Fundamenta Krestomatio/En sonĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En nord' unu pino... Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
En sonĝo
Lorelej'


En sonĝo
(El Heine.)

En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro,—
Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.

"De l' patro de l' via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono—
Vin mem mi deziras, aminda!

—"Ne eble!" ŝi al mi rediras :
"En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata!"

L. ZAMENHOF.