Fundamenta Krestomatio/Kanto de l'ligo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nokta kanto de soldato Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Kanto de l'ligo
La kapelo


Kanto de l'ligo
(De W. A. Mozart.)

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!

Al la Dio kantu gloron :
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'!

L. ZAMENHOF.