Frazeologio rusa-pola-franca-germana/Быкъ

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Бывалый Indekso : Frazeologio rusa-pola-franca-germana
de M. F. Zamenhof
Tradukita de L. L. Zamenhof
Быкъ
Быть
En la laŭnumera registro de la Proverbaro Esperanta: 195 ĝis 199

Obstino[redakti]

(Mankas en Kompara Frazeologio)

Esperante

Obstina kiel kapro. Lin tuŝas nek admono, nek ordono.

Bedaŭro[redakti]

Ruse

Быкать. Быкай, не быкай, а быка не добудешь. (См. Думою).

(Por restaj lingvoj, vidu artikolojn ligitajn de la rusa parto)

Esperante

Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

Senefikeco[redakti]

Ruse

Какъ съ бычкомъ не возиться, а все съ него молока не добиться.

Pole

Daremnie kozła doić; siano młocić; groch na ścianę rzucać.

France

C’est traire le bouc. A laver la tête d’un Maure on perd sa lessive.

Germane

Den Bock melken. An ihm ist Hopfen und Malz verloren.

Esperante

Melku bovon senfine, li lakton ne donos. Draŝi fojnon. Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.

Fremdlando[redakti]

Ruse

Поѣхалъ за море теленкомъ, а воротился бычкомъ. (См. Море).

(Por restaj lingvoj, vidu artikolojn ligitajn de la rusa parto)

Esperante

Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. Forveturis azenido kaj revenis azeno.

Puno[redakti]

Ruse

Быть бычку на веревкѣ. Отольются волку овечьи слезки. (См. Волкъ).

Pole

Być kozie w (na) wozie. Przyjdzie koza do woza.

France

On lui fera sauter le bâton. Tant prend le larron, qu’on le prend (pend).

Germane

Er wird es ausbaden, die Zeche bezahlen, in den sauern Apfel beißen müssen. Strafe um Sünde bleibt nicht aus.

Esperante

Ricevos vulpo por sia kulpo. Venos ŝtelisto al la juĝisto.