Floro
Viktor Rydberg
Leander Tell
Indekso : Floro de Viktor Rydberg Tradukita de Leander Tell |
Libera traduko el la sveda originalo El: La Espero - n-ro 9, okt. 1913. |
Floro
Viktor Rydberg
Leander Tell
Ĝi kreskis sur tombo ĉe krucpied',
Solega flor',
Kaj venis vivforto al ĝi pro ced'
De halta kor'.
Ĝi larmakvumita balancis kun ĉarm'
Je nokta kaj karesa vent'.
Ke ĝia purpuro dependis de varm'
De vang' knabina estis sent'.
Okula enigm' de la junulin'
Kun halta kor'
Klariĝis. - Junulo komprenis ŝin
Pro la odor'.