Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 16-a de aŭgusto 2020 |
Permesilo: | ![]() |
Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.
Dum la UK en Lahtio la financa situacio de UEA estis traktita en fermita kunsido de la komitato, kiu daŭris du horojn. Poste la komitato formale notis ricevon de la raporto pri evoluvojoj de UEA, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol pluiri kun la proponataj paŝoj.
“Ene de 6 monatoj la Estraro, helpe de la financa komisiono, sendu al la Komitato plian raporton pri financaj kaj administraj evoluvojoj inkluzive de kostanalizoj alternativaj,” la komitato decidis en julio 2019. Sekve la raporto devus atingi la komitaton plej laste en januaro 2020, kio tamen ne okazis.
Post multaj memorigoj la raporto fine estis sendita al la komitato en vendredo, la 14-an de aŭgusto – du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido, en kiu la komitato decidu pri ĝi. Multaj komitatanoj tamen trovis la raporton perturba, ĉar ĝi enhavis neniujn konkretajn ciferojn, nek respondojn al la demandoj starigitaj jam antaŭ unu jaro.
La rekomendoj estas tre svagaj:
- Kvankam nenio estas nun decidebla, ĉar mankas konkretaj kostoj, se ni ŝanĝus la nunan sidejon, la komisiono emas konsideri pli praktika la solvon en Nitra, pri kiu la diskutoj pli multe progresis (interalie ankaŭ inter la vicprezidanto Fernando Maia kaj Peter Baláž).
- /…/
- Kvankam ni ne havas urĝon malfermi la novan oficejon, ju pli rapide oni forlasas Nederlandon, des pli rapide oni povos komenci havi unu oficiston, kiu plenumas ĝeneralajn taskojn kaj povas respondi al la informpetoj de membroj en maniero pli kongrua kun la centra rolo de UEA. Se ni faros decidon pri translokiĝo, la ideala momento por ekfuncii en alia lando ŝajnas esti la momento kiam la administra programo [la ellaborata retbazita administra sistemo – Red.] estos preta dum la venonta jaro.
Laŭ la raporto, nun eblus vendi la Centran Oficejon en Roterdamo por 500 000 eŭroj. Pri ceteraĵoj preskaŭ ne aperas konkretaj ciferoj.
La antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, trovis la foreston de ciferoj granda manko:
– Finfine financoj estas afero de ciferoj, kaj tial mi provizis multajn ciferajn analizojn en mia raporto antaŭ unu jaro, “Evoluvojoj por UEA,” kiu estas ankoraŭ trovebla en la komitata teko, kaj al kiu ĉi tiu raporto estas iusence posteulo. Oni devas legi raportojn pri financa politiko kunlige kun la buĝeto kaj bilanco, kaj por sencohave diskuti pri la diversaj ebloj, oni devas taksi, kiel ili povus influi tiujn ciferojn, li skribis en la komitata listo.
Li atentigis, ke en la raporto mankas informoj pri tio, kiel diversaj diskutataj paŝoj efektive influus la ekonomion de la asocio. Li ricevis subtenon de komitatano Michela Lipari, nun ankaŭ ano de la elekta komisiono de UEA:
– Mi plene subtenas la mesaĝon de Mark, ni bezonas konkretaĵojn, ne liston de eblaj eblecoj, ŝi skribis.
Aldone Michela Lipari atentigis, ke la komitatanoj devus ricevi tiajn gravajn dokumentojn bontempe antaŭ la koncerna kunsido, por havi la eblon detale studi ilin.
La raporto ricevita de la komitatanoj malpli ol du tagojn antaŭ la dimanĉa kunsido havas 18 paĝojn, el kiuj kvin konsistigas la rekomendojn de la financa komisiono, kaj dek tri la komentojn de la estraro pri la rekomendoj.
Multaj el la estraraj komentoj estas tre interesaj, eĉ se ili apenaŭ rilatas al la financa stato de la asocio. Ekzemple pri la reteja renovigo la estraro skribas jene:
- La nuna celdato por projektofino estas la 31-a de januaro, sed en la realo tio povus prokrastiĝi eventuale al februaro 2021. Ni prefere nenion konkretan promesu. Oni jam ne fidas promesojn pri la retejo, do ni simple kompletigu kaj anoncu tion en la momento de pretiĝo, konsciante ke ni havas klaran vojon antaŭen se ne kalendaran finkalkulon.
Tamen dum la ĵusa programero ”estraro respondas” la prezidanto de UEA, Duncan Charters, publike diris, ke la planata lanĉotago de la nova retejo estas la 15-a de decembro.
La raporto malkaŝas ankaŭ, ke oni post maldungo de la purigisto oni tamen fine decidis elspezi monon por ĉiusemajna purigado de la Centra Oficejo. Pli frue ĝenerala direktoro Martin Schäffer diris, ke li okaze mem purigas la necesejon de la oficejo.
En la teksto de la raporto eblas aldone legi, ke la rilatoj inter la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj la ceteraj oficistoj ne bone funkcias, kaj ke povus okazi demisio de Schäffer pro troa laborpremo:
- La Estraro konsentas ke tro premas la diversaj respondecoj kiujn devis transpreni Martin Schäffer. Li faras grandan servon al la Estraro kaj al UEA, kaj ni ne metu lin en pozicion kiu devigus aŭ pripensigus rezignon de la laboro.
La ĝenerala direktoro laŭ la raporto prefere ne estu en la Centra Oficejo samtempe kun aliaj oficistoj:
- …necesas fari la aranĝojn kiujn Martin ne povas facile fari sen ĉeesto, kaj tio supozeble okazu kiam neniu oficisto ĉeestas por havi maksimuman sekurecon rilate kontaktojn.
La raporto estas diskutata en la dimanĉa komitata kunsido de UEA.