Fermita burĝono kun koloroj helaj
Rosalía de Castro
Vikifontaro
Indekso : Fermita burĝono kun koloroj helaj de Rosalía de Castro Tradukita de Vikifontaro |
El la libro En las orillas del Sar (1884) |
Fermita burĝono kun koloroj helaj
Rosalía de Castro
Vikifontaro
Fermita burĝono kun koloroj helaj,
humila belaĵo kun frunto gracia,
pro kiu perdis vi de via animo la pacon?
al kiu vi donacis de via buŝ' la mielon?
Al tiu, kiu vin hatas eble, kaj lin ĉagrenigas
viaj lipoj kun arom' naiva,
ĉar serĉas la rozon ruĝan
siajn foliojn malfermantan en la sun' vespera.