Fundamenta Krestomatio/Excelsior

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Revaĵo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Excelsior
La pluva tago


Excelsior
(El Longfellow.)

La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,
Tra neĝo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta :
                        Excelsior!

La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,
La vort' stranga sonis tra nokto silenta :
                        Excelsior!

Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
En supr' glaciaĵoj minace ŝin trenis;
El lipoj junulaj sopiro elvenis :
                        Excelsior!

"Ne provu la pason!" maljuna hom' diris,
En supro sin nigra ventego kuntiris,
Profunda la akvo, ŝiranta la ondo !"
Kaj laŭte eksonis la klara respondo :
                        Excelsior!

"Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!"
Larm' staris en blua okulo brilante,
Sed tamen respondis junul' sopirante :
                        Excelsior!

"Ho! gardu vin antaŭ branĉ' velka de l' pino,
Ho! gardu vin antaŭ terura lavino!"
Lin laste por nokto salutis pasanto;
El alte rediris la malaperanto :
                        Excelsior!

Kun al la ĉielo levita rigardo
La piaj monaĥoj de l' Sankta Bernhardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :
                        Excelsior!

Migranto, duone en neĝo fosita,
De l' hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo jen tia :
                        Excelsior!

Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo per falo de stelo :
                        Excelsior!

A. GRABOWSKI.