Fundamenta Krestomatio/Ŝipeto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Printempo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Vasilij Devjatnin
Ŝipeto
Sciuro kaj papago


Ŝipeto

     Malgranda ŝipeto
     Kun blanka veleto
Naĝadas trankvile sur maro . . .
     Sed venis ventego,
     Fariĝis ondego—
Pereas ŝipet' sub akvaro!
     Kaj homo mizera
     Kun kredo sincera
Vivadas trankvile en mondo;
     Sed kredo forblovis,
     Ondego sin movis,
Kaj homo pereas sub ondo.

V. DEVJATNIN.