Fonografoj 1912 E

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto 1912 No. 12 p. 28


Esperantaj Fonografoj[redakti]

La muzikeldonejo Besnard, 26, rue Antoinette, Parizo, kiu faris alvokon en nia gazelo (No 111) pri platoj kun esperantaj kantoj kaj paroladoj, informas la multajn korespondintojn, ke de nun afero estas ebla. Ĝi intencas komenci kompreneble per la verkoj de nia Majstro, ekzemple « La Espero » (kanto), Preĝo sub la verda Standardo » (deklamoj kaj aliaj. La diskoj kostas po 2 Sm., ne kalkulinte la sendelspezojn ; ĉiu entenos du kantojn aŭ deklamojn.