Fundamenta Krestomatio/La ĉaso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Printempo venos Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La ĉaso
Kanto


La ĉaso

   La patro l'arbaron ekiris ĉasadi.
Ne devis li longe kaj vane iradi :
Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigis
Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
La filoj ĉevalojn enjungis kriante,
La birdon al dom' veturigis kantante.
"Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos."
Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino,
La tablon rapide preparis filino,
Rostaĵon alportis ceteraj filinoj
Al tablo,—kolektis sin gastoj, gastinoj.
Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.
Tuj estis manĝita la tuta pasero
Kaj poste trinkita—barel' da biero.

La POETETO.