Fundamenta Krestomatio/Sciuro kaj papago

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝipeto Indekso : Fundamenta Krestomatio
de Vasilij Devjatnin
Sciuro kaj papago
Anĝelo


Sciuro kaj papago

Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado.
Kaj jen al papago ĝi diris fiere :
"Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere :
Kun kora doloro eterne mi vidas,
Ke tute senmove sur ringo vi sidas!
Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte
Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ."
Papago rigardis sciuron kun moko
Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta,
Sed bone kurante, sur unu nur loko
Vi restas, mizera besteto nesperta."

V. DEVJATNIN.