Hávamal

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Hávamal
de Nekonatulo
Tradukita de Nekonatulo

(1)[1] Saĝa kaj silenta
    la reĝido estu,
    kaj staru en batalo kuraĝe;
Ĝoje kaj gaje
    la viro vivu
    dum li atendas la morton.

Sensaĝa vir'
    esperas ne morti
    se li sukcesas eviti batalojn,
sed la granda aĝo
    ne donas feliĉon,
    kvankam ponardegoj lin ŝparis.

Mortos via brutar',
    mortos amikoj viaj,
    kaj mortos ankaŭ vi mem;
sed ion mi scias,
    kio mortos neniam:
    la juĝo pri ĉiu mortinto.

————————


(2)[2] Taŭgan manĝon
    la viro prenu frue,
    malsata li ne iru al festeno;
alie li nur maĉos
    kaj manĝos glutante,
    kaj povos nur malmulte paroli.

Malfacile estas iri
    al la hejm' de malamiko,
    eĉ se proksime al vojo li loĝas;
sed al amiko
    la voj' estas mallonga,
    eĉ se li vojaĝis malproksimen.

Leviĝu kaj foriru;
    vi devas ne resti
    por ĉiam en hejmo de iu;
karul' jam ne plaĉos
    se tro longe li restos
    loĝante sur benkoj de alia.

————————


(3)[3] Ŝtipo post ŝtipo
bruliĝas ĝis ĉiu elbrulos',
flamoj naskiĝas el flamoj ;
viron kun viro
alligas celado,
sed senagemulo ne havas kolegojn,

Frue vekiĝu tiu,
kiu havas intencon
ŝteli de alia trezoron aŭ bruton;
kuŝanta lupo
kaptajon ne povas akiri;
nek venkas viro dormanta.

Matene vekiĝu tiu,
kiu sklavojn ne havas;
li mem al sia agado rapidu.
Multe malzorgas
la en matenoj dormanta.
Entreprenemo donas duonan riĉecon.

————————


(4)[4]Senkuraĝulo
esperas ne morti
se li batalojn zorge evitas;
sed la maljuneco
ne feliĉon donas
kvankam ŝparis lin la ponardegoj.

————————


(5)[5]Sensaĝa vir',
    inter spertuloj veninta
    preferu resti silenta;
Neniu trovas,
    ke nenion li scias,
    se li mem malmulte parolas;
Malprudentul'
    ne scias tamen,
    ĉu li tro multe diras.

————————


(5)[6] Ofte parolas
    tre malsaĝajn vortojn
    la viro tro parolema;
Rapida lango,
    kion oni ne estras,
    ofte kaŭzas malsukceson.

<references>

  1. La Espero , n-ro 9, Okt 1913.
  2. La Espero , n-ro 10, Nov. 1913.
  3. La Espero , n-ro 12, Dec. 1914.
  4. Sveda Esperantisto , n-ro 1, Marto 1910.
  5. La Espero , n-ro 4, Majo 1913.
  6. La Espero , n-ro 4, Majo 1913.