Fulgentio el Ruspe: Prediko 3

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta episkopo Fulgentio el Ruspe

La armiloj de la amo

Hieraŭ ni festis la naskiĝon de nia eterna Reĝo en la tempo, hodiaŭ ni festas la triumfan martirigon de lia armeano.

Hieraŭ nia Reĝo eliris el la virgeca sino vestita en la robo de homa karno kaj gracoplene vizitis la mondon, hodiaŭ lia armeano eliris el la tabernaklo de karno kaj kiel venkinto foriris en la ĉielon.

Nia Reĝo, kvankam la plej alta, alvenis pro ni humiligita. Sed li ne povis alveni kun malplenaj manoj. Li alportis al siaj batalantoj grandan donacon, per kiu li ne nur riĉigis ilin, sed ankaŭ ekipis ilin per nekontraŭstarebla forto batali. Li nome alportis donacon de la amo, kiu alkondukas la homojn al la komuneco kun Dio.

Kion li alportis, tion li ankaŭ disdonis. Samtempe li mem nenion perdis, sed mirige riĉigis la povrecon de siaj kredantoj. En li mem restis la pleneco de neelĉerpebla riĉeco.

La amo, kiu altiras Kriston de la ĉielo al la tero, levis Stefanon de la tero al la ĉielo. Tiu amo, kiu unue revelaciis sin en la Reĝo, poste ekbrilis en lia armeano.

Stefano ekkaptis la amon kiel armilon por akiri la kronon, signon de lia nomo. Fare de tiu amo kiel armilo li ĉie venkadis. Fortigita per tiu amo li ne retretis eĉ de antaŭ la furiozaj persekutantoj. Pro tiu amo al la proksimuloj li petpreĝis por tiuj, kiuj ĵetis ŝtonojn sur lin. Pro tiu amo li admonadis la pekulojn, por ke ili reĝustiĝu, en tiu amo li preĝis por tiuj, kiuj ĵetis ŝtonojn sur lin, ke Dio ne punu ilin.

Per la forto de amo li venkis Saŭlon furiozegantan, kaj tiu, kiu persekutis lin sur la tero, povas esti lia kunulo en la ĉielo. Lia sankta kaj nelaciĝebla amo sopiris pere de preĝo gajni tiujn, kiujn ĝi ne kapablis konverti per vortoj.

Nun Paŭlo ĝojegas kun Stefano, nun li ĝuas kun Stefano la gloron de Kristo, kun Stefano li jubilas, kun Stefano li regas. Ĉar kien iris Stefano, la unua mortigita per la ŝtonoj de Paŭlo, tien sekvis lin poste Paŭlo, subtenita per la preĝoj de Stefano.

Vera estas tiu vivo, miaj fratoj, en kiu Paŭlo ne estas hontigita pro la mortigo de Stefano, kaj Stefano dankas pro la kunuleco kun Paŭlo; en ili ambaŭ la amo triumfas. La amo en Stefano venkis la furiozecon de la persekutantoj, en Paŭlo ĝi kovris multegon da pekoj. Ili ambaŭ pro la sama amo meritis la ĉielan regnon.

La amo do estas fonto kaj komenco de ĉiu bono, eminenta ŝirmo, la vojo gvidanta al la ĉielo. Kiu vivas en amo, tiu ne povas erari kaj ne devas entute timi. La amo gvidas, ŝirmas, kondukas al la celo.

Karaj fratoj, Kristo donis al ni la amon kiel eskalon por sukcesa ascendo en la ĉielon. Tenu vin en pura amo, disdonadu ĝin reciproke kaj, progresante en ĝi, kresku spirite.


Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Fulgentio el Ruspe († 532): Sermo 3, 1-3. 5-6
en: Corpus Christianorum Latinorum 91 A, 905-909; Patrologia Latina 65, 729 ss
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Sanktuloj > la 26-a de decembro > Sankta Stefano, la unua martiro

Vidu ankaŭ[redakti]

Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 1 (la 25-a de decembro > Kristnasko)
Aŭgusteno: Pri la 1-a letero de Johano (1) (la 27-a de decembro > Sankta apostolo kaj evangeliisto Johano)