Forgeso (Diabla rimado)

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Forgeso (Diabla rimado) (1912)
de Czesław Kozłowski
En La Ondo de Esperanto, 1914, N-ro 4, p. 78.

Sur valan blulageton dormantan en suno,
Autuno ĵetis floron velkintan kaj palan.
Laguno ne ekmiris, kaj la blankpetalan
Konvalan floron lasis sur akvo sen puno.
Trankvila floro naĝas sur trankvila ondo,
En rondo kuras jaroj per vico malbrila. . .
La mondo jam forgesis pri lago humila,
Subtila blanka floro pelita el mondo.