Gregorio el Nacianco: Prediko 45, ĉap. 9

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el prediko de la sankta episkopo Gregorio el Nacianco

Admirinda ŝanĝo

La Filo de Dio, vivinta antaŭ jarcentoj, nevidebla, senfina, senkorpa, komenco de ĉiuj komencoj, lumo de lumo, fonto de vivo kaj senmorteco, rebrilo de prabildo, ne ŝanĝebla sigelo, iam fidela bildo, vorto kaj saĝeco de la Patro - Li descendas al sia bildo, kaj pro nia korpo Li prenas korpon, pro nia animo Li kuniĝas kun racia animo, por ke Li purigu la similon per la similo. Li akceptas ĉion homan escepte de peko. Koncipita en la Virgulino, kies animon kaj korpon la Sankta Spirito antaŭe sanktigis, ĉar estis necese glorigi la naskiĝon kaj samtempe honorigi la virgecon. Dio aperis en la homa formo, en la unueco de du kontraŭecoj, nome de la Dia kaj de la homa naturoj. La unua donis la diecon, la dua ĝin ricevis.

Tiu, kiu riĉigas aliulojn, mem fariĝas povra; Li akceptas la povrecon de mia korpo, por ke mi akiru la riĉecon de Lia Dia vivo.[1] Tiu, kiu estas plena, rezignas je ĉio. Por mallonga tempo li rezignas je sia gloro, por ke mi riĉiĝu per Lia pleneco.[2] Jen kia abismo de lia boneco! Jen kia mistero de la savo por mi! Mi ricevis la bildon de Dio, sed mi ne gardis ĝin. Li akceptis mian korpon por savi sian bildon en mi kaj akiri senmortecon por mia korpo. Li faris kun ni novan interligon pli admirindan ol estis la unua.

Necesis al Dio preni la homan naturon kaj per tio sanktigi la homon. Dio tiamaniere decidis venki la tiranon, liberigi nin kaj alkonduki nin al si per sia Filo. Kristo faras tion pro la gloro de la Patro, al kiu Li tute submetiĝas.

Li, la bona Paŝtisto, oferis sian vivon por savi la ŝafojn erar-vagantajn [3] serĉante ilin tra montoj kaj montetoj, sur kiuj vi alportadis viajn oferojn al idoloj.[4] Trovinte la perditan ŝafon Li prenis ĝin sur siajn ŝultrojn, sur kiuj Li portis la krucon, kaj alportis ĝin al la eterna vivo. Post la lampo de la Antaŭulo [5] sekvas lumo, la plej bela, post la voĉo venas la Vorto,[6] post la svatisto la Fianĉo,[7] kiu preparadas al la Sinjoro elstaran popolon [8] purigante ĝin per akvo, por ke ĝi povu akcepti la Sanktan Spiriton. Ni ja bezonis Dion, kiu akceptis la homan korpon kaj mortis, por ke ni povu vivi. Ni mortis kun Li, por esti purigitaj. Ni reviviĝis kun Li, ĉar ni mortis kun Li. Kun Li ni estas glorigitaj, ĉar kun Li ni reviviĝis.

  1. kp. 2 Kor 8,9
  2. kp. Flp 2,7; Joh 1,6
  3. Joh 10,11
  4. kp. Hoŝ 4,13
  5. kp. Joh 5,35
  6. kp. Jes 40,3
  7. Joh 3,29
  8. kp. Luk 1,17

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Gregorio el Nacianco († 390): Oratio 45, cap. 9, n. 22.26.28
en: Patrologia Græca 36, 634-635. 654. 658-659. 662
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 11-12

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > mardo

Vidu ankaŭ[redakti]

Karlo Borromeo: Paŝtista Letero (1-a adventa semajno > lundo)
Bernardo el Clairvaux: Adventa Prediko (1-a adventa semajno > merkredo)