Fundamenta Krestomatio/Aŭtuno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mi eliras Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Aŭtuno
Kuŝas somero


Aŭtuno

   Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero . . .
Kovriĝas per koto de pluvo la tero;

Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l'tero en nuboj kaŝiĝas:
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!

D. JEGOROV.