Fundamenta Krestomatio/Revaĵo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri Budrys'oj Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Revaĵo
Excelsior


Revaĵo
(De P. Dalman.)

Sur la valo neĝa vento
  Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
  Krakas ĉirkaŭ mi.

Ĉe l' kamen' el pipo ringe,—
  Fumon lasas mi . . .
Ĉiuj remomoroj miaj
  Flugas for kun ĝi.

Kie estas la esperoj,
  La junec' de or'?
Kiel vento la blovanta,
  Ili flugis for!

Vent' sen celo, mi sen celo
  Kun vi, fumo, tri . . .
Tri sen celo en la mondo
  Kune flugu ni!

A. GRABOWSKI.