Fundamenta Krestomatio/La poeto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Revo Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La poeto
La velo


La poeto
(El V. Halek.)

Benita, kiun Dia mano
Poeton eksanktigas!
Li volon Dian, homan koron,
Profunde komprenigas.

Li konas kanton, kiun homo
Kaj kiun birdo ploras;
Li frapon de la kor' komprenas,
Se velkas ĝi, se floras.

Malklaron de aliaj homoj
Li vidas malfermitan;
De Di' la filojn li kondukas
En landon promesitan.

E. SMETANKA.