Fundamenta Krestomatio/La sago kaj la kanto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La pluva tago Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La sago kaj la kanto
Sonoriloj de vespero


La sago kaj la kanto
(El Longfellow.)

Mi pafis sagon en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron;
La forfluganta tiel rapidis,
Ke mi la kuron tute ne vidis.

Mi spiris kanton en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron!
Eĉ la plej bona akrevidanto
Ne povas sekvi flugon de l' kanto.

Mi longe poste, unu tagon,
En kverko trovis la tutan sagon;
La tutan kanton kun la muziko
Mi trovis en la kor' de amiko.

A. GRABOWSKI.