Fundamenta Krestomatio/Malgrand'-rusa kanteto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Latva popola kanto Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Malgrand'-rusa kanteto
Profeto


Malgrand'-rusa kanteto

Jam malsupre suno staras,
Jam rapide vesperiĝas. . . .
Kion do knabino faras?
Kial do ŝi ne montriĝas?

Ĉu patrino ne permesas?
Aŭ alia jam ŝin tenas?
Kaj ŝi dolĉe lin karesas
Kaj al mi nun ne elvenas?

"Ho, knabino! per fiero
Vi fariĝis nefidela:
Kial do vi en vespero
Ne elvenis, mia bela?

—Ho, karulo! tempo pasis,
Ĝustatempe mi ne venis,
Ĉar gepatroj min ne lasis,
Ĉar gefratoj min fortenis". . . .

"Ne, ne ili vin fortenis!
Diru simple kaj sincere:
Malbelulo, mi ne venis,
Ĉar ne amas vin plu vere!"

Ha, mi vidas, kion faras
Karulino malfidela:
Kun alia ŝi nun staras,
Pli feliĉa kaj pli bela. . . .

I. LOJKO