Fundamenta Krestomatio/Kuŝas somero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aŭtuno Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Kuŝas somero
Filino de Iftah


Kuŝas somero
(El Heine.)

Kuŝas somero la varma
Sur via rozeta vangeto,
Kuŝas la vintro malvarma
En via malgranda koreto.

Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos,
Ho, mia kara trezoro!
Vintro sin trovos sur vangoj,
Somero la varma en koro!

T. de KANALOŜŜY-LEFLER.