Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0

Mila VAN DER HORST-KOLIŃSKA (naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en Parafianów apud Vilno, mortis la 13-an de decembro 2019 en Hago) estis esperantistino ekde 1960 kaj Honora Membro de UEA.

Laŭ deveno ŝi estis pola. Ŝi esperantistiĝis laŭ Cseh-metodo en 1960 kaj aliĝis al Pola Esperanto-Asocio (PEA) kiel dumviva membro. Sekretario de ties filio en Szczecin (1962-65), ŝi aktive organizis kaj gvidis kursojn laŭ la aŭdvida metodo de Tibor kaj A. Sekelj. Ŝi funkciis kiel direkciano de Instituto por Oficialigo de Esperanto (1966-72). En SAT-kongreso (1972) ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo Gerard van der Horst; post geedziĝo en 1975 translokiĝis al Hago, kie ŝi laboris en Internacia Esperanto-Instituto (1978-98), precipe por profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo per aldono de metodikaj konsiloj por instruantoj. Ŝia plej elstara atingo estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995). Ŝi estis membro de UEA kaj SAT ekde 1964, de ILEI ekde 1980, kaj ĉi ties honora membro ekde 1999.

Ŝi mortis en maljunuldomo en Hago la 13-an de decembro 2019, nokte je la 2-a horo.

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mila_van_der_Horst-Koli%C5%84ska

Legu pri ŝi ankaŭ en Edukado.net: https://edukado.net/novajhoj?id=801