Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Fettes proponas buĉi
la Centran Oficejon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 16-a de julio 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. Jen ideoj de Mark Fettes por savi UEA-n de minacanta katastrofo. ”Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj”, diras Renato Corsetti.

La jam efektivigitaj tranĉoj en la Centra Oficejo tute ne sufiĉas por resanigi la ekonomion de Universala Esperanto-Asocio, konstatas prezidanto Mark Fettes en raporto sendita al la komitato de UEA sojle de la Universala Kongreso en Lahtio.

Por tio laŭ li necesas eĉ pli drastaj paŝoj: parte aŭ tute luigi la domon en Roterdamo por gajni monon, movi la Centran Oficejon al malpli kosta EU-lando, fordoni la unikan bibliotekon Hodler kaj liberiĝi de la malprofita libroservo.

La nun prezentita raporto komplete malkongruas kun la strategia plano de UEA, kiu estis la publika programo de Mark Fettes je lia prezidantiĝo en 2013. Laŭ tiu plano aktiva membrovarbado devis esti unu el la strategiaj prioritatoj de la asocio. “Celo de 10%-a jara kresko donus mezurilon por la sukceso de tiaj iniciatoj”, la laborplano aldonas.

Evidente tiu ”strategia prioritato” ne havis prioritaton dum la estrado de Fettes. Aktiva membrovarbado apenaŭ okazis, kion oni povas konstati laŭ la mezurilo starigita en la laborplano mem. En 2013 UEA havis 4.903 individuajn membrojn. Se ĉiujare la membraro, laŭ la celo starigita en la plano, kreskus je 10 procentoj, ĉi-jare la kvanto devus superi 8.600.

Efektive tamen eĉ ne klaras, ĉu la kvanto de individuaj membroj en 2019 atingos 4.000, kaj evidente ĝi ne multe superos tiun ciferon. Tio cetere neniel estas mirinda, konsiderante la drastan altigon de kotizoj en la pli riĉaj landoj, samtempe kun la nuligo de la presita Jarlibro.

En sia raporto Mark Fettes konstatas, ke la enspezoj de UEA venas ĉefe de kotizoj kaj kongresoj, dum la elspezoj iras ĉefe al salajroj de la oficistoj kaj kostoj de la Centra Oficejo. Ĉar la membraro ŝrumpas, necesas tranĉi la servojn eĉ pli draste ol jam estis farite, li konkludas. Tion oni laŭ li povus fari movante la oficejon al malpli kosta lando en Eŭropa Unio.

Unuavice konsiderindaj laŭ Fettes estas Kroatio, Ĉeĥio, Slovakio, Pollando kaj Litovio. “Alternative, UEA povus gardi sian sidejon en Nederlando, sed limigi siajn dungitajn laborfortojn tie kaj utiligi kunlaborantojn kiuj loĝas diverslande kaj kunlaboras ĉefe elektronike”, la raporto aldonas.

La Strategia Laborplano siatempe ellaborita sub la gvido de Mark Fettes male akcentas la “fundamentan rolon” de la oficejo.

“Multaj aspektoj de la ‘komunuma vivo’ de UEA dependas de la organizaj kaj kunordigaj fortoj de la CO”, konstatas la laborplano. Por allogi pli da membroj la asocio laŭ la laborplano devus interalie renovigi la servojn, plivastigi la libroservon kaj sisteme reklami la agadon de UEA.

Aldone UEA devis laŭ la laborplano de Fettes starigi “Centron por Kultura Evoluigo”, kiu kunlaboru kun la Centra Oficejo pri la evoluigo de servoj al la komunumo. Plia strategia prioritato estis la kompleta renovigo kaj modernigo de la retejo, por kiu la komitato en 2013 donis 100.000 eŭrojn.

El tio estis realigita nenio. Por la reteja modernigo ja estis elspezitaj 35.000 eŭroj, sed sen rezulto. Nun UEA laŭ la freŝa raporto transdonis la taskon de reteja renovigo al “nova teamo kunmetita de TEJO” kaj esperas havi novan retejon ĝis la fino de 2020.

Neniuj decidoj estas faritaj, sed la raporto de Fettes alvenas nur unu semajnon antaŭ la lunda komitata kunsido en la Universala Kongreso kie ĝi devos esti pritraktita.

Komitatano Renato Corsetti aktive kontribuis al la konkludoj de la raporto kadre de komitata laborgrupo kiun li iniciatis. Li konstatas ke la raporto principe devis esti dissendita pli frue, sed ke la malfrua sendo havas ankaŭ siajn avantaĝojn:

– Fakte, laŭ mi ĝi devis esti sendita iom antaŭe, sed ankoraŭ nun ĝi estas bona bazo por la komitataj diskutoj en la UK, kaj pro tempomanko la kutimaj trokontribuantoj al la listo UEA-membroj ne havos la okazon utiligi ĝin.

La raporto proponas tre drastajn paŝojn, ĉu vi trovas ilin pravigitaj?

– Jes, la paŝoj estas drastaj sed la vera demando estas: ĉu la priskribita situacio estas ĝusta? Se ĝi estas ĝusta la drastaj paŝoj estas pravigitaj. Kaj eĉ se ĝi estus iom troigite malbona, tamen oni devos draste interveni por eviti bankroton post kelkaj jaroj. Cetere la paŝoj estas drastaj sed lasas la realig-tempojn en la manoj de la nova estraro, kio povus signifi prudentan laŭŝtupan realigon.

Unu el la plej drastaj paŝoj estas la propono fordonaci grandan trezoron: bibliotekon Hodler, kiu estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. Corsetti ne trovas ĝin konservinda sub UEA:

– Ĝi havis 4 vizitantojn ĉiujare, el kiuj unu mortis antaŭ du-tri jaroj. Ĉu vi mem, se vi estus la posedanto de ĝi, pretus pagi ĝiajn kostojn? Ĉu liberiĝi de la libroservo? La merkato diras tion. Cetere librovendejoj fermiĝas ĉie tra la mondo. Unu afero, laŭ mi, ests iom tro milde prezentita en la dokumento de Mark: kiam la sidejo en Roterdamo estos malplena, oni ludonu ĝin kaj per la lupago financu la agadon kompense al la bankaj rentoj, kiuj ne plu ekzistas.

Ĉu vi ne timas, ke plia malbonigo de la servoj proponataj de la asocio akcelos la membrofalon?

– Jes kaj ne. La membrofalo komenciĝis antaŭ longa tempo. Oni daŭre parolis pri ĝi kaj laŭ la momento trovis oportunajn klarigojn. Al kio ĝi ŝuldiĝas? Verŝajne al la ŝanĝiĝo de la mondo, al kiu UEA ne adaptiĝis, al la malriĉiĝo de la mezaj klasoj en Eŭropo dum la lasta jardeko kaj eble al multaj kaŭzoj ankoraŭ, sed, se oni rigardas la bildon pri la divido laŭ aĝoj de la membroj de UEA, oni komprenas multon. Ĉiuokaze, por reveni al la servoj, la sola servo, kiun esperantistoj “aĉetas“ estas la Universala Kongreso, kaj tiu ne estas tuŝata de la “ŝparoj”.

– Eble UEA, laŭ mi, devus okupiĝi iom pli pri Esperanto kaj lasi la prizorgon de la komunumo al la Civito aŭ similaj organizaĵoj, kiuj celas fari ion pli facilan, dum UEA devas celi la malfacilan laboron informi la mondon pri Esperanto kaj la valoroj de paco kaj interkompreniĝo kaj justeco ligitaj al ĝi. Kaj temas pri mondo, kiu ne plu atentas pri tiuj valoroj. Ĉu tiel oni trovos alian specon de membroj?

Laŭ Renato Corsetti ne indas serĉi kulpulojn de la nuna situacio, sed ĉiuj kunlaboru por savi la movadon:

– Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj. Ni transprenis de Lapenna asocion kreskantan kaj amatan de la esperantistoj kaj de triumfo al triumfo ni sukcesis detrui ĝin. Nun, tamen, ne gravas personoj kaj personaj sentoj. Ni ĉiuj devas kunlabori por savi la Esperanto-movadon. Ne serĉu kulpulojn.

En la reta diskutejo de la komitato de UEA du tagojn post la dissendo de la buĉopropono aperis nenia komento aŭ reago pri ĝi. Ja aperis mesaĝoj pri kompensa arboplantado kaj pri Unesko-Kuriero.

La plena raporto de Mark Fettes: Evoluvojoj por UEA surbaze de financaj faktoj kaj analizoj