolerigas min, Sokrato.

— Sed, eble, vi forprenadis heredon de la propra patro kaj metis lin en la malliberejon?

— Neniam!... Sed por kio tiaj ofendantaj demandoj?

— Atendu, amiko. Eble, ke ni atingos kune ian konkludon.... Diru, ĉu vi opinius granda la homon, kiu faris ĉion, kion mi ĵus nomis?

— Nu ne, tute ne! Mi nomus tian homon fripono kaj kulpigus lin publike, antaŭ la juĝistoj, sur la placo.

— Nu, Elpidio, kial do vi ne kulpigadis sur la placo Zeŭson kaj la olimpanojn? Kronido militadis kontraŭ la propra patro kaj ekflamadis per bruta volupta al mortemaj, Hero do venĝis al senkulpaj, suferintaj kontraŭvole.... Ĉu ne ili ambaŭ faris la malfeliĉan filinon de Inaĥo mizera bovino, ĉu ne Apolono mortigis per sagoj ĉiujn infanojn de Niobe', kaj Kalenio ĉu ne ŝteladis bovojn?... Sekve, Elpidio, se estas vere, ke la malpli virta devas honori la pli grandan je virto, tiam ne vi ja devas konstrui altarojn por la olimpanojn, sed ili por vi.

— Ne blasfemu, ho malpia Sokrato, ĉesu! Ĉu al vi konvenas kondamni la diojn?

— Amiko, ilin kondamnis io pli supera. Esploru ni la demandon: kia estas la signo de diaĵo?... Vi, ŝajne, diris: grandeco, kiu konsistas en virto? Sed ĉu ne tio sama estas la sola dia fajrero en homo? Kaj se per la malgrandega homa virto ni mezuris la grandecon de la dioj kaj la mezurilo montriĝis pli granda, ol la mezurato, do de tio ĉi sekvas, ke la diaĵa elemento mem kondamnis la olimpanojn. Sed tiam....

— Kio do tiam?

— Tiam, bona Elpidio, ili ne estas dioj, sed trompantaj fantomoj. Ĉu ne vere?

— Jen al kio kondukas parolado kun vi, nudapedaj filozofoj! Mi vidas nun, ke oni parolis veron pri vi: vi eĉ per ekstero kaj per ĉio alia similas la fiŝon, nomatan torpilo, kiu per sia rigardo ensorĉas la homojn. Tiel vi ensorĉis ankaŭ min nur por naski en mia animo, firma je kredo, nekompreniĝon kaj ŝanceliĝon. Jen jam en mia animo ekŝanceliĝis la estimo al Zeŭso.... Nu ne! parolu nun sola, — mi ne respondados!

— Ne koleru, Elpidio, mi ne deziras al vi malbonon. Se do vi jam laciĝis por sekvi la regulecon de konkludoj, permesu rakonti al vi edifrakonton pri mileta junulo. La saĝo ripozas dank' al edifrakontoj, kaj dume eĉ ripozo estas iafoje ne senfrukta.

— Rakontu, se via rakonto ne estas tro longa kaj celas al bona morinstruo.

— Ĝi celas al vero, amiko Elpidio, kaj mi penos ĝin mallongigi.

« Jen sciu. Iam, en tempoj antikvaj, Mileto estis submetita al la atako de barbaroj. En la nombro de la junuloj, forkondukitaj en malliberon, estis knabo, filo de la plej saĝa kaj plej bona ano de la lando. La infano voje forte malsaniĝis kaj estis ĵetita senkonscia, kiel netaŭga akiro.

« En profunda nokto li ree fariĝis konscianta. Alte super li palpebrumis la steloj, ĉirkaŭen dissternis sin la dezerto kaj en malproksimaĵo sonadis la rabaj krioj de sovaĝaj bestoj: Li estas sola....

« Li estis tute sola, kaj, krom tio, la dioj forprenis de li la memoron pri ĉiuj faktoj de lia vivo antaŭa. Vane li streĉis sian saĝon, — en ĝi estis tiel same mallume kaj malplene, kiel en tiu ĉi malafabla dezerto. Kaj nur ie, post la malproksimaĵo de nebulaj kaj neklaraj figuroj, staris la revo pri la forlasita patrujo. En tiu ĉi luma lando staris en lia imago la figuro de la plej bona el ĉiuj homoj, kaj tiam en la koro sonis la vorto: «Patro!».

« Kuraĝigita li leviĝis sur la piedojn kaj iris per paŝoj malfirmaj, evitante la danĝerojn. Post longa vojo, kiam, ŝajne, la lastaj fortoj estis pretaj perfidi lin, li ekvidis en nebula malproksimaĵo fajron, kiu lumigis la mallumon kaj dispeladis malvarmon. En la laciĝintan animon eniris tiam kvieta espero, la rememoroj pri la hejma tegmento reviviĝis kaj la junulo iris al la fajro, kriante: « ĝi estas vi, ĝi estas vi, ho patro mia! ».

— Ĉu ĝi efektive estis la domo de l' patro?

— Ne, ĝi estis la tendo de migruloj, haltintaj por ripozo. Ili malliberigis lin, sed lasis sin varmigi kaj instruis lin akiri fajron.... En la daŭro de multaj jaroj post tio li pasigis mizeran vivon de kaptita sklavo, dorlotante la revon pri la malproksima patrujo, pri la ripozo sur la parenca brusto de l' patro. Iafoje lia mano malfirma provis elvoki la neklaran figuron el malviva argilo, el ligno aŭ el ŝtono. Estis iafoje eĉ tiaj minutoj, kiam li, lacigita, ĉirkaŭprenadis la propran produkton, adoradis ĝin kaj malsekigis ĝin per larmoj. La ŝtono tamen restadis malvarma ŝtono, kaj la junulo, elkreskante, disbatadis la proprajn ellaboraĵojn, kiuj jam ŝajnis al li mizera ofendo de lia revo testamenta.

« La sorto alkondukis fine la migranton al bona barbaro, kiu demandis lin pri la kaŭzo de lia ĉiama malgajeco. Kiam la junulo konfidis al li la sopiron kaj la esperojn de sia animo, la barbaro, kiu ankaŭ estis homo saĝa, diris:

« — La mondo estus pli bona, se ekzistus en ĝi tia lando kaj tiu, pri kiu vi parolas. Vi kredas, — plenumiĝu viaj esperoj.... Sed per kia signo vi ekkonos vian patron?

« — En mia lando, — respondis la junulo, — oni estimadis la saĝecon kaj la virton, kaj mia patro estis de ĉiuj rigardata, kiel instruisto.

« — Bone, — respondis la barbaro. — Oni devas pensi, ke en vi ankaŭ estas grajno de lia instruo. Prenu do, sekve, la bastonon kaj iru frue en vojon. La lando, kie oni estimas la veran saĝecon, estos via lando, kaj la plej saĝa el ĝiaj anoj — via patro.

« Kaj la junulo frue ĉe tagiĝo ekiris en la vojon »...

— Ĉu li trovis, kiun li serĉis?

— Li serĉas lin ĝis nun. Li ekkonis multajn landojn, multajn urbojn, multajn homojn. Li ellernis la vojojn sur la tero, li transnaĝis maltrankvilajn marojn, esploradis la vojetojn de lumaĵoj, montrantaj la vojojn en senlimaj dezertoj. Kaj ĉiufoje, kiam en la malfacila vojo, en mallumo de nokto aperis al liaj okuloj afabla fajro, lia koro batis ankoraŭ pli forte kaj en lia animo leviĝis espero: «Ĝi estas la rifuĝo en la domo de mia patro!». Kiam do la servema mastro proponadis al la laciĝinta vojiranto saluton, benon kaj ripozon ĉe sia kameno, la tuŝita junulo alfaladis al liaj piedoj kaj diradis: «Mi dankas vin, ho patro mia! Ĉu vi ne ekkonos vian filon perditan?».

« — Kaj multaj estis pretaj filigi lin, ĉar en tiuj tempoj oni ofte rabis infanojn. Sed post la unuaj ravoj la junulo komencadis rimarki en la imagata patro la signojn de neperfekteco, iafoje eĉ de malvirtoj. Tiam li komencadis esplori kaj tenti, altrudante al li kun siaj demandoj pri vero kaj malvero.... Kaj baldaŭ oni lin elpeladis el sub la gastama tegmento por la laboro kaj malvarmo de nova vojo. Ne unufoje li diradis al si: « Mi restos ĉe tiu ĉi lasta kameno, mi konservos tiun ĉi lastan kredon. Estu ili por mi anstataŭ la patra tegmento »...

— Se vi volas, tio ĉi, sciu, estus la plej prudenta, ho Sokrato.

— Iafoje eĉ li opiniis kiel vi. Sed la kutimo esplori kaj la neklara revo pri la patro ne donadis al li trankvilecon. Kaj li ree forskuadis la polvon de siaj piedoj kaj ree prenadis sian bastonon de migranto, kaj ne ĉiam la malkvieta nokto trovadis lin sub tegmento.... Ĉu vi ne trovas, ke la sorto de la junulo memorigas la sorton de la homa gento?

— Ho ruza saĝulo, ho fiŝo torpilo, mi komprenas nun, kien celas via instruanta rakonto!... Nu, tiam mi diros al vi rekte: briletu nur lumo en tiu ĉi mallumaĵo, kaj vi vidos, ĉu mi ektentos la mastron per nebezonaj demandoj....

— Amiko, lumo jam briletas, — respondis Sokrato.

V[redakti]

Ŝajnis, la vortoj de la filozofo estis efektiviĝontaj. Ie supre, post la fuma tuko ekglitis malproksima radio kaj malaperis en superaj limoj. Post ĝi dua, tria.... Ŝajnis, ke tie, post la limoj de mallumo, flugas iaj klaraj genioj, fariĝas granda mistero, sentiĝas ies viva spiro, prepariĝas ia granda triumfo.

Sed ĝi estis malproksime. Super la tero do la ombroj densiĝis, la fumaj nuboj ruliĝis, kunvolvante sin kaj disvolvante, antaŭiĝante unu la alian, sen fino, sen interrompo....

Blua fajro falis de supro malproksima en grandan profundaĵon kaj la nuboj leviĝis pli supren, kovrante la ĉielon ĝis la zenito mem.

Kaj la radioj foriris ĉiam pli kaj pli malproksimen, kvazaŭ ili malŝatis tiun ĉi malluman kaj ombritan ebenaĵon.

Sokrato staris, sekvante ilin per malgaja okulo. Elpidio time rigardis la supron.

— Rigardu, Sokrato, kion ekvidos vi tie, sur la monto?

— Amiko, — respondis la filozofo, — esploru ni la situacion. Ni iras, sekve ni iras al ia celo kaj ĉar la tera vivo devas havi limojn, do mi pensas, ke tiu ĉi limo estas ĉe la renkonto de du elementoj: en la batalo de lumo kaj mallumo estas la krono de niaj penoj. Kaj ĉar de ni ne estas forprenita la kapablo pensi, do mi pensas, ke al la diaĵo, kiu donis la vivon al nia penso, plaĉas, ke ni esploru la limojn mem de niaj tendencoj. Sekve, Elpidio, vi prepariĝu renkonti la ĉielruĝon post tiuj ĉi nuboj....

— Ho, bona kolego! Se tia estas la ĉielruĝo, mi preferus, ke daŭru eterne la antaŭa senĝoja, longa, sed trankvila nokto.... Ĉu vi ne trovas, ke la tempo forpasis ĉe ni sufereble en la instruanta parolado? Kaj nun la animo tremas antaŭ la leviĝanta fulmotondro. Ne, parolu kion vi volas, sed tie antaŭe estas ne simplaj nur ombroj de la senviva nokto.... Jen ankoraŭ unu sago de Zeŭso ĵetiĝis en senfundan profundaĵon....

Ktezipo ekrigardis la supron kaj teruro katenis lian animon. La grandaj senlumaj figuroj de l' olimpanoj amasiĝis, kronante la monton, barante la vojon. La lasta radio ekglitis ankoraŭ unu fojon super la nebulaj nuboj kaj mortis, kiel malforta rememoro. Kaj la nokto kun la alŝoviĝanta fulmotondro komencis reĝi sendivideme, kaj mallumaj figuroj okupis la tutan ĉielon.... En la mezo, kun kapo, kronita de nimbo,[8] Ktezipo ekvidis la potencan Kronidon. Ĉirkaŭe amasiĝis en konfuzo kaj en malĝoja movado la koleraj figuroj de dioj pli maljunaj. Kiel amasoj da birdoj, flugantaj en vesperan malproksimaĵon, kiel polvo, balaata per ventego, kiel aŭtunaj folioj, pelataj per norda vento, portadis sin en longa nubego la sennombraj pli malgrandaj dioj de la popola kredo.... Kaj tondris super la ebenaĵo la tondro de Zeŭso, kaj longe tremadis, respondante al ĝi, la ŝtonegoj post ĉiu ekbato. Kaj kiam estingiĝis la fajro kaj la ruladoj de ekbruoj silentiĝis, tiam la mallumaĵo densiĝis kaj en la tima mallaŭtaĵo estis aŭdataj surdaj ĝemoj. Ŝajne la katenitaj titanoj ĝemis en la koro de la tero pro la ekbatoj de Kronido....

Kiam do la nuboj ekmovis sin de l' supro kaj kiam antaŭ ili sin ĵetis malĝoja teruro, ĉirkaŭblovante la teron, Ktezipo falis al la tero; li konfesis poste, ke en tiu ĉi terura minuto li forgesis ĉiujn sekvojn kaj ĉiujn konkludojn, ĉar lia animo malgrandiĝis pro timo kaj super ĝi potence preterflugis la timo....

Li nur aŭskultis.

Du voĉoj sonadis tie, kie silentis la tuta rigidiĝinta naturo. Unu — minaca kaj potenca voĉo de diaĵo; la dua — malfirma voĉo de homo, alportata per la vento de l' deklivo de la monto, kie Ktezipo lasis Sokraton.

— Ĉu vi estas, — diradis la voĉo el la nubo, — la aroganta Sokrato, fiera pro saĝo, batalinta kontraŭ la dioj de la tero kaj la ĉielo? Ne ekzistis senmortuloj pli gajaj kaj pli lumaj, ol ni, olimpanoj. Nun jam longe ni pasigas niajn tagojn en krepusko pro la malkredo kaj duboj, kiuj ekreĝis sur la tero.... Tamen ankoraŭ neniam densiĝis tiuj ĉi nebuloj pli forte, ol de tiu tempo, kiam inter la iam amitaj Atenoj estas ekaŭdita via malaminda vorto, ho filo de Sofronisko. Kial ne agis vi laŭ la testamentoj de via patro Sofronisko? La bona Sofronisko permesadis al si, precipe en la jaroj de sia juneco, malgravajn mokojn religiajn, sed tamen ne unufoje la odoro de liaj oferoj ĝojigis nian flaron....

— Haltu, Kronido, — diris Sokrato, — kaj solvu mian nekompreniĝon: vi, sekve, preferas pli la malgrandaniman hipokriton, ol la serĉadon de vero?

Tuj post tiu ĉi demando la ŝtonegoj ektremis de plioftigitaj ekbatoj. La unua spiro de fulmotondro forflugis kaj trankviliĝis en malproksimaj intermontoj, sed la deklivoj de la monto ankoraŭ tremadis, ĉar ankoraŭ tremadis pro kolero la sidanto sur la supro.

— Kie estas vi nun, aroganta demandisto? — eksonis la moka voĉo de la olimpano.

— Mi estas tie ĉi, ho Kronido, tie ĉi sur tiu sama loko, kaj nur via respondo movos min pli malproksimen. Mi atendas.

La tondro ekmurmuregis en nubo, kiel besto sovaĝa, mirigita per la sentimeco de libujano[9] — kvietigisto, kiam li senarmita aliras al ĝi kun klara rigardo. Kaj post kelkaj momentoj la voĉo denove ekbruis super la ebenaĵo.

— Ho filo de Sofronisko! ĉu ne sufiĉas por vi, ke sur la tero vi tiom multobligis la dubojn, ke eĉ tie ĉi, sur Olimpo, ili ĉirkaŭis nin kiel nuboj mallumaj? Vere, en kelkaj tagoj, kiam vi paroladis sur placoj, en akademioj kaj en publikaj senvestigejoj, — ŝajnis al ni iafoje, ke vi detruis jam ĉiujn altarojn sur la tero kaj ke ĝi estas la polvo de ruinoj, kiu flugas al ni en superon.... Tio ne sufiĉis por vi: eĉ tie ĉi, antaŭ mia vizaĝo vi ne konfesas la potencon de l' senmortuloj....

— Zeŭs', vi koleras. Diru, kiu donis al mi tion genian, kio en la daŭro de la tuta vivo maltrankviligis mian animon, igante min senlace celi al vero?

En la nubo reĝis mistera silentado.

— Vi, eble? Vi silentis. Tial mi esploros la aferon. Aŭ tiu ĉi dia elemento estas donita de vi, aŭ de alia. Se ĝi estas donita de vi, tiam al vi ja mi alportas ĝin kiel donacon, kiel maturiĝintan frukton de mia vivo, kiel flamon el la fajrero, faligita de vi. Vidu, Kronido, mi konservis vian donacon; en la plej bona angulo de mia koro mi kreskigis vian semon. Jen ĝi estas, la fajro de mia animo, kiu brulis en la maldolĉa minuto, kiam mi per propra mano tranĉis la fadenon de mia vivo. Kial do vi ne akceptas ĝin, kial vi koleras simile al malbona instruisto, al kiu la maljuneco malhelpas vidi, ke la knabo-lernanto desegnas sur la obea vakso liajn proprajn ordonojn? Kiu do estas vi, ordonanta al mi estingi la sanktan fajron, kiu lumis en la daŭro de la tuta mia vivo de la momento, kiam en ĝin eniris la unua radio de l' sankta penso? La suno ne diras al la steloj: estingu vin, por ke mi supreniru. Ĝi supreniras kaj la malforta radiaĵo de stelo dronas en lumo, senlime pli forta. La tago ne diras al torĉo: estingu vin, vi min malhelpas. Ĝi flamas pli kaj pli, kaj la torĉo ne lumas, sed fumas. La diaĵo, al kiu mi iras, ne estas vi, kiu timas la dubojn. Kiel tago, kiel suno li lumas mem, estingante nenies lumon. Kiu diros al mi: migranto, donu al mi vian torĉon, vi ne bezonas ĝin plue, ĉar mi estas fonto de ĉiu lumo.... Kiu diros: metu sur mian altaron la malgrandan donacon de viaj duboj, ĉar mi posedas la kapablon ilin solvi — tiu estas por mi la Dio, kiun mi serĉas. Se Li estas vi, akceptu miajn demandojn. Neniu mortigas sian infanon, kaj miaj duboj estas naskito de la eterna spirito, kiu nomiĝas — la Vero!

La mallumaj nuboj disŝiriĝis de rando al rando per la ĉielaj fajroj, kaj en krioj de furioza ventego ree eksonis la potenca voĉo:

— Kion celadis viaj duboj, aroganta saĝulo, kiu forĵetis humilecon, la plej bonan ornamon el la teraj virtoj? Vi forlasis la rifuĝan tegmenton de kredo simplanima, por eniri en tiun ĉi dezerton de duboj. Vi vidis ĝin — tiun malvivan vastaĵon, forlasitan de la vivaj dioj. Ĉu vi estas la povanto transiri tiun ĉi dezerton, vi sensignifa vermo, rampanta en la polvo de sia mizera neigado? Ĉu vi estas la povanto revivigi la mondon, ĉu vi estas la povanto kompreni diaĵon nekonatan, al kiu vi ne scias eĉ preĝi? Sensignifa rubisto, malpurigita per la polvo de detruitaj altaroj, ĉu vi, eble, estas arĥitektisto, konstruonta novajn preĝejojn? Kion do esperas vi, kiu forĵetis la malnovajn diojn kaj ne konas la novan? La eterna nokto de neeviteblaj duboj — jen estas via mondo, ho mizeraj vermoj, mordetantaj la vivan kredon, — rifuĝon de simplaj koroj, ho vi, aliformigintaj la universon en malvivan ĥaoson.... Vi do, kie estas vi nun, sensignifa kaj aroganta saĝulo?

La ventego sola potence tondris en la vastaĵo.... Poste eksilentis la tondroj, la vento kunmetis siajn flugilojn kaj nur riveroj da pluvo verŝiĝis en la mallumaĵo, kiel sufiĉegaj nedeteneblaj larmoj, pretaj englui la teron, kovri ĝin per superakvego da nekvietigebla malĝojo.... Kaj al Ktezipo ŝajnis, ke ili jam englutis la instruiston, ke jam por ĉiam estos silenta la sentima voĉo, kutiminta al senĉesaj demandoj. Sed post unu minuto ĝi eksonis denove en tiu sama loko:

— Viaj vortoj, Kronido, trafas pli bone, ol viaj tondroj. Vi ĵetis en la konfuzitan animon tion, kio jam antaŭlonge ne unufoje sonadis en mia koro kaj ĉiun fojon ĝi perdadis la fortojn sub la ŝarĝo de neelportebla malĝojo. Jes, mi forlasis la rifuĝan tegmenton, kie reĝis la kredo simplanima; jes, mi vidis ĝin, la dezerton, senigitan de vivaj dioj, kovritan per nokto de nepenetreblaj duboj. Sed mi sentime eniris en ĝin, ĉar al mi lumis mia genio, la dia elemento de ĉia vivo. Esploru ni la demandon: ĉu ne pro la nomo de tiu, kiu donas la vivon, fumiĝas la timianoj sur viaj altaroj? Vi estas rabanto la malpropron: ne vin, sed Lin adoras la simplanima kredo, kaj ĉu ne Lin ankaŭ serĉas la neekdormanta dubo? Jes, mi ne estas arĥitektisto, mi ne estas kreinto de nova preĝejo, mi ne estas levonta de la tero al la ĉielo la majestan konstruaĵon de la estonta kredo. Mi estas rubisto, malpurigita per la polvo de detruo. Sed, Kronido, la konscienco diras al mi, ke eĉ la laboron de rubisto ankaŭ bezonas la preĝejo. Kiam sur la purigita loko estos konstruita la mirinda konstruo, gracia kaj majesta, kaj en ĝi ekreĝiĝos la viva diaĵo de nova kredo, mi, modesta rubisto, alvenos al ĝi kaj diros: jen mi estas, kiu senlace rampadis en la polvo de neigado. Ĉirkaŭita per nebulo kaj polvo, mi ne havis tempon levi la okulojn for de la tero, kaj en mia saĝo nur malklare pentriĝis la revo pri estonta kreado.... Ĉu forĵetos min Vi, justa, vera kaj majesta?...

En la nubo reĝis mirigita silentado, Sokrato do plifortigis la voĉon kaj daŭrigis:

— La suna radio falas sur malpuran marĉeton kaj la senpeza vaporo, lasinte sur la tero la partojn malpurajn, multepezajn kaj kadukajn, tiras sin al la klara suno kaj degelas, dissolvante sin en la etero. Vi tuŝis per via radio mian malpuran animon kaj ĝi ekcelis al Vi, ho Nesciato, kies nomo estas Mistero.... Mi serĉis Vin, ĉar Vi estas en la vero, mi celis al Vi, ĉar Vi estas en la justeco, mi amis Vin, ĉar Vi estas en la amo, por Vi mi mortis, ĉar Vi estas la fonto de vivo.... Ĉu efektive Vi forĵetos min, ho Nesciato? Miajn ŝarĝajn dubojn, miajn brulajn serĉadojn, mian vivon malfacilan, mian liberan morton — akceptu ilin, kiel sensangan oferon, kiel unu preĝon, kiel ĝemon pri Vi, — kiel la oceano da pura etero akceptas la flugan flueteton de kaduka vaporo. Akceptu ilin Vi, kies mi ne scias nomon, ne permesu al la nebulaj fantomoj de la pasinta nokto bari mian vojon al Via lumo eterna.... Cedu do la vojon, ho nebulaj fantomoj, barantaj la lumon de ĉielruĝo! Mi diras al vi dioj de mia popolo: vi estas maljustaj, ho olimpanoj, kie do forestas justeco, tie eĉ vero estas nur fantomo. Tian konkludon atingis mi, Sokrato, kutiminta esplori diversajn fundamentojn.

« Tial disiru do, malviva nebulo, mi iras laŭ mia vojo al Tiu, Kiun mi serĉis en tuta mia vivo....

« Mi iras.... ... ...

La tondro ekbruis, sed mallonga, fragmenta, kvazaŭ la egido[10] elfalis el la malfortigita mano de la tondroĵetisto. La voĉoj de l' ventego, ŝanceliĝante, ekĵetis sin laŭ la terasoj de la montoj, ekbruis en la malvastaĵoj kaj, malproksimiĝante iom post iom mortadis en la intermontoj. Kaj en ilia loko estis aŭdataj aliaj nekonataj mirindaj sonoj....

Kiam Ktezipo malfermis la mirigitajn okulojn, antaŭ li aperis nevidita vidaĵo. La nokto estis foriranta, la nuboj estis distritaj. La fantomoj de la dioj flugis rapide en la lazuro, kvazaŭ ora desegno sur la randoj de ies pastra vesto. Aliaj briletis sur la malproksimaj terasoj kaj en la intermontoj, kaj Elpidio, kies malgranda figuro estis vidata super la disfendo, etendis la manojn al ili, kvazaŭ petegante la malaperantojn pri la decido de l' sorto.

La supro do de l' monto jam eliris el la misteraj nuboj kaj radiis, kvazaŭ torĉo, super la blua nebulaĵo de la valoj. Kaj kvankam forestis sur ĝi la tondroĵetisto Kronido kaj la aliaj olimpanoj, kaj estis nur monta supro, lumo de la suno kaj de la alte metita ĉielo, Ktezipo tamen klare sentadis, ke la tuta naturo ĝis la sensignifa herbeto estas penetrita per la batado de unu mistera vivo. Ies spiro estis aŭdata en la karesanta ventumo de la aero, ies voĉo sonadis en la mira harmonio, ies paŝoj nevidataj sentiĝis en la solena paŝado de la tago radia. Kaj homo ankoraŭ staris sur la lumigita supro kaj etendis la manojn en silenta ravo kaj potenca celado.

Momento — kaj ĉio malaperis, kaj al la vekiĝinta animo de Ktezipo ekŝajnis, ke la radiado de ordinara tago estas mizera krepusko kompare kun la forfluginta sento de la naturo, penetrita de la ventumo de sola nesciata vivo.

————————

En profunda silentado ekaŭdis la lernantoj de la pereinta filozofo la strangan rakonton de Ktezipo. Platono la unua interrompis la silentadon.

— Esploru ni, — li diris, — la sonĝon kaj ĝian signifon.

— Esploru ni, — respondis la aliaj.


Notoj[redakti]

  1. Heliastoj en antikvaj Atenoj estis membroj de juĝo de helios' (=de suno), kiuj ordinare kunvenadis ĉe eliro de la suno kaj disiradis ĉe ĝia subiro. Rim. de la traduk.
  2. Greka monero. Rim. de la tradukinto.
  3. Batalante apud Arginuzoj, la atenanoj atingis gloran venkon. Post la batalo fariĝis ventego, kaj la estroj, ŝparante la vivantojn, ne sufiĉe zorgis pri la mortintoj, kiuj restis sen enterigo. Tiam kontraŭ la feliĉaj estroj ekscitiĝis en Atenoj la pasioj de la superstiĉa amaso. La parencoj de la mortigitoj aperis en la kunvenon en funebraj vestoj, kulpigante la estrojn, ke nun la mortintoj estos eternaj vagantoj; tie ĉi efikis la antikva kredaĵo, diranta ke la animo ne forlasas la korpon, sed kune kun ĝi subiras en internojn de la tero. Sokrato sola kontraŭiĝis al la juĝa decido, fondita sur la kontentigo al la kruda superstiĉo.
  4. Tiel nomiĝis ĉe la antikvaj Grekoj la monumentoj de Hermeso (Merkurio), kiuj estis metitaj sur la vojoj, ordinare sur la renkontoj de vojoj. Rim. de la traduk.
  5. 5,0 5,1 Specoj de vazoj. Rim. de la traduk.
  6. La kutima ĵuro de Sokrato.
  7. Pletro estas greka mezuro de supraĵo kaj estas egala al 208 kvadr. klaftoj, 34 kvadr. futoj. Rim. de la trad.
  8. Nimbo = pluva nubo. Rim. de la trad.
  9. Libujano = ano de Libujo, t. e. de norda Afriko. Rim. de la traduk.
  10. Egido = ŝildo de Zeŭso. Rim. de la trad.