Grundo malsano 1954 SR
Scienca Revuo 1954, 100, 631
Malsano kaj sano de la grundo[redakti]
(Estinteco kaj estonteco)
Artikolo, aperinta en "Bodem", 1952, n-ro 10. p. 3-10, iom mallongigita kaj kun permeso de la verkinto kaj eldonanto tradukita de G. F. Makkink.
far Prof-o Inĝ-o J. HUDIG (Emerita profesoro ĉe la Agronomia Fakultato en Wageningen, Nederlando)
Kiam antaŭ ĉ. 40 jaroj profesoro Sjollema[1] kaj la verkinto ekkonis la manganmalsaton de la aveno kiel danĝeran plantmalsanon, evidentiĝis ke la kaŭzoj estas en la grundo kaj devas esti atribuataj al misproporcio inter la mineralaj konsistajoj en la grundo. Tiu estis tro kalkoriĉa kaj pro tio baris la cirkuladon de aliaj necesaj nutrajoj. nome precipe de la duvalenca mangano. Kelkajn jarojn post tio evidentiĝis, ke deficito de kalko estas same danĝera. kaŭzante alian malharmonion inter la substancoj fundamentaj por la plantkreskado, kiu sin montris tute alimaniere ol la unua menciita. Ĝi tiu estis la magnezimalsato.
Ke tiam ekestis la nocio „grundomalsano". nun estas plene klare, sed tio renkontis tiutempe reziston. Oni rezonadis tiam, ke ne la grundo estas malsana, sed la planto, sekve de ia misflego de la grundo, kaj oni ne volis agnoski la nocion de „malsana" grundo. La grundon oni opiniis magazeno de nutrajoj, nenio pli. Oni povas longe diskuti pri tio. sed oni ne povas dis- opinii pri ĉi tio, ke malĝuste traktita grundo aŭ origine subdotita grundo povas esti kaŭzo de laŭ niaj opinioj nesufiĉa kreskajo, ne malofte kun eksteraj malsanindikaj deviajoj.
La homa societo faris al la grundo, pro la solkultivoj de diversaj plantoj, severajn kaj pli-malpli kontraŭnaturajn postulojn. Se oni sin direktas returne al la origino de la plej fruaj ekloĝoj de la homaro, do al la transiro de la nomadado al la elekto de loĝocentroj. tiam oni vidas ke la natura vegetajaro estis uzata kiel paŝtejo aŭ estis eltirata por anstataŭigi ĝin per solkultivoj, prccipe de grenoj kaj grason produktantaj kreskajoj. Kie riveroj renovigadis la teron, la loĝado fariĝis daŭra; kie ne okazis renoviĝo, oni formigris, serĉante novan kultiveblan teron.
La kulturhistorio de Mezopotamio, pri kiu ekzistas vasta literaturo. estas bona ekzemplo de tiuj faktoj. Oni povas prave diri ke, kiam ia kulturo estas definitive cstablita, la prizorgado de la grundo evidentiĝas la bazo dc la homa disvolviĝo. Ke la estiĝo de grundo estas fenomeno fortc influata de la natura vivado de plantoj kaj mikroboj, nun povas scrvi kiel elirpunkto por kompreni la evoluon. Iaj bazomalriĉaj ŝtonaĵoj, kiaj gnejso kaj granito, efektivigas tute alian naturan vegetajaron ol la erupciaj bazoriĉaj ŝtonajoj. En difinitaj klima- toj sur difinitaj ŝtonajoj disvolviĝis kaj ekloĝis difinitaj specoj, kiuj ĉiuj de- pendas de difinitaj reago-ekvilibroj en la grundo.
Ĝis la mezo de la 19a jarcento la solkultivoj en okcidenta Eŭropo povis ekzisti dank' al la brut-agrejoj kiuj kun la stalsterko parte retrodonis lamctabolajn produktajojn de la brutaro, enhavantajn substancojn kiujn la plantoj kaj la vivanta brutaro forportis de ili. Efektive nur parte, ĉar la grundo tro perdis fosfatojn kaj kalcion, tiel ke oni povis nomi tion parta rabkultivado.
Ke oni povas kontentige restarigi la fekundecon alportante urban forjetaĵon al la kampo, oni jam sciis en la 17a jarcento. Oni memoru la ekkultivadon de la Groningaj altaj marĉoj, kiuj, sckve de saĝa regularo el 1622, sisteme estis fortorfigataj, postlasante grundon absolute malriĉan, kiu estis fekundigata per la urba forĵetaĵo. Tiel ekestis la prosperaj grenproduktantaj torf-kolonioj [2]. En okcidenta Nederlando, la agrokultivado bazis sin jam pli-malpli frue sur la uzado de la urba „malpuraĵo". En la centraj torfregionoj dc okcidenta Nederlando oni povas, laŭ la forĵetajeroj, sufiĉe precize determini, kiam tiu alportado el la urboj komenciĝis. Ĉe tio la Gouda-a keramika pipo servas kiel „gvidfosilio". En la fino de la 17a jarcento la uzado estis ĝcnerala kaj daŭris ĝis nefrue en Ia 19a jarcento. Akompane al la disvolviĝo dc la uzado de minerala sterko, „malpuraĵo" iĝas malpli uzata sterkaĵo.
La regionoj, kie malmultekosta surakva transportado ne estis ebla, ne povis apliki tiun sterkadon. Kiu deziras ekhavi impreson pri la signifo de ĉi tiu transportproblemo, iru al la orient-frizonuja[3] torfejo, kie mankas akvovojoj kaj proksimaj malpuraĵon liverantaj loĝejoj. La Groninga torfeja ekkultivado en la 17a kaj 18a jarcentoj estis bazita sur la torftransportoj al la urbo kaj pli malproksimen, kun malpuraĵo kiel returnŝarĝo; pli bona aranĝo ne estis imagebla.
Oni estas forgesinta kc en la mezo de la 19a jarcento oni nc plu sukcesis bonteni la fekundecon. Tiel ekz. ekestis ĉ. 1840 en Saksio prcma nutromanko, dum la ĉirkaŭaj regionoj per neniom povis helpi, ĉar ili mcm ne havis sufiĉe.
Estas vere ke la kultivado ĝuis nedaŭran reboniĝon en la fino de la 18a kaj en la komenco de la 19a jarcentoj dank' al la studoj de Albert Thaer, kiu levis la kultivadon kiel sciencon el la primitiva empirio. kaj dank' al la tiam ĝenerala aplikado dc marno kiel sterko aŭ grundoplibonigilo; sed la fun- damenta fekundeco endanĝcriĝis sur la malnovaj kultivogrundoj. Ĝi poste malprogrcsis ĝis pripensende malbona nivelo. Estis Liebig. kiu tiam donis surprizige novajn konceptojn, kaj kondukis la nocion de fekundeco sur novajn vojojn.
Depost tiam iom pli ol unu jarcento pasis kaj estas valore superrigardi la pasintan tempon por buĝeti, kion ni povas atendi en la estonteco.
Nun ni povas kontentige klarigi, pro kio la sistemo de stalsterko-cirkulado ncprc dcvis misiri kaj ankaŭ pro kio la marnado faris riĉajn patrojn kaj malriĉajn filojn kaj pro kio la bildiga termino „elmarni" (= ĝisfunde elĉerpi, raalriĉegigi) estis alprenata de la nederlanda idiomo.
Liebig sukcesis pruvi, ke la mineralaĵoj ludas gravan rolon cn la nutrado de la plantoj kaj pro tio ankaŭ en homoj kaj bestoj. Per modernaj ter- minoj oni povas diri, ke sekve de la ekskluda apliko de la sistemo de stalsterko-cirkulado la harmonio, de kiu dependas bona produktado, estis perturbata. Precipe la fosfatprovizo severe malriĉiĝis kaj pro tio la disvolviĝo de homo kaj besto endanĝeriĝis aŭ almenaŭ estis limigata.
Tiu elĉerpiĝado estis akcelata de la antaŭa uzado de marno. Grundoj ricevintaj nur stalan sterkon. sekve de la mikroba malkonstruado de organika sterkaĵo fariĝis mal- riĉaj je bazoj kaj pro tio pli acidaj. Marno povas neŭtrigi la acidon kaj bremsi la malriĉiĝon. Krome ĝi efikigas la organikajn restajojn, kiuj ĉe la bazomalriĉa stato konsumiĝas pli malrapide. Tio kaŭzas fortan rekreskon de la fekundeco. Tiu tamen povas esti nur nedaŭra. Se oni daŭrigas la marnosterkadon, kiel oni faris antaŭ iom pli ol unu kaj duona jarcento, ekestas kalcia surpluso kaj akcelita malriĉiĝo: la grundo iĝas „elmarnita". Liebig atentigis pri la „malriĉiĝo" kaj demonstris la nocion rabkultivado.
La agronomia mondo en la komenco rezistis liajn ideojn, tiom forte, ke li skribis al sia amiko Wöhler ke li malmulte ŝatas daŭrigi la batalon por siaj ideoj, ĉar li intencas ne plu okupi sin pri la kontraŭema agronomia publiko. Tio okazis, kiam lia fama libro pri la aplikado de la hemio al la terkultivo kaj fiziologio estis elvcndita post 15 jaroj, kaj la eldonisto lin petis prizorgi novan eldonon. Feliĉc li tamen prizorgis kaj novige prilaboris sian libron: ĝi spertis multajn represojn kaj, kio estas pli: ĝi alportis nekonatan prosperon tra la tuta mondo. Nuntempc oni povas legi kelkloke. ke liaj ideoj kondukis la homaron sur eraran vojon kaj ke estus pli bone se li neniam estus vivinta. Tiu juĝo estas ne nur plene maljusta. scd krome plcnc malĝusta! Kiu tiel parolas, forgcsas. ke ni nun disponas dank' al Liebig pri la plej bonaj kaj produktivaj plant- rasoj. En la tempo de Liebig la ĥemio estis disvolviĝanta kaj Liebig kaŭzis la disvolviĝon dc la biohemio. Oni ankoraŭ nenion konjektis pri mikro- biologio kiam ĉi tiu granda scicnculo publicis siajn unuajn ideojn. Ci tiun kampon ekkultivos alia geniulo: Pasteur! Ambaŭ inaŭguris novan epokon kaj igis la komprcnojn pli klaraj kaj pro tio ni povas pli bone paroli pri sanaj kaj malsanaj grundoj kaj pri aranĝoj por kuraci malsanajn grundojn kaj por tenadi la sanajn sanaj.
Ni nun scias ke, kion Liebig pensis ĥemiiste, oni nun povas rigardi bioĥemiiste. kaj oni neniel bezonas ŝanĝi liajn fundamcntajn vidpunktojn: nur la aplikado bezonas plibonlgon kaj kompletigon. kiuj ambaŭ profitos de pli bona scio, precipe bioĥemia. Ni pli bone komprenas simbiozajn procczojn, fizikohemiajn kaj biologiajn bufrosistemojn.
Ke ĉe preskaŭ ĉiu vivado simbiozaj procezoj ne devas manki oni eĉ ne plej malforte suspektis. Ke la freŝaj fekaĵoj de la bovo konsistas je pli ol 30 % el plasmosubstancoj, devenintaj de la intesta mikrobaro, por multaj eĉ nun
cstas nekonata fakto. La grundo mem estas riĉa jc mikroboj, kiuj malkon- struas aŭ mineraligas stoplorestaĵojn kaj alportitajn organikaĵajn. Kelkfoje ili konkuras kun la plantradikoj, ekz. kiam la nitrogennivelo en la grundo cstas malalta kaj multo da celulozo estas digestenda. kiel post sterkado per pajlo kaj per pajloriĉa sterko. Sed ili ankaŭ povas progrcsigi la vivon de la plantradikoj!
Ke la grundo bufras la nutrojonojn K, Na, Mg, Ca per argilo aŭ humo. t.e. tenas ilin fiksitaj kaj ŝanĝas ilin kontraŭ hidrogeno pro la karbondioksidproduktado ĉe la spirado. kaj ke la konsistajoj de protcino N. P kaj S cirkuladas en la viva ciklo dc la mikroba malkonstruado de organikaĵoj. ĉio ĉi tio ne estis konata en la tempo de Liebig . La kunvivado de Bactcrium radicicola kiel nitrogenfiksanto kun legumenacoj, estas decida faktoro en la cvoluo dc la plantoj, ĉar la grandskala konstruado de proteinoj nc estas ebla scn ĉi tiu perado.
Se oni estus parolinta antaŭ 1900 pri etnecesaj elementoj oni estus ricevinta responde nur gcston de nekompreno. Pri vitaminoj, hormonoj, aŭksinoj [4] nur la pli kaj plej junaj gencracioj cklernis! Oni devas admiri la geniulon Lie- b i g, kiu per tiom malmultaj scieroj precize indikis kie aperas la malfacilajoj! Nun ni scias, ke temas ne nur pri K. P kaj N, sed pri multe pli. La funkcio de K estas kontraŭagata de Ca, kaj inverse. La K-Mg-interagado estas tre evi- dcnta kaj povas esti malutila. Maltroo je fosfathavaj proteinoj kaj aliaj kom- binaĵoj, malhelpas la nutradon, specialc ĉe la laktanta besto. Ciu eraro de troo aŭ maltroo venĝiĝas pcr deviajoj aŭ malsanoj kaj oni vidas la saman kie la bufroj mlse aŭ ne sufiĉe funkcias. La bufrado de la katjonoj laŭ la fizikoĥemia principo dc la surfacaj reagoj kaj tiu dc la proteinkonsistaĵoj en la bioloĝia bufro jam komenciĝas en la grundo kaj tial oni povas nomi grundon malsana, kiam io raisiras cn tiuj sistemoj, kun rilato al la plantproduktado, aŭ xana. kiam ĉiuj tiuj procezoj en difinita senco bone kunlaboras.
La tasko de la grundoscienculo kaj dc la sterkado-spccialisto vere plipeziĝis kaj ili devas konsideri ne nur la N-P-K-formu!on. Por ili ĉiuj konkurantaj elementoj. kiaj Ca, Mg, Na ktp.; estas same gravaj kiel ĉluj anjonoj, kiaj tiuj de nitratoj, sulfatoj, fosfatoj, kaj kloridoj, kiuj lastaj estas traktataj far la biobufro, ĉiu laŭ sia karaktero.
Ke tiu bufro tiom malmultc estas priatentata en la sterkadopraktiko, vere ne cstas la kulpo de Liebig, sed de lia postcularo. kiu pro la komenca, grandega sukceso de la minerala sterkado neglektas la biobufron. Pro tio multaj grundoj en la brutmalriĉaj agroregionoj nc plu estas ,,sanaj". Tiu umlsaneco sin manifestas per malstabilaj kaj kelkfoje malbonaj grundstrukturoj, multaj fiherboj, facilaj infektiĝoj kaj malgrandaj nitrogen-efikecoj. In- dtka kcmia propreco estas la malalta enhavo jc organika substanco, kian oni nc renkontas en regionoj aŭ landoj kun bone kondukataj brut-agrcjoj. Tie la biobufro ankoraŭ bone funkcias kaj plejofte oni kun sukccso povas preni en
la fruktociklon legumenacojn. ekz. luzernon. trifoliojn. pizojn. ktp. kiuj al- portas nitrogenon kaj forte stimulas )a biobufron. En Danlando kaj Svisland oni havas mezvalorojn de 4 % da organikaĵo; en Nederlando en similaj grundoj ĉ. 2 % aŭ ofte malpli.
Nun oni povus pensi, ke oni simple nur kolektu organikajojn por doni ilin al la agro. sed jen komenciĝas malfacilajo. Ne ĉia organika forjetaĵo liveras al ni la organikan sterkon. kiun ni bezonas. La organika forjetaĵo, inklude la stalsterkon, devas esti iel preparata per fermentado, do pcr mikroba agado, por fariĝi efike bona biobufro. La malnova sperto de la antaŭaj sterko- farantoj perdiĝis, la nuna scienco ankoraŭ tro malmulte okupis sin pri tio. J Koncerne la nunan nocion de fekundeco de la grundo, oni povas konstati paralelon kun tiu el la kritikaj jaroj antaŭ unu jarcento. Tiam la sterkado estis unuflanke regata de la stalstcrko kaj oni devis lerni ĉion pri la minerala nutrado, nun ĝi estas minacata de la unuflanka regado de la minerala sterko kaj oni devas lerni ĉion pri la organika sterkado. En la jaroj post 1850 la minerala sterkado en ĝia esenco cstis pli kaj pli bone komprenata kaj kon- dukata sur pli-malpli altan nivelon, tamen ĝi kaŭzis al ni malfacilajojn. Ni nun agnosku la principojn kaj la unuflankan aplikadon kaj de nun ne plu neglektu la biobufron kaj studu kiel oni restarigu ĝin plej bone, por ke ekvilibre sana grundo ekestu kaj daŭru.
Fluego da literaturo ckestis pri ĉi tiu temo, stimulita far la katastrofo de la prirabitaj forblovataj grundoj en Usono. Oni legu „The Rape of the Earth" far Jacks kaj Whyte aŭ ,,The Rcconstruction by way of the Soil" far Wrench, kaj oni estos impresata far la ekonomia signifo de la ncglektado de la biobufro.
Fari sterkon el organika forjetajo ne estas simple. La primitiva koncepto ke sufiĉas stakigi organikan forjetajon kaj lasi ĝin transformiĝi al sterko, estas same kontraŭa al efika solvo, kiel la opinio, ke oni nur dispecigu kaj miksu ĝin por atingi sian celon.
Kompoŝtigi estas arto kies malfacilajoj estas similaj al tiuj de ĉiuj ferment- procedoj, kiujn uzas la socio; oni memoru pri la farado de fromaĝo, vino, biero. silajoj aŭ pri kia ajn fcrmentindustrio.
Por la grundo validas. ke la forĵetajo el la matcrialo-ciklo devas scrvi ne nur por formi ekvilibran biobufron. cn kiu nenia mikrobo unuflanke devas superregadi. sed ankaŭ por konstante flulgi per la mineraliga procezo la mi- neralojn kaj gardi ilin kontraŭ tro grandaj perdoj.
La urba forjetajo enhavas ĉiujn substancojn el la ciklo. ankaŭ la etnecesajn elementojn kaj en urboj, liverantaj multan karbocindron, ankaŭ tiujn el la plantoj, pratempe karbiĝintaj; tio signifas pliriĉigon. Ke la urba forjctajo bonegc povas servi, montris la florantaj torfkolonioj, kie el grundoscienca vidpunkto ekestis prospero el n e n i o. Sed oni povas fari el tiu forjetaĵo multe pli bonan kompoŝton ol oni faris tiutempe. La moderna maŝi- naro kaj la pli bonaj komprenoj instruis al ni. ke oni povas fari pli ol antaŭc per ĝustmaniere farita kompoŝto. Tamen la konsisto de la urba tu.ĵetaĵo multe ŝanĝiĝis dum la lastaj 70 jaroj; ĉi tiu ŝanĝiĝo nun vcrŝajne stabiliĝis pli-malpli. La mineralriĉa cindro de la malnova malaltmarĉa torfo anstataŭiĝis ilc skoriiĝinta karbocindro; eniĝis multe pli da forĵctajo de fabrikoj, ol antaŭe, kun multc da papero kaj eble hemiajoj; la fekajoj malaperis el ĝi. La kom- poŝtproblemo. kiu ŝajnis antaŭ ccnt jaroj pli-malpli simpla, nun fariĝis multe l>li tnalfacila. Eĉ tiom malfacila, ke multaj dubis pri la valoro de la nuna urba lorjctaĵo, kiel bazo por kompoŝtfarado.
Tio estis por la agronomoj la kialo por instigi al kolektado de la kultivejaj forjetaĵoj. kiaj grenventaĵo. pajlo, folioj, ktp. (nun ofte forbrulataj), kiel krud- mntcrialo por la kompoŝtfarado kaj al miksado, se eble, kun stalsterko. fckajoj kaj aliaj malmultkostaj akireblajoj. Pri tiuj klopodoj (ie kaj tie jam sukccse aplikitaj) ekzistas ampleksa kaj grava literaturo. Oni havas la impreson ke 01 tiu problemo estas preskaŭ solvita, precipc dank' al la mckanika priloborado. aplikata en grandaj kultivejoj kaj farcbla por malgrandaj kultivejoj far eksterkultivcjaj mctiistoj aŭ kooperative [5]. Tamen la tiel en Nedcrlando nkircbla kvanto da kompoŝto estas absoiute nesufiĉa; tial ĉia kromaĵo estas nc nur bonvena. sed ankaŭ ncccsa. Kicl kromaĵon ni rigardas la urban forĵctaĵon, kiun tamen oni transformu al uzebla krudmatcrialo por la kompoŝto rn la kultivejo; freŝa forjetaĵo ja estas netraktebla, grandvolumena kaj tre inalhomogena amaso. Car ni disponas pri bonega scio pri tiu malhomo- gcncco kaj pri ĝia malbona influo al la kompoŝtiĝo. ni scias ke liverado dc freŝa forjetaĵo aŭ eĉ de pli-malpli aĝaj forĵctaĵostakoj al la praktikistoj ne cstas aplikebla, ne nur pro la malhomogeneco, scd ankaŭ pro la altaj transportkostoj.
Se la Groninga urbestraro en 1622 ne estus farinta devigajn preskribojn por la tiama defosado de la malriĉa torfo. la prosperaj torfkolonioj ne estus cstabliĝintaj. Gustc per akra kalkulado de ŝarĝoj kaj returnŝarĝoj la kostoj dc la ekkultivado povis esti kovrataj. La cfektiva problemo de la urba forĵetaĵo tial hodiaŭ estas bazita sur la jenaĵ postuloj:
- apliki la malplej kostan kaj plej bonan metodon por homogenigi la tutan tagan kolektajon de freŝa forĵetajo kaj por transformi ĝin al kruda mate- rialo por la kompoŝtfarado;
- apliki metodon, kiu havas la plej malgrandajn perdojn je organikaj substancoj dum restado en deponejo;
- eblo de transporto je la plej malgrandaj kostoj;
- eblo de transporto en ĉiuj sezonoj;
- funda scio pri Ia situacio dc la forĵetajon produktantaj komunumoj kaj pri la bczono dc forjetajo en la proksima ĉirkaŭejo. por ke oni povu eviti malekonomian kaj unuflankan distribuadon.
A1 tio apartenas la averto. ke oni ne plene returniĝu al la malnova, unuflanka sterkado per organikajo. sed harmonie kombinu unu metodon kun la alia. Temas pri la objektlva prijuĝo de la diversaj ebloj kiuj estas ckonomic motiveblaj.
Referencoj[redakti]
- ↑ Emerita profesoro ĉe la ŝtata Universitato en Utrecht, Nederlando
- ↑ Torfkolonio nomiĝas regiono en la norda parto de Nederlando, ekkultivita kaj ekloĝita post defosado de la „alta" torfo, t.e. torfo kreskinta en akvo kun malmulte da mineralaj substancoj (malriĉa akvo)
- ↑ Frizonoj — gento loĝanta en la nordokcidenta parto de Nederlando (Frizonujo) kun propra lingvo (la frizona). En la norda parto de la provinco Norda Holando loĝas la okcidentfrizonoj. kaj en la nordokcidenta parto dc Gcrmanujo la orient-frizonoj kaj la nord-frizonoj. Kvankam la nedcrlandaj esperantistoj kutimas uzi la vortojn „friso" kaj „frislando", por eviti homonimecon ni preferas la Wüster-an formon: frizon'.
- ↑ ") Aŭksino (nova radiko) kreskosubsluuco de hormona karaktero ĉe plantoj. Ln konfuzeblo de la vorto kreskosubstanco kun nutraĵoj motivigas transpreni l sciencan terminon
- ↑ La aŭtoro pri tio faris kalkuladon. publicita sub la titolo „Het Cyclusbedrijf" („La Ciklo-kultivejo") en Landbouwkundig Tijdschrift de Julio 1949