Fundamenta Krestomatio/Mi rakontis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sonoriloj de vespero Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Mi rakontis
Mi eliras


Mi rakontis
(El Vejnberg.)

Mi rakontis al maro senborda
Pri la grandaj turmentoj en koro,—
Kaj per bruo mallaŭta de l'ondoj
Ĝi respondis al mi kun favoro.

Mi rakontis al vento rapida,
Ke ne povas mi spiri libere,—
Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj
Al mi portis tuj freŝon aere.

Mi rakontis al verda arbaro
De la vivo malgaja dolorojn,—
Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis,
Ŝancelante foliojn kaj florojn.

Mi rakontis al suno varmega,
Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,—
Varmigantajn kaj lumajn radiojn
Ĝi tuj sendis al mi malavarajn.

Mi rakontis al homo-kunfrato
Pri la vivo senĝoja,—kaj li,
Iel strange movinte la ŝultrojn,
Tre rapide foriris de mi.

E. HALLER.