Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 26-a de junio 2017 |
Permesilo: | ![]() |
Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.
En du jaroj la Esperanto-kursoj ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo atingis sume pli ol milionon da eklernintoj. La kurso en la angla lingvo estis lanĉita en majo 2015, la kurso por hispanlingvanoj fine de 2016, kaj la 27-an de majo 2017 la suma kvanto de eklernintoj en tiuj du kursoj atingis unu milionon.
La kvanto de lernantoj plu kreskas: unu monaton poste la kvanto de lernantoj en la anglalingva kurso estas proksimume 911.000 kaj en la hispanlingva ĉirkaŭ 150.000. Do, dum monato al la unua miliono aldoniĝis pliaj 61.000 lernantoj, dumil novuloj ĉiutage.
Tio tamen ne signifas, ke miliono da homoj en la nuna momento studas Esperanton ĉe Duolingo, atentigas Lu Wunsch-Rolshoven, kiu akompanas la Duolingo-projektojn jam ekde la komenca fazo:
– Temas pri unu miliono da homoj, kiuj komencis la kurson. La nombro de nuntempaj aktivaj lernantoj estas nur eta parto. Antaŭ monatoj venis informo, ke 5.000 lernantoj uzas la kurson ĉiutage. Mi kredas, ke tio estas sufiĉe kutima kvanto por senpaga kurso. Homoj venas, intense lernas, foriras kaj poste iam revenas.
Kiom da homoj finlernis?
– Eble finlernis 30.000 ĝis 50.000 homoj per Duolingo mem. Ja antaŭ pli ol unu jaro ĉiutage jam finlernadis 30 homoj kaj antaŭ duonjaro estis jam 100 finlernantoj tage. Verŝajne nun eĉ pli. Aldoniĝas homoj, kiuj finlernis en aliaj retejoj aŭ private aŭ per la praktiko.
Supozeble proksimume kvin procentoj el la studantoj efektive finas la kurson, se konsideri ke estas cent finlernintoj kaj dumil novuloj ĉiutage.
La suma kvanto de individuaj kaj asociaj membroj de la plej granda esperantista asocio, UEA, fine de 2016 estis iom pli ol 13.000. Tio signifas, ke la homoj kiuj finstudis la kurson ĉe Duolingo estas minimume duoble, eble trioble pli multaj ol la membroj de UEA. Sed ĉu eblas iel taksi, kiom el la finintoj iel poste uzas la lingvon – en la reto aŭ en fizikaj renkontiĝoj?
– Tre malfacila demando – ne estas indikoj pri tio. La solajn statistikojn tiurilate mi povas doni de Amikumu kaj Telegramo. En Telegramo, estas 4.352 unikaj uzantoj en ĉiuj esperantistaj grupoj kaj laŭ enketo plejparto de ili lernis Esperanton per Duolingo. Cetere, en Amikumu, estas 4.354 uzantoj (nivelo: 45 denaskaj, 828 altaj, 1164 mezaj, 1062 bazaj).
Tamen, ne eblas scii precize kiom el tiuj homoj lernis per Duolingo. Krome, la uzantoj ĉe Telegramo kaj Amikumu nur parte estas la samaj homoj – estas pli da nejunuloj ĉe Amikumu, kaj pro juraj kialoj personoj sub la aĝo de 18 jaroj eĉ ne rajtas aliĝi al Amikumu.
La sekva lingvo, en kiu la Esperanto-kurso de Duolingo estos havebla, estas la portugala. Ankoraŭ ne klaras, kiam ĝi pretos, sed jam preskaŭ 20.000 homoj aliĝis por partopreni la kurson, kiam ĝi haveblos. Ankoraŭ ne estas decidite, kiu estos la sekva lingvo post la portugala, en kiu la kurso estos havebla, rakontas Lu Wunsch-Rolshoven.
– La kandidatoj estas ekzemple la franca, rusa, germana kaj ĉina. Dependos de la takso de la Esperanto-teamo por Duolingo, sed ankaŭ de Duolingo mem.