Fundamenta Krestomatio/Nova dio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La turo babilona Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Nova dio
Cigno, ezoko kaj kankro


Nova dio
(De S. Frug.)
I

Jam plena estas la festeno
De bril', sonoro, bru', soleno
En la palac' de faraono;
En vic' pentrinda antaŭ vastaj
Trapezaj tabloj sidas gastoj
Konvene, en mez' de salono.

De l' tron' antikva la apogoj—
La saĝeguloj, astrologoj,
En silk' brodita envestitaj—
La militestroj, generaloj,
Armitaj kun hakiloj ŝtalaj,
Per ringoj oraj ornamitaj.

Sin de kolono ĝis kolono
Etendas kiel tend' visono
Tre multekosta, multkolora;
Kaj de fumilo origita
Ĉirkaŭe estas disverŝita
La timiano bonodora.

Al flut', liutoj, barbitonoj
Per rapidegaj belegsonoj
Bruega la tintil' ripetas;
Kaj peza la amfor' konsolas
Rigardon, koron vekas, bolas
Kaj muĝas, kaj fajrerojn ĵetas.

Atentas faraon' sonoron
De l' himnoj kaj gracian ĥoron.
Senlima l'ordonanto estas
Je la rigardo luma, klara;
Ĝi estas fest' neordinara :
Nomtagon sian li nun festas.

De subpotencaj al li princoj
Donacojn oni el provincoj
Al li alportas multekostajn—
Smeraldojn, perlojn kaj armaĵojn,
Tapiŝojn, vazojn kaj teksaĵojn,
Arĝenton, elefantajn ostojn.

La gastoj riĉajn la donacojn,
Envenigitajn la palacojn,
Rigardas kun mireg' kaj ravo . . .
Tuj, defleksinte pordkovrilon,
Tremante, en salonon brilan
Eniris brunvizaĝa sklavo :

"Aŭskultu reĝ',—la sklavo diris—
Mirindaj viroj du aliris
Al la pordegoj de la korto . . .
Traflugis preter la gardantoj
De la kortego, maldormantaj,
Tuj nevidate kaj sen vorto.

Vidante l'mirajn du personojn,
L'ibisoj flugis for . . . Leonojn
De l' ĉen' mi lasis—senkuraĝaj,
Per la kolharoj balainte
La polvon, kapon mallevinte,
La besto-reĝoj la sovaĝaj

Timeme iris, proksimiĝis
Al ili paŝ' post paŝ', stariĝis
De l' flankoj sur la piedegoj;
Netera gardas ilin forto,
Malkovras vojon eĉ sen vorto
Al reĝaj tiuj ĉi pordegoj

Sonor', paroloj eksilentas,
La gastoj kun mireg' atentas . . .
"Sed,—krias laŭte l'ordonanto,—
De kie venas tiuj viroj?
Ĉu portas ili krom' la miroj
Donacon indan por reganto?"

—Reganto granda,—sklavo diras,—
Per forto de la dioj spiras
Iliaj la vizaĝoj brilaj . . .
Ne finis sklavo,—jen subite
En la salonon nepetite
Eniris du de Amram filoj.

La gastoj vidas, antaŭ l' trono
Jen staras Mozes, Aarono
Sur la tapiŝ' purpura, riĉa—
En simplaj kaj malriĉaj vestoj;
Severvizaĝaj kaj majestaj
Kun bastoneg' en man' malriĉa.


II

Reĝ', rigardinte tre severe
La novajn gastojn, nun fiere
Demandis : "Kiu vi? al festoj
De l' granda reĝo aranĝitaj
Kial do venis vi vestitaj
En tiaj malriĉegaj vestoj?

Al vi malbona fort', magio
Malfermis pordon . . . Sed do kio!
Mi kun kontent' en la palacon
Akceptas ĉiam gastojn tiajn;
Se indos sorĉ' atenton nian,
Ricevos riĉan vi donacon."

La kapon alten eklevinte,
Al Di' humile kliniĝinte,
Al reĝ' respondis Aarono :
Sorĉistoj estas ni neniaj,
Ne gardas fortoj nin magiaj . . .
Aŭskultu do, ho faraono!

Ni ne el reĝa familio :
Ni estas filoj de nacio,
Per kies manoj humilegaj
Fariĝis luksaj viaj landoj,
En vic' majesta turoj grandaj
Kaj fortikaĵoj kaj kortegoj.

Per kies diligent' kaj peno
Ekfloris tiu kamp', ĝardeno,
Nun de dolĉaĵo plenigita . . .
Sed jam sufiĉe ni suferas!
Centjara la labor' esperas
Jam esti nun rekompencita!

La Di' de l' dioj kaj Reganto,
La sola Di', ne ŝanĝiĝanta,
Alsendis nin al via trono.
Lia Spirit' en ni sin trovas :
Ĝi niajn lipojn, buŝon movas . . .
Atentu Lin, ho faraono :

"Jehov'..."—"Jehov'? mi lin ne scias,"—
Al Aarono laŭte krias
Fiera faraon' kun rido :—
Al mi di' de Moav', Edomo—
Konataj estas, sed la nomo
Jehovo—kiu estas li do?

El malproksima land' kaj limo
Popoloj ĉiuj por estimo
Elsendis ja al mi senditojn,
Saĝulojn kaj arĥitektistojn,
Kaj astrologojn kaj maristojn
Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.

Kun laŭda kant' palacon mian,
Kiel preĝejon sanktan, dian,
Eniris ĉiuj humilege,
Al faraon' donacon sian,
Kiel oferon sanktan, pian,
Sur sojlon metis respektege.

Kiel malriĉa devas esti
Di' via nova, se, krom vesti
Vin pastrovestojn disŝiritajn,
Ne povis li de malpotenco
Jam per alia rekompenco
Vin rekompenci elektitajn.

La di' de l' sklavoj malfeliĉaj,
Ŝtonistoj tiuj ĉi malriĉaj,
La sovaĝuloj kaj sen scioj,
De la nudaĵ', mallumo blinda,
Ho, kiu estas di' ridinda,
La reĝ' de l' reĝoj, di' de l' dioj?

Kaj ĉe la tabloj kun bruego,
Ektondris laŭte nunridego;
Kaj la komuna rida krio
Ruliĝis eĥe, laŭte bruis
La murojn de l' palaco skuis :
Kiu li estas, nova dio?

Kiu li estas? . . . Tagoj venis,—
Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis
La Dion Novan Egiptanoj;
Sed per turmentoj, malagrabloj
De la dezert' en brulaj sabloj,
En profundaĵ' de l' oceanoj.

Jam pri la Granda Dio Nova,
Regant' de l' mondo, Ĉiopova,
De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis;
Kaj kun tondrego kaj ventegoj
Inter granitaj la ŝtonegoj
De l' maro ond' kantante fluis . . .

Kaj resonante al la kanto
De l' mar' senfunda kaj bruanta
Kun sankta mirsciig' konsola
Per triumfega kri : "Libero!"
Eksonis laŭte sur la tero
Renaskiĝanta la popolo . . .

M. GOLDBERG.