Fundamenta Krestomatio/La vojo (B. N. Delvig)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

'Diklitera tekstoKursiva teksto

La gaja migrantoDiklitera teksto Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
La homa vojoKursiva teksto
Nokt' en la koro
Tiu-ĉi estas poemo de barono B. N. Delvig tradukita de Zamenhof.
Fundamento Krestomatio havas samnoman poemon, verkita de Zamenhof mem.


La homa vojo
(De barono B. N. Delvig.)

Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,
En mia de vivo mateno;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . .
"Antaŭen sen halto kaj timo!"
La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
Al celo en la malproksimo.

"Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompiĝis."
"Antaŭen! malhelpo ne granda!"
Denove nun la veturil' ekruliĝis,
Saltante sur vojo rubanda.

Jen marĉo subite! Denove ni haltis . . .
Tagmezo jam . . . Kia ĉagreno!
La veturigist' kun murmuro desaltis,
Mi pelas kun laŭta malbeno.

Tri horojn ni tie sen helpo batalas,
Ĝis fine ni kun malfacilo
Elrampas. Subite—la suno jam falas—
Jen kavo kaj nova barilo! . . .

"Returne! kredeble tro dekstren ni iras!"
Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento
Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras
Ripozon sub ia tegmento . . .

Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . .
Nur tomboj . . . silenta malĝojo . . .
La veturigist' al mi montras kaj ridas :
"Ni venis! Finita la vojo!"

"La Tempo" sin nomas la veturigisto;
Sur voj' malfacila, facila,
Li ĉiujn alportas, fidela servisto,
Al fina ripozo trankvila.

L. ZAMENHOF.