Fundamenta Krestomatio/Ne diru

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Laŭ sveda melodio Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Ne diru
Spirita ŝipo


Ne diru
(El Nadson.)

Ne diru: "li mortis",
  Li estas vivanta!
Se oni detruis l'altaron—
  La fajro ja restis flamanta;

Se oni deŝiris la rozon—
  Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;
Se l'harpo eĉ estas rompita—
  L'arkordo ankoraŭ do ploras.

S. ŜATUNOVSKI.