Fundamenta Krestomatio/El Hamleto/Sceno III

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hamleto, Akto I, Sceno II Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Hamleto, Akto I, Sceno III
Hamleto, Akto I, Sceno IV


Akto I, Sceno III
Ĉambro en la domo de Polonio.
Laerto kaj Ofelio eniras.
Laerto Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.
Ofelio  Ĉu vi tion dubas?
Laerto Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta,—dolĉa, sed ne daŭra, 10
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.
Ofelio  Nenio pli?
Laerto  Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l' animo lia: tamen 20
Memoru vi, ke en la rango lia
De sia volo li ne estas mastro.
Li mem ja estas sklav' de sia stato;
Ne povas li, kiel la simplaj homoj,
Por si elekti: de elekto lia
Dependas farto de la tuta regno,—
Li tial devas gvidi la elekton
Per la aprob' kaj voĉo de la korpo,
Al kiu li mem servas kiel kapo.
Se li nun diras, ke li amas vin, 30
Prudente estas, ke vi al li kredu
Nur tiom, kiom povas li plenumi
La vorton sian,—tio estas tiom,
Kiom permesas la komuna voĉo
De tuta la Danujo. Ekmemoru,
En kia grad' honoro via povas
Suferi, se aŭskultos tro kredeme
Vi lian kanton, se la koron vian
Vi perdos kaj al lia persistado
Malkovros la trezoron vian ĉastan. 40
Vi timu ĝin, fratino mia kara,
Evitu flaman mezon de la amo,
Atakon kaj atencon de deziro!
Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston,
Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon.
Eĉ virto ne evitas kalumnion,
L' infanojn de printempo ofte mordas
La verm' ankoraŭ en la burĝoneco,
Kaj al la frua roso de juneco
Spiret' venena estas plej danĝera. 50
Vin gardu do! Tim' donas garantion.
Por la juneco ĉie staras retoj.
Ofelio La sencon de l' instruo via bona
Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu
Simile al la predikistoj, kiuj
Predikas krutan vojon al ĉielo,
Dum ili mem senzorge kaj volupte
Sur flora vojo de gajeco paŝas,
Mokante pri prediko sia propra. 60
Laerto Ne timu! Tamen mi tro longe restis.—
La patro venas jen! (Polonio eniras.)
(Al Polonio) Duobla beno
Sendube duobligas la feliĉon:
Dank' al okazo mi denove povas
Adiaŭ al vi diri.
Polonio  Vi ankoraŭ
La domon ne forlasis? Al la ŝipo!
La vento blovas helpe al la vojo,
Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu
Denove mian benon.
(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)
 Kaj memoru
Regulojn, kiujn mi al vi instruis: 70
Ne ĉian penson metu sur la langon,
Ne donu tuj al ĉia penso faron.
Afabla estu, sed ne tro kredema.
Al la amiko saĝe elektita
Kunforĝu vin en fera fideleco,
Sed gardu vian manon de la premo
De ĉiu renkontota bona frato.
Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo;
Se vi ĝin ne evitos,—tiam agu
Fortike, ke la malamik' vin timu. 80
Al ĉiu servu per orelo via,
Sed ne al ĉiu servu per la buŝo.
Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu,
Sed propran juĝon en la kapo tenu.
Laŭ via mon' mezuru vian veston,
Sed ĉio estu takta kaj konvena;
Vin vestu bone, sed ne kiel dando:
Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron,
La homoj altastataj en Francujo
En tiu punkto estas tre zorgemaj. 90
Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:
Per pruntedono ofte oni perdas
Krom sia havo ankaŭ la amikon,
Kaj pruntepren' kondukas al ruino
De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu
Fidela al vi mem,—de tio sekvos,
Ke vi ne estos ankaŭ malfidela
Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ,
Kaj mia beno vin akompanadu!
Laerto Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro! 100
Polonio Jam tempo. Iru, oni vin atendas.
Laerto Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru
Pri tio, kion diris mi al vi!
Ofelio Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo,
Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas.
Laerto (al Polonio kaj Ofelio)
Adiaŭ! (Foriras.)
Polonio  Kia estas la konsilo,
Pri kiu li parolis?
Ofelio  Pri Hamleto,
Pri la reĝido.
Polonio  Ha, jes, ĝustatempe!
Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto
Al vi komencis montri amikecon 110
Kaj ke vi mem apartan afablecon
Al li montradis. Se ĝi estas vero—
Mi aŭdis ĝin en formo de averto—
Mi devas al vi diri, ke vi mem
Kredeble ne komprenas tute klare
Danĝeron, kiu al filino mia
Kaj al honoro via nun minacas.
Kiel vi estas unu kun la dua?
La veron al mi diru!
Ofelio  De mallonge
Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, 120
Ke li estimas min.
Polonio  Ha, ha! Estimo!
Parolo de nesperta knabineto!
Kaj kredas vi al la "estimo" lia?
Ofelio Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi.
Polonio Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa,
Ke vi akceptas por kontanta mono
La vortojn, kiuj vere ne enhavas
Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu
Prudente kaj singarde, ĉar alie
La malsaĝeco via la grandega 130
Vin pereigos!
Ofelio  Li al mi proponis
La amon sian pure kaj honeste.
Polonio Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!
Ofelio Li ĵuris al mi, patro mia kara,
Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo.
Polonio Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,
Ke se la sango bolas, tiam lango
La ĵurojn ne avaras. Ho, filino,
Ne prenu vi por fajro tiun flamon,—
Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, 140
Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas
Eĉ la minuton de la promesado.
De nun kun via virga afableco
Avaru pli; la paroladon vian
Vi ŝatu pli, ne estu tute preta
Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto
Ankoraŭ estas juna, kaj li havas
Pli grandan liberecon, ol al vi
Donata povas esti. Ofelio,
Mallonge mi sed klare al vi diras: 150
Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj
Similaj estas trompaj delogantoj,
Antaŭparoloj de tre pekaj petoj;
Promesojn piajn ili hipokritas,
Por pli sukcese veni al la celo.
Per unu vorto: nun vi eĉ minuton
Ne restu en intima parolado
Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu
Forgesi mian tiun ĉi ordonon!
Nun iru! 160
Ofelio  Mi obeos, mia patro.
(Ambaŭ foriras.)