Fundamenta Krestomatio/Laŭ sveda melodio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri palmoj Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Karl Otto Svanbom
Laŭ sveda melodio
Ne diru


Laŭ sveda melodio

Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne komprenas, kion diras mi;
Tamen, frato, kanton nun faratan
Gaje kanti povas ambaŭ ni.

Ne atendu—ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for,—
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor'!

K. SVANBOM.