Fundamenta Krestomatio/El la paperujo de miaj fabloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Spirita ŝipo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof, Józef Waśniewski
El la paperujo de miaj fabloj
Ĉe l'maro


El la paperujo de miaj fabloj
I

   La homo estas kiel la ŝipo :
En sia vojo li ne eraros;
Li kvankam scias, el kie fluas,
Sed li ne scias, kie li staros . . .

II

   Jen Johano komencis parolon de saĝo
Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;
Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo
Iu vidis, ke havas li—botojn kun truoj.

JOZEFO WASNIEWSKI.