Fundamenta Krestomatio/Revo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ne riproĉu la sorton Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Ludwik Lejzer Zamenhof
Revo
La poeto


Revo

Tre potenca ĝi estas, la revo fluganta,
Ĉirkaŭita de flora ornamo.
Ĝi similas je nubo malluma, tondranta,
Ĝi similas je lumo de amo.
Ĝi allogas al maro da bluo, da helo,
Al brilado belega de tago,
Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉielo
Prezentadas al nia imago.
Aŭ flugante en ia bluaĵo radia,
Super ondoj de maro ĝi pasas,
Tre belega, pasanta kun son' melodia,
Mallumecon misteran ĝi lasas.
Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo,
Kaj nenio baranta ekzistas;
Ĝi nin logas al floroj, al verda printempo,
El mirinda ĝi sole konsistas.

I. SELEZNET.