Fundamenta Krestomatio/Infano de zorgo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Husaro Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Infano de zorgo
Espero


Infano de zorgo
(El Herder.)

Finiĝis varmega jam tago,
Kaj nokto agrabla fariĝis.
Sub ombra cipreso, ĉe lago
Diino de Zorgo sidiĝis.

El ruĝa argilo Diino
Malgaje figuron skulptadis,—
Kaj luno, de nokto reĝino,
De blua ĉiel' rigardadis.

Kaj Zeŭso al bela Diino
Parolis kun dia favoro :
"Rakontu, malgaja knabino,
Pri via doloro en koro."

"Ho, Zeŭso!" Diino rediras :
"Alportu vi al mi plezuron!
Nur solan sen fin' mi deziras :
Vivigu vi mian figuron!"

—Volonte mi vin kontentigos :
Viviĝas figuro jam via! . . .
Sed tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne li mia.—

"Ho, ne!" al li Zorgo parolas :
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi lin cedi ne volas,
Ĉar lin mi por mi preparadis!

Por mi lin restigu! Korege,
Sed vane ŝi Zeŭson admonis.
—Ho, ne! mi lin amas varmege,
Al li ĉar animon mi donis!—

"Por kio disputon vi tenas?"
Subite la Tero ekdiras :
"Al mi li sen dub' apartenas,
Ĉar tera en teron foriras!"

Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan,—sed fine
Al Kron' ili ĉiuj ekiris.

"Nu, ĉar reciproke ne volas
Figuron vi tiun ĉi cedi,"
Grizhara Saturn' ekparolas :
"Vi kune lin povas posedi.

Aŭskultu do, dioj : nur kiam
Li mortos, anim' apartenos
Al Zeŭso potenca,—kaj tiam
Jam Ter' lian korpon alprenos.

Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Posedu lin ĝis lia morto!. . . ."
Mi pensas, ke tia difino
Similas je homa la sorto?

V. DEVJATNIN.