Fundamenta Krestomatio/Ĉe l'maro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El la paperujo de miaj fabloj Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Ĉe l'maro
Versaĵo sen fino


Ĉe l'maro
(El Heine.)

Ĉe l' maro nigra roko grandegas,
Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.

Amata de mi estis multa knabino,
Kaj ĝoja kolego en rondo . . .
Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino
Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.

E. de WAHL.