Halka/Tuto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
HALKA
Opero en kvar aktoj
Muziko de S. MONIUSZKO — Teksto de W. WOLSKI


EL LA LINGVO POLA ESPERANTIGIS
ANTONI GRABOWSKI



PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1912
Tous droits reservés.



ANTAŬPAROLO


Stanislaw Moniuszko (Stanislav Monjuŝko), unu el plej geniaj polaj muzik-komponistoj, reforminto de la pola opero, naskiĝis en la jaro 1819, en la gepatra bieno Ubiel (Minska gubernio).
Lia patro, viro humaniste instruita kaj talenta, estis estiminda civitano kaj brava militisto, batalinta por la libereco de Polujo, — lia patrino estis virino klera, sciis tre bone ludi fortepianon kaj kanti, kaj ŝi zorgeme flegis la ĝermojn de l’ talento, kiu vekiĝis en M. tre frue.
Ricevinte de la naturo delikatan muzikan aŭdosenton, Moniuszko jam kiel infaneto memoris bone la melodion de ĉiu aŭdita kanteto kaj ripetis ĝin tre facile per sia voĉeto. Li avide aŭskultis la muzikon de vilaĝanoj, same kiel popolajn kantojn, fabelojn kaj legendojn, kaj li partoprenis en la superstiĉaj popolaj ceremonioj kaj festoj de sia hejmlando. — Cio ĉi potence impresis lian fantazion kaj imagecon kaj tie estis la fonto, el kiu li estis ĉerponta la riĉecon de ritmoj, karakterizantaj lian muzikon, — el tie fluas ankaŭ la meditemo de melodioj en liaj muzikbildoj, rekreantaj la popolajn ceremoniojn.
En la jaro 1827 la knabo estis sendita en Varsovion, kie li edukiĝis kaj lernis la muzikan teorion ĉe konata tiam muzik-instruisto A. Freyer, lerninto de la pola oper-komponisto Elsner.
En la jaro 1831 M. revenis al la gepatroj, kiuj, malriĉiĝinte, ekloĝis en Minsk kaj sendis sian filon en la tiean gimnazion. La studojn pri muziko M. daŭrigis tie sub gvidado de D. Stefanowicz ĝis la jaro 1835, kiam M. forveturis Berlinon, por studi dum kvar jaroj la teorion de supera muziko ĉe profesoro Rungenhagen.
En la jaro 1839, Moniuszko revenas hejmen, ekloĝas en Vilno, kaj, edziĝinte sen-dote, li devas malfacile perlabori la ĉiutagan panon kiel orgenisto kaj malmulte pagata muzik-instruisto.
Malgraŭ siaj materialaj zorgoj la 21 jara muzikisto fariĝas baldaŭ gvidanto de la tuta artista movado en Vilno: li aranĝas koncertojn, akompanas fortepiane aŭ direktas la orkestron, kaj li komponas multe da kantoj, kiuj famigas lin kiel talentan komponiston en la tuta Pollando; liaj kantoj, eldonitaj ĉe Bote kaj Bock en Berlino, estas ankaŭ tre ŝatataj inter germanoj.
Vigligite per tia sukceso, Moniuszko komencas en la jaro 1840 komponi serion da malgrandaj operoj (Idealo, Loterio, Karmanjol, Nova Don Kiĥoto, Noktloĝejo en Apeninoj, Flava Noktĉapo, Idilio kaj aliaj), kiujn li, per amatoraj fortoj, prezentas en Vilno.
Sed pli da famo kaj aplaŭdo, ol per tiuj operetoj, li akiras per siaj kvar «Kantaroj». Plenaj de originaleco, freŝeco kaj de nacia karaktero melodioj, apogitaj sur grandioza akompanaĵo, ili movas ĉiujn korojn, kapablajn ekbati pli vive je vera belo. Tiu ĉi serio da kantoj laŭ tekstoj de eminentaj polaj poetoj kreis al la pola muzikliteraturo heredaĵon same riĉan, kiel tiu, kiun Schubert postlasis al la germanoj.
En la jaro 1847 Moniuszko kreas sian ĉefverkon, la operon «Halka», kaj prezentas ĝin, komence duakte, en formo de koncerto sen kostumoj. Enla jaro 1853 la opero aperas sur la Vilna scenejo, kaj, post multaj klopodoj, la 1 de Januaro de l’ jaro 1858, pligrandigite[1], kvarakte, sur la scenejo de Varsovio.
Tio estas memorinda dato en la historio de la pola opero, kiu de nun komencas novan epokon de vivoplena, originala ekzisto.
Neaŭdita sukceso kaj nehaltanta entuziasmo de la publiko salutis tiun ĉi ĉefverkon en Varsovio, kaj saman sukceson akiras «Halka» sur aliaj scenejoj. Oni prezentas tiun ĉi operon en Krakovo, Lvovo, Poznanio, Kijevo, Odeso, Moskvo, Petersburgo, Praho, Lublano, Vieno kaj aliloke.
En Varsovio, sole, «Halka» estis prezentita jam preskaŭ 700 foje, kaj restas ĉiam same alloga, kvankam ĝiaj melodioj fariĝis delonge la komuna propraĵo de la pola nacio. Neniu el la poste aperintaj polaj operoj atingis tian popularecon[2].
Grandioza, bonege sukcesinta koncerto en Marto de l’ jaro 1858 liveris al Moniuszko la monrimedojn por nova vojaĝo eksterlanden, kie la pola muzikisto interkoniĝis kun Liszt, Rossini, Meyerbeer kaj aliaj.
En Parizo M. finas ĉarman bildon el vilaĝana vivo kun mirinde karakteriza muziko, la unuaktan operon «Flosisto», prezentitan en la sama jaro en Varsovio.
Fariĝinte direktoro de la pola opera scenejo en Varsovio, Moniuszko kreas en la jaro 1860, laŭ teksto de Wolski, la operon «Grafino», ĉefverkon de sprito, ĉarmo kaj arta finiteco.
En la jaro 1861 li prezentas la unuaktan operon «Verbum Nobile», belan scenejan bildon, ilustrantan vive kaj vere la polajn malnov-nobelajn morojn kaj kutimojn.
En la jaro 1865 aperas sur la varsovia scenejo lia «Terura Kortego», granda kvarakta opero, belega muzika pentraĵo, en kiu estas prezentitaj la hejma vivo, kutimoj, superstiĉoj, naciaj virtoj kaj malvirtoj de pollandanoj.
«Halka», «Grafino» kaj «Terura Kortego» fariĝis, pro sia belega, hejme sonanta muziko kaj la simpatia enhavo, la plej ŝatataj, eterne junaj, naciaj polaj operoj.
La sekvanta triakta opero «Paria», komponita laŭ dramo de Delavigne kaj prezentita en la jaro 1869, estas verko, en kiu Moniuszko volis ilustri la sentojn de siaj herooj per muziko kosmopolita; sed ĝi pruvis, ke la genia komponisto scias nur prezenti la polan animon, kaj la opero ne havis sukceson, same kiel lia lasta opero «Beata», prezentita mallonge antaŭ lia morto en la jaro 1872.
Ne estas eble citi la titolojn de ĉiuj muzikverkoj de Moniuszko. Krom operoj li komponis kantatojn (Milda, Niola, Sinjorino Tvardovska, Krimeaj Sonetoj, Fantomoj kaj aliaj), el kiuj la du laste nomitaj estas veraj ĉefverkoj. Precipe la «Fantomoj», komponitaj laŭ verko de Mickiewicz «Dziady» (Festo de Mortintoj), estas plenaj de lirismo kaj korskuanta drama potenco. Krom tio Moniuszko komponis: sep mesojn, multe da himnoj, psalmoj, religiaj kantoj, gradualoj, tri litaniojn, muzikon por diversaj melodramoj kaj baletoj, kaj ses polonezojn. Li verkis ankaŭ, laŭ siaj prelegoj en la varsovia Muzika Instituto «Lernolibron de Harmonio». Sed plej riĉan heredaĵon li lasis al sia patrujo en siaj ĉirkaŭ 400 kantoj.
Pri tiu ĉi kantara trezorejo diras la fama rusa komponisto Sjerov, ke li ne hezitus meti ĝin apud la plej bonaj lirikaj komponaĵoj de la okcidenta Eŭropo, kiujn esprimas la nomoj de Schubert kaj Schumann. Same la fama germana kritikisto Fink diris siatempe en la Allgemeine musikal. Zeitung: «La plej eminenta eco de Moniuszko estas la fabela melodieco, kiu ĉi-tiurilate starigas lin super ĉiuj samtempaj eŭropaj komponistoj.»
Sed oni demandos: Kial Moniuszko, malgraŭ sia grandega talento ne staras en la unua vico de la plej gloraj, klasikaj eŭropaj komponistoj, kvankam li superis ilin preskaŭ ĉiujn kiel melodiisto? — La kaŭzon klarigas prof. A. Polinski jene: «La genia pola muzikisto ne sufiĉe atentis la teoriajn kaj praktikajn akirojn de siaj plej grandaj samtempanoj». Moniuszko preferis muzikon simplan, facile kompreneblan kaj memoreblan, ol muzikon t.n. profundan, do li pli ŝatis Haydn’on kaj Mendelsohn’on ol Beethoven’on aŭ Wagner’on.
Sed ĉu Moniuszko kun alia «profunda» muziko fariĝus same populara? — Ni dubas. — Lia belega muziko, parolanle rekte al koro, ravas ĉiujn, ne nur la muzik-scienculojn. Do ankaŭ nia diversnacia esperantistaro certe ne kulpigos Moniuszk’on por tio, ke lia ĉarmoplena, melodiriĉa «Halka» estas por ĉiuj tiel facile komprenebla.
Wlodzimierz Wolski (Vlodimiro Volski), pola poeto kaj romanverkisto, naskiĝis en la jaro 1825 en Pultusk kaj edukiĝis en Varsovio. Li apartenas al plej talentaj reprezentantoj de rondeto da junaj varsoviaj literaturistoj, epigonoj de la granda pola romantika epoko (1830-40), kiuj inter la jaroj 1840-50 distingiĝis per brua vivo malgraŭ malriĉeco kaj per sincera amo al la popolo kaj arto.
Wolski estis fidela prezentanto de la ideoj kaj tendencoj de tiu ĉi rondeto en sia poemo «Poloska», en la teksto de «Halka», en la grandioza fantazio «Fryderyk Szopen» (Friderik Ŝopen)[3], kaj en aliaj poeziaj verkoj (Poezioj, Vilno 1859, 2 vol.).
Fariĝinte poste novelisto, W. eldonis en la jaroj 1850-58 serion da pli grandaj rakontoj, kiujn karakterizas talento kaj vereco (Nigra Rubando, Kaĉuĉa, Helplecionisto, Granda sinjoro, Rideto de Sorto, Vilaĝa instruisto, Dometo ĉe strato Kolomba).
Sed li distingiĝis precipe kiel aŭtoro de tekstoj al du plej belaj operoj de Moniuszko «Halka» (1858) kaj «Grafino» (1860). En la jaro 1861 Wolski devis forlasi Varsovion kaj elmigri eksterlanden, kie li loĝis, okupiĝante pri literaturo, en Bruselo, ĝis la morto en la jaro 1872.
Lian literaturan heredaĵon kovris hodiaŭ plejparte la polvo de la tempo. En la animo de la pola nacio vivas nur ankoraŭ kaj estos kredeble neniam forgesitaj: la nomita belega fantazio, ilustranta poezie, per sublima, artoplena verso, la animon kaj la kreaĵojn de la plej granda pola muzikisto, kaj la du tekstlibroj «Halka» kaj «Grafino».
Ambaŭ «libretoj» leviĝas alte super la kutima nivelo de tiaj helplaboroj, kaj eĉ sen muzika ilustro, kiu estas ja ĉiam la ĉefa, ofte la sola belo de opero, ili havas sian apartan, memstaran valoron.
La kortuŝantaj arioj de Halka kaj Jontek estas veraj perloj de lirika poezio kaj ili povas per si mem ornami ĉiun poezian antologion. Kelkaj el ili, aperinte jam antaŭe en internacia traduko, ravis la esperantistaron. Ni opinias do, ke interese eslos al la samideanoj ekkoni la tutan tekston de la unua esperanta opero, kiun espereble multaj el ni admiros sur la scenejo dum nia jubilea Krakova Kongreso.


La Tradukinto.


PERSONOJ


REĜA TABLESTRO (Stolnik).
ZOFJA, lia filino.
JANUŜ.
ZJEMBA, konfidato de Stolnik.
JONTEK vilaĝanoj el bieno de Januŝ.
HALKA
SAKFAJFISTO
MALJUNULO, unu el gastoj.


La afero okazas en la dek-oka jarcento.


HALKA

AKTO UNUA


En la urbo, en la domo de la reĝa tablestro (Stolnik).

Flanka salono. Profunde de la scenejo estas tri altaj vitropordoj kun elirejo en la ĝardenon. Sur unu flanko de la rigardantoj oni vidas pordon duonmalfermitan al la balsalono, sur alia flanko estas tablo, apud kiu sidas la gastoj, festenantaj kun Stolnik; Zjemba kuretas laboreme kaj plenverŝas la pokalojn. El la balsalono, helege lumigita, aliaj gastoj eliras po-pare, dancante la polonezon, kaj ili rondiras en la salono.


SCENO I

STOLNIK, ZJEMBA, kaj ĤORO DE GASTOJ.

ZJEMBA.

Longe vivu paro juna!
Gefianĉojn benu Dio!
Floru amo, harmonio,
En ilia vivo kuna!
Du juveloj sin ja ligas
De antikva virt’ polana,
Du blazonoj sin kunigas:
Odrovonĵa kaj Pomjana.

ĤORO.

Vivu, vivu! — paro juna!
Amo en la vivo kuna
Harmonie ligu vin!
Jen antikvaj du juveloj,
Du blazonoj de nobeloj,
Digne unuigas sin.

ZJEMBA kun ĤORO.

Ni rigardu kun kortuŝo!
Tut-egala ind’ ilia:
Ĝust-kreita por Januŝo
Stolnik-filino Zofia!

KELKAJ GASTOJ.

Jen egala juna paro,
Per beleco kaj dotaro!
En feliĉo kaj bonsano
Longe vivu! longe vivu
Odrovonĵo kaj Pomjano!

STOLNIK.

Al sinjoroj ni el koroj
Dankas por dezir-dediĉ’.
Do, amikoj! al kalikoj!
Ni amu nin!

ĤORO.

Por feliĉ’!
(Zjemba kun la Ĥoro foriras, kriante ankoraŭ: « Ili vivu!»)


SCENO II

STOLNIK, ZOFJA, JANUŜ (enirante el salono).

JANUŜ.

Benu, patro kaj sinjoro!
Tiel nomas mi jam vin.

ZOFJA.

Vi elektis per favoro,
Kore mi deziris lin.

(Kune.)

Benu, patro kaj sinjoro!
Jen humila peto nia.

STOLNIK.

Longe ligo la beata
Estis kor-deziro mia.

ZOFJA kaj JANUŜ.

Benu, patro, plej amata!

STOLNIK (benante).

Via volo, Di-sinjoro,
Ĉiel-patro, estu do!

(Aŭdiĝas kanto malantaŭ la scenejo :)

Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.

ZOFJA.

Jen kies voĉ’?

(Kanto malantaŭ la scenejo :)

Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi floro lilia?

ZOFJA.

Malĝoja tia!
Vi, Januŝ, ne konas ĝin?

(Kanto malantaŭ la scenejo :)

Ĉion forprenis, Janko-karulo,
Kion fordoni mi povis…

JANUŜ (konfuzite al Zofja).

Mi ne konas…
(Flanke.) Ho ĉagreno!
Kiu alkondukis ŝin?

(Kanto malantaŭ la scenejo:)

Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis…

STOLNIK.

Kiu nokte en ĝardeno
Kantas, mi ne scias ĝin?

JANUŜ (flanke).

Voĉo jen de Halka sonas…
Ŝi aperis tie ĉi?
Eble ree frenezanta…

ZOFJA.

Januŝ! Kial do ekstere
Plendas kanto malespere?

STOLNIK.

Malrespekto aroganta!
(Li volas iri en la ĝardenon, Januŝ lin haltigas.)

JANUŜ (kortuŝite al Zofja).

Mia kara fianĉino!
Tiu kanto al ni diras:
Ĝoje tremas nia sino,
Tie brust’ malgaje spiras!
Sonas plenda ĝem’,
Mi rigardos mem!

ZOFJA (al si).

Kiel ĝoje tremas sino!
Kaj mi kore lin admiras:
Al mizero de virino
Doni helpon li deziras!
Sonas plenda ĝem’
Do li iras mem!

STOLNIK.

Malmodesta la virino!
Sed ĉagrene kanto spiras…
Doni helpon ni deziras.
Ĝoje tremas nia sino,
Tie sonas ĝem’!
Vi rigardu mem!

Kune.

(Li foriras kun Zofja, kiu kun admiro rigardas Januŝon.)

SCENO III

JANUŜ (sola, maltrankvile).

(Recitativo.)
Kial ŝi venis ĉi-tia-hore?
Ĉu sendas ŝin la infero?
La plendon mi sentas dolore,
Sed tro malfrua jam afero.
Alian mi ekamis kore…
Ha! jen larmoj de sufero!…
Ŝin konsolu vort’ favora…
Kaj poste for! for! for!
De larm’ dolora.
(Kanto.)
Kial en horo soleca tia,
Kiam sopiris mi en montar’,
Ekbrilis ĉarma vizaĝo via,
Ekbrilis blonda harligo via,
Buŝo korala, ridet’ radia,
Pupiloj bluaj sub okulhar’?
Kial animo, kiel rivero
De l’ vent’ subite ekscitis sin?…
Sur vin, orfino, sola sur tero,
Sur vin, orfino, falis mizero,
Eterne sekvas vin malespero,
Kaj via plendo doloras min.


SCENO IV

JANUŜ, HALKA (ŝi eniras ne vidante lin komence).

HALKA.

(Kanto.)
Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi floro lilia?
Ĉion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis;
Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas, falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno?
Mi, kiel kampa flor’ en aŭtuno,
Sen vi, pereas mizera.
(Ŝi turnas sin kaj, ekvidinte lin, kun ĝojkrio kuras al li kaj kaptas lian manon.)
Ho Janko, karulo!
Jen, Jontek diris, min malĝojigis,
Ke vi forlasis min, pereigis…
Sed mi vin vidas! Mi kapon premas
Al via brusto! Mi ĝoje tremas!
Kaj vi min same rigardas nun,
Ho, mia falko! ho, mia sun’!

JANUŜ (flanke).

Kiel mensogi? Ah! — en momento,
Kiam ĉi larmoj por mi turmento.
(Al Halka.)
Vana la ploro, sufero via!
Ĉu vin forlasi mi iam volis?
Sed nun foriru, ke onklo mia
Ne vidu, ke ni interparolis!
Tamen ne timu! Vin fort’ nenia
El mia koro forigos nun!

HALKA (ravite).

Ho, mia falko, ho, mia sun’!

JANUŜ (forŝovas ŝin delikate).

Trankvile do, trankvile nun!
Mi ne forgesos, mi ne forlasos!
Vi iru ekster la urba muro,
Atendu tie, apud Vistul’,
Ĉe kruca vojo, ĉe sankt-figuro,
Mi venos tuj, via karul’…
Kaj baldaŭ jam revenos ni
Al la montar’… tie feliĉ’
Atendas nin.

HALKA (ripetas ĝoje).

En la montar’, ree feliĉ’
Atendas nin.

JANUŜ.

Kun kiu vi?

HALKA (ne atentante).

Ho, mia falko!

JANUŜ.

Vi venis mem?

HALKA (ne atentante, ĉiam pli ĝoje).

Ho, suno mia!
Sinjoro bona jen restis vi!

JANUŜ (urĝante).

Foriru nun! mi venos mem!

HALKA.

Sinjoro!

JANUŜ.

Foriru nun! mi venos mem!

HALKA.

Sinjoro bona! ĉiam amas min…

JANUŜ.

Iru, mi petas vin!

HALKA.

Vi min ne forlasos, karo!
Sed revenos al montaro,
Falko de mi!
Ĉe l’ lorento mi ne plendos,
Sed sopire mi atendos
Ĝis alflugos vi.
Ni por ĉiam nin kunigos,
Solc morto nin disigos,
Se ordonos tion Di’!

JANUŜ (maltrankvile).

Jes, mi vin ne lasos, kara,
Sed revenos al montara
Hejmo de ni.
Vi ne ploros, vi ne plendos,
Sed trankvile min atendos,
Ĝis revenos mi.
Ni denove nin kunigos,
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di’!
(Alpreminte ŝin al sia koro, li forkondukas ŝin en la ĝardenon, fermas ĉiujn tri pordojn kaj iras medite en la salonon. La gastoj haltigas lin sur la sojlo.)


SCENO V

JANUŜ kaj la GASTOJ.

UNUJ.

Kie estas jun-sinjoro?
En festena, ĝoja horo!

JANUŜ (devigite gaje).

Estas mi, tie ĉi.

ALIAJ (ĉirkaŭante lin, pli mallaŭte).

Sort’ feliĉa al vi brilas,
Zonjo bela, kiel stel’.

JANUŜ (medite donas al ili manon).

Dankas mi, dankas mi!

KELKAJ.

Vi gratulas kaj babilas,
Jen… muzikas la kapel’!


SCENO VI

LA SAMAJ, STOLNIK.

(Stolnik tenas Zonjon sub la brako. Zjemba kun arĝenta kruĉo; unu el gastoj tenas en mano grandegan pokalon el tempoj de la reĝo Zigmunt. En la salonpordo montriĝas kelke da virinoj.)
HORO (riverencante al Stolnik).

Ho, tablestr’, kompatu do!
Vi ripozi ne permesas,
Manĝi, trinki ni ne ĉesas,
Ni festenas tro!

UNU EL GASTOJ (malpleniginte la pokalegon, transdonas ĝin al Zjemba).

De l’ ŝatinda mastro sanon!

ĤORO.

Ho, tablestr’, kompatu do!

K. t. p.
DUA EL GASTOJ (al kiu trinkis la antaŭiranta).

De l’ ŝatinda parencaro!

STOLNIK (kortuŝite, lasas la manon de Zofja kaj riverencas al ĉiuj kore per ĉapo.)

Karaj moŝtoj! sinjoraro!
Konfuzite, mi ne scias
Kiel danki plej korsente,
Tiomflanke ĉi-momente
Sur min fluas alt-honoro.
(Kun larmoj.)
Jen, kunsentas vi en koro,
Ke la sol-posteulino,
Mia Zonjo, solfilino,
En la vidva mia stato
Baldaŭ patron jam forlasos
Por kuniĝi kun amato.

JANUŜ kaj ZOFJA (kliniĝante ai liaj piedoj).

Patro kara!

STOLNIK (levas ilin).

Ho filino, kar-infanoj!
Do, sinjoroj, vi permesu,
(Al gastoj pli gaje.)
Kaj amuzi vin ne ĉesu!

ĤORO

Vivu! Vivu!

STOLNIK (vigle).

Junularo! nun po paro
Vi ekdancu fajranime!
Salte, kure, hop! mazure
Kalkanfrapu pol-kulime!

ĤORO

Vivu! Vivu!

ZJEMBA (mallaŭte al Stolnik).

Jen propono! En salono
Oni dancas fajre, vive.
Provu ni laŭ sama tono!

STOLNIK.

Kara Zjembo! efektive!
Mi konsilon laŭdas vian!

ZJEMBA (en salonpordo).

Muzik’! Dancon mazovian!

(Oni aŭdas el la salono muzikon, kiu ludas la «mazuron»; enkuras dancantaj paroj. — Zjemba rondiras plue kun la kruĉo, kiun la servistaro replenigas de tempo al tempo, kaj kun kaliko. — Post ĉiu toasto aŭdiĝas: — vivu! Stolnik kun Zofja kaj kelkaj gastoj, sinjoroj kaj sinjorinoj, sidiĝas. Januŝ, malantaŭ ili, staras medite.


La kurteno falas.
AKTO DUA


Spaliro en ĝardeno. Dekstre oni vidas lumigitajn fenestrojn en la domo de la reĝa tablestro. Profunde estas muro kaj pordeto. — Halka iradas inter la arboj. — Nokto.


SCENO I

HALKA (sola).

Jam tie genui mi volus
Ĉe la kruco, apud vojo!
Larmojn de mia malĝojo
Vidus Sankta Virgulino,
Ĉenstoĥova Dipatrino;
Ŝi kompate min konsolus!
La orfinon en mizero
Kaj senĉesa kor-sufero!
(Post momento, rigardante ĉirkaŭen.)
Kie Jontek?
Tie danco kaj muziko!
(Oni aŭdas muzikon en la domo.)
Jen la nokt’!
(Post momento pli gaje.)
Jen adiaŭ falko diros,
Sed reflugos li al hejma mont’,
Tage, nokte mi sopiros,
Tut-anime lin deziros,
Ĝis feliĉa, ĝoja la renkont’.
(Kanto.)
Suprenflugi volus mi kun alaŭdeto,
Flirti en aero kiel hirundeto,
Naĝi kun fiŝeto en torento klara
Al vi, Janko kara!
Ĉar mi nek fiŝeto sur Vistula fundo,
Nek mi alaŭdeto estas, nek hirundo,
Nur al mi kantetas vento la montara:
Venos Janko kara!

Se mi super fonto, kiel stel’ radia,
Min speguli povus en animo via!
Kiel vaga lumo, kiu flamas pale,
Se al vi ekbrilus mia larm’ kristale!
Ĉar mi nek steleto en la font’ brilanta,
Nek mi estas kampa lumo la vaganta,
Fluas do sur roso mia plend’ sen fino:
Ve, al vi, knabino!


SCENO II

HALKA, JONTEK (serĉas ŝin inter arboj).

JONTEK

Halka! Halka!

HALKA (alkuras al li).

Kial vi, Jontek, trompis malbele
Min, senkonsolan?
Kial vi prenis de mi kruele
La ĝojon solan?
Jen, mi lin vidis, al mi parolis
Li, sun’ radia!
(Konvinkite.)
Kaj li revenos, kaj min reprenos!

JONTEK.

Malfeliĉa koro via!

HALKA.

Ĝi preskaŭ krevis, tiele batis
En mi la koro…
(Iom riproĉe.)
Ah! Jontek! Jontek, vi ne kompatis
Kun la doloro…

JONTEK (iom moke.)

Ha! ha! ha!

HALKA (mirigite).

Vi ridas? Do foriru ni!

JONTEK.

Foriru ni!

HALKA (rigardante maltrankvile).

En granda urbo mi sentas timon;
Io vilaĝan premas animon!
Ne vidas ni
Belsunon-ĉi,
La leviĝantan.
Ne vidas ni
Belsunon-ĉi,
La subirantan.
Ni iru for! Tiu muraro
Timigas min, lacigas min.
Rapidu ni al la montaro,
Al hejmo. — Li atendas min
Post urbo jam! ĉu ridas vi?

JONTEK.

Ni iru do, se vere li
Atendas vin.
(Kantas ironie kaj kompate.)
Vi malfeliĉa kredas knabino,
Ke li ne trompas, lin kredas vi!
Kiel en vento
Bruas la pino,
Kiel torento
Fluas sen fino,
Mensogis li, ne venos li,
Kaj vi lin kredas, kredas knabino!

HALKA.

Kredas, kredas mi!

JONTEK.

Ne konas amon de sinjorino
Al montanino, ne konas vi!
Lia vizaĝo dolĉa laŭ vido,
Parolo dolĉa de sinjorido,
Sed ŝtona kor’
Por via plor’!
Vi kredas amon de sinjorido?

HALKA.

Malica-vi!

JONTEK.

Li ekposedis vian animon.
Ho! belsinjoron ŝatas knabin’!
Mia sopiro ne havis limon,
Deziris mi. — Li foje venis,
Prenis kroneton, animon prenis,
Ho mia Halko! mizerulino!
Ke li ne trompas, lin kredas vi?
Kiel en vento
Bruas la pino,
Kiel torento
Fluas sen fino,
Mensogis li, ne venos li, —
Kaj vi lin kredas, kredas knabino!
(Post momento.)
Vi pensas: tial alvenis ni,
Ke vi feliĉe, ke vi plenĝoje
Jankon-karulon revidu foje?
(Montrante al ŝi la lumigitajn fenestrojn :)
Jen! en ĉi-hor’!
Kun belfraŭlino dancas ĉe kor’,
Kiel fianĉ’ — via sinjor’!
(Malantaŭ la scenejo aŭdiĝas la ĥoro de gastoj :)
Jen egala juna paro,
Per beleco kaj dotaro!
En feliĉo kaj bonsano
Longe vivu, longe vivu
Odrovonĵo kaj Pomjano!

HALKA (netuŝita komence de la ĥora voĉo, komprenas fine, ekkuras kaj komencas frapi forte la pordon).
HALKA (ĉiam pli forte batante la fermitan pordon).

Enlasu min, enlasu min!
Al patro de mia infano!

JONTEK.

Ni iru el ĉi-tie,
Oni ekvidos vin!

HALKA.

Enlasu min, enlasu min!
(Al Jontek, petegante lin surgenue.)
Al mia sinjoro,
Ah, Jontek! gvidu min!

JONTEK.

Oni ekvidos vin,
Insultos vin.
SCENO III

LA SAMAJ, ĤORO DE GASTOJ, ĤORO DE SERVISTARO (kun lumo) kaj ZJEMBA

ĤORO.

Jen kia bru’?
Pro kio kri’!
Kaj la murmur’?
Ne scias ni!

ZJEMBA kaj ĤORO.

For! forlasu balon!
Ĉe servistoj ili
Trovos bonregalon,
Povos gaj-babili,
Sed el balo for!


SCENO III

LA SAMAJ kaj JANUŜ (enkurante).

JANUŜ (donas signon per mano).

Kio?
(La ĥoro foriras malantaŭen de l’ scenejo; Januŝ, proksimiĝante al Halka, mallaŭte.)
Mi vin ja petis, mi al vi diris…
Vi ne foriris?

HALKA (rigardas lin malgaje, kaptas subite sian kapon kaj silente sidiĝas sur benko).
JONTEK (eniras fronten de la scenejo, humile kliniĝante antaŭ Januŝ).

Sinjor’ — jen — mi!

JANUŜ (rekoninte lin, kun kvietigata kolero).

Pro kio vi kondukis ŝin,
El la montar’, knabinon en sufero?
Ĉu hejme do malbone tro?
Ŝi en mizero?
Do diru, kion volas vi?
(Flanke).
Malbenitul’!
Mizerulin’! frenezas en ĉi-horo!
(Kolere.)
Konduku ŝin, al hejmo gvidu ŝin
Kaj servon vian — memoros la sinjoro.

JONTEK.

Kompatu do, ho vi sinjor’!
Nun ŝia patro mortis for;
Patrinon longe kovras tero…
Kun orfino Dio sola kaj — maldolĉa plor’.
(Malpli laŭte.)
Ĉe homoj moko — kaj ofenda vort’…
(Silentas momente, poste kun ironia humileco.)
Ho, bonsinjoro! jen terura sort’!
Do rekompencos Di’ kompaton al mizero!


SCENO V


LA SAMAJ, KELKAJ GASTOJ, STOLNIK kaj ZOFJA.

(Januŝ kuras renkonten al ili kaj diras, ke Halka estas freneza.)

HALKA (leviĝas malrapide).

(Kanto.)
Iomet’ post iometo
Logis vi la kolombeton!
Iomet’ post iometo
Bele-blankan kolombeton
Vi delogis, ho falketo!
Vi delogis ĝin!

ZOFJA, STOLNIK, ZJEMBA kaj ĤORO.

Stranga jen knabino!
Kanlas kun obstino.
Oni ŝin forsendas,
Sed ŝi plue plendas,
Ne atentas nin.

JONTEK (kun la antaŭirantaj).

Malfeliĉulino!
Via plend’ sen fino,
Ĝi ne vekos korojn;
Ĉar la gaj-sinjorojn
Rid’ amuzas nur!

ZOFJA (atente rigardas Januŝon, kiu maltrankvile rigardas Halkon).

Ili iru for!

JANUŜ (turnas sin al Halka kaj donas signon al Zjemba).
ZJEMBA (al Halka kaj Jontek).

Foriĝu, for!

ĤORO.

For! forlasu balon!
Ĉe servistoj ili
Havos la regalon,
Povos kunbabili.
Sed el balo for!

STOLNIK.

Strange, je honor’!
Zjemba, vi disponu:
Servistar’ al ili
Bon-regalon donu;
Sed el balo for!

JONTEK.

Ni ne volas balon!
Nek la bonregalon,
Petas pri nenio.

Kune kun la Ĥoro.


Nin kondukos Dio,
Mem ni iros for.
ZOFJA (flanke rigardas Januŝon ĉiam pli atente).

Jen okulo ŝia
Sub la larm-vualo!
Maltrankvila mia
Januŝ dum la balo —
Strange batas kor’!

JANUŜ (flanke).

Ŝin la dia mano
Gvidu en mont-valon!
Kaj la vilaĝano
Ne malhelpu balon!
Ili iru for!

Kune kun la Ĥoro.
(Halka kun Jontek malrapide foriras. — Bildo.)


La kurteno falas.
AKTO TRIA


En vilaĝo de Januŝ.

Inter la dua kaj tria aktoj forpasas unu monato. Monta kaj roka vilaĝa ĉirkaŭaĵo, vespere ĉe suna subiro. Unuflanke de la rigardantoj estas videbla angulo de drinkejo, antaŭ kiu sidas sur benko kelke da vilaĝanoj, montanoj kaj montaninoj; kelke da ili sidas sur montoj kaj rokoj; aliaj eniras el la alia flanko. El malproksime aŭdiĝas la vespera dioserva sonorileto.


SCENO I

ĤORO DE VILAĜANOJ.

Post vespera servo dia,
Antaŭ suna bel-subiro,
Jen dimanĉ-amuzo nia!
Tutan ni semajnon ŝvitas,
Iom distri nin meritas,
Nia sola jen akiro!

JUNULOJ.

Baldaŭ venos junsinjoro
Kun la bela fianĉino;
Dum edziĝa, festa horo
Nin regali ne forgesos.

MALJUNULOJ.

Pro edziĝo de sinjoro
La Mizer’ ĉe ni ne ĉesos,
Sekvos nin la diablino.

ĈIUJ.

Sekvos nin la diablino.
(Post momento.) Estu vigla, estu gaja
Tiu ĉi dimanĉa horo!
Morgaŭ tago de laboro —
Kaj post morgaŭ la laboro,
Poste tago pli laciga,
Poste ĉiam pli laciga.
Estu vigla, estu gaja
Tiu ĉi libera horo!

KELKAJ (sidantaj sur montoj).

Jen najbaraj vilaĝanoj!
Venas indulgenc-festanoj!
(La samaj, alvenas montanoj, montaninoj kaj diversaj vilaĝanoj.)

ALVENINTOJ.

Estu do laŭdata Kristo!

LOKANOJ.

Eterne.
(Salutado. lli regalas sin per brando. — Dancoj de montaranoj kun malgranda aldono de dancoj krakovaj. Fine la venintoj disiras; la antaŭaj restas.)


SCENO II

LA SAMAJ kaj JONTEK (malrapide iras malsupren de l’ montoj kun Halka).

ĤORO.

Rigardu! Kion?
Kiu alvenas kun junulino?
Jes! li — Jontek, sed knabino?

JONTEK.

Estu do laŭdata Kristo!

ĤORO.

Eterne.

JONTEK.

Donu ĝojon Di’!
Sed mizeron ne forigos
Gaja melodi’!

ĤORO.

Jen Halka!

JONTEK.

Ŝi estas!
El nia vilaĝet’.

ĤORO.

Vi revenis do el kie?
Vi kondukas ŝin el kie?

JONTEK.

El la urbo mi revenas.

HALKA (freneza).

Venas mi de l’ sinjorido;
Vi ne konas min laŭ vido,
Ĉar ŝanĝita birdon mi.
(Kantas.)
Kial, por mizero mia,
Flugis vi al kampo nia?
Kial logis kolombeton —
Kaj delogis ĝin, falketo!
Bele-blankan kolombeton
Vi delogis ĝin!

ĤORO.

Jen ŝanĝita, jen mizera!
Vidi ŝin, premiĝas kor’!

JONTEK.

Jen, ludilo de sinjor’!
Al amaĵoj tia fino!
La sinjor’ ĉe l’ fianĉino,
De tablestro belfilino, —
Ŝin forigis el memor’.
Sed ne vendis li animon
Al diablo!

ĤORO.

Rakontu, Jontek, pri tio ĉi,
Kio okazis, rakontu vi!

JONTEK.

En fianĉiĝa venis ni horo,
Kaj ŝin ekvidis nia sinjoro.
Li tre afable, dolĉe parolis,
Kaj ŝin karese, trompe konsolis.
Post urb’ atendi promesis ŝin.
Mensogon-ĉi indignis kor’,
Mi veron diris al ŝi. Kaj nin
Li kiel hundojn peligis for.

ĤORO (terurite).

Li kiel hundojn peligis for!
(Momenta silento.)

HALKA.

Ree vi venas, por trompi min,
Kara, falko! — ne, ne, ne —
Super montoj kolombeto
Flirtis per la flugiletoj, —
Jam ne estis blanke-pura,
Sed de propra sang’ purpura,
Flirtis per la flugiletoj,
Kiel ŝtono teren falis.

ĤORO.

Tian ni vidas finon,
Se amis sinjor’ montaninon.
Tia fin’ laŭ regul’!

JONTEK.

Jen — leviĝas polva nebul’!
Ĉu sinjoraro venas al balo?

ĤORO.

Flugas jen korvo super mont-valo,
Flarsentas, kie

HALKA (finante la kanton).
Kolomb-mortul’.
ĤORO.

Senkulpa estas via animo,
Iu alia estas kulpul’!

JONTEK (suprenirante la rokon).

Jam veturas!

ĤORO.
Veturas!

(Ili iras en montojn.)


Ŝanĝo de dekoracio.
AKTO KVARA


Malfrua vespero; placo ĉirkaŭigita per salikoj. — Unuflanke de la rigardantoj estas ligna preĝejo kun tombejo; duaflanke oni vidas fronton de kortego, plue kabanojn de vilaĝanoj; profunde estas montetoj kaj rokoj, inter kiuj fluas serpentume rivero.


SCENO I

JONTEK (sola, iras malsupren de l’ monto).

Ŝi, malfeliĉa, venas per forto!
Do ne sufiĉa mizera sorto!
Ĉiam ŝi pensas pri li, malfidela.
Se lin vidos kun edzino
Eble ŝi mortos!
Ho, Jezu, Di’ ĉiela!
Kompate ŝirmu orfinon!
Ŝin gardu, gardu Di’!
(Post momento.)
Oni tie ŝin haltigu!
Mi ne povis.


SCENO II

JONTEK kaj la SAKFAJFISTO (profunde de la scenejo supreniras monton kaj komencas ludi gaje).

JONTEK (turnas sin subite).

Sakfajfisto! Kial do
Gaje vi ekludis foje?

SAKFAJFISTO.

Por edziĝa fest’ — muziko.

JONTEK (balancante la manon).

Frue tro!
Ni komprenas ja pli bone,
Se vi ludas pli malĝoje.

SAKFAJFISTO (ŝanĝas la kanton, demandante).
Niatone?
JONTEK.
Ho, jes, jes, amiko!

(Kanto.)
Bruas pinoj sur deklivo,
Bruas plende for;
Por junul’ malgaja vivo
Se doloras kor’.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino,
Amata de mi!
Dum ni estis ida paro
Mi por Halinet’
Serĉis super abismaro
Birdojn en nestet’;
Venis mi kun bonodora
Flor’ el monta mur’,
El foiro kun kolora
Koraleta ŝnur’.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino,
Kulpa estas vi!
Kiel abiet’ montara
Ĉarme kreskis vi —
Ah! post vi, knabino kara,
Fajron saltus mi!
Jaroj fluas kun rapido
De torent’, sen fin’ —
Venis bela sinjorido,
Vi malŝatis min.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino
Amata de mi.


SCENO III

LA SAMAJ kaj HALKA (rapide kuras malsupren de monto, elŝirante sin el manoj de montanoj kaj montaninoj, kiuj ŝin haltigas).

JONTEK (al ŝi, vive).

Ah! — iru, Halka, for el tie ĉi!

HALKA (obstine).

Ne!

JONTEK (volas ŝin forkonduki).

Tion ne permesos mi.

HALKA (liberiĝas kaj eksidas sur ŝtono).

Vi min vidos, falko mia!
(La sakfajfisto donas signon, ke la edziĝofesta sekvantaro proksimiĝas; ĉiuj vilaĝanoj malsupreniras sur la scenejon.)


SCENO IV

LA SAMAJ kaj ZJEMBA.

ZJEMBA.

Bone, jen amaso kia!
Do kliniĝu ĉiuj foje
Kaj salutu laŭte, ĝoje
Junan sinjorinon!
Ni kliniĝos ĉiuj foje
Kaj salutos laŭte, ĝoje.


SCENO V

LA SAMAJ, STOLNIK, JANUŜ, ZOFJA (eniras laŭvice). EDZIĜANOJ kaj EDZIĜANINOJ (mallumiĝas).

STOLNIK (eniras).

Kiel fartas vi, bon-homoj?

ĤORO.

Dankas ni al moŝt-sinjoro!

JANUŜ (enirante).

Kiel vi fartas, kiel vi fartas!

ĤORO.

Dankas ni al sinjorido.

JANUŜ (ekvidinte Halkon, flanke).

Dio! venis ankaŭ ŝi!

ZOFJA (enirante kun la edziĝaninoj).

Kiel vi fartas?

ĤORO.

Dankas ni al sinjorino!
Juna sinjorino!

ZJEMBA (al vilaĝanoj).

Ĉu ŝtoniĝis ĉiuj foje?
Ĉu mutiĝis la duono?
Nu! je mia fring-blazono!
Laŭte, aŭ mi per ba…

ĈIUJ.

Ni salutu ŝin pli ĝoje!
Dankas ni al bel-fraŭlino,
Nia sinjorino!

ZOFJA (ekvidinte Halkan).

Kiu ŝi estas pala knabino?

ĤORO.

Pala knabino.

ZOFJA.

Malgaja kaj silentanta.

ĤORO.

Malgaja kaj silentanta.

JANUŜ (flanke).

Ne rekonis fianĉino!

ZOFJA.

Kiu ŝi estas knabino,
La suferanta kaj pala?
Mi pri vizaĝo egala
Memoras! — mi vidis ĝin!

STOLNIK.

Kiu ŝi estas knabino?
Jen, Zjemba! — tiu ĉi pala?
Mi pri vizaĝo egala
Memoras, — ni vidis ĝin!

Kune.
JANUŜ (flanke).

Ŝin ne rekonu Zofio!
Mi tremas, fariĝas pala…
Ah, la renkonto fatala!
Ah, kial vidas mi ŝin!

JONTEK (flanke).

Rekonis ŝin sinjorino,
Kaj lin rigardas, ho Dio!
Eble konjektos pri ĉio
Kaj malestimos ŝi lin.

JANUŜ (flanke).

Ne rekonu ŝin Zofio!
Larmoj de Halka min premas,
Time kaj honte mi tremas,
Perfide delogis ŝin.

ĤORO.

Rekonis ŝin junedzino,
Nin ili ambaŭ kortuŝas!
Li ŝin apenaŭ forpuŝas,
Jam dua amas lin!

HALKA.

Mian mizeron kompatu Dio!
Ŝirmu per via protekto ĝin!

ĈIUJ (krom Januŝ).

Frenezulino vokas al Dio!
Dio, protektu kaj gardu ŝin!

ZOFJA (al Januŝ).

Jes, certe, mi jam vidis ŝin!

JANUŜ (konfuzite).

Ho jes, — mia amatino!
Ne malaperas memoro
Pri vizaĝo de l’ knabino,
Pri freneza la doloro.

HALKA.

Janko! Janko!

JANUŜ (al si, dolore).

Dio juste min ĉagrenas
Pro ŝia plor’!
(Post momento.)
Eble Zofja ne komprenas,
Do rapide ni iru for!
Ŝin, malfeliĉan, gardu Sinjor’!

HALKA.

Jen kolombo
Sur la tombo…

ZOFJA.

Knabino, kion vi diras?

JANUŜ (interrompas insiste).

En preĝejon ni foriras!
Estas temp’! malfrua hor’!

ZOFJA (plorante, alpremas sin al la patro).

De malĝoj’ ne esperita
Jen premiĝas mia kor’!

STOLNIK (kortuŝite).

Edzo kore elektita —
Feliĉigu vin Sinjor’!
(Inter la edziĝofesta sekvantaro (krom Zjemba), Januŝ kaj Zofja, kiu apogas la kapon sur la ŝultro de la patro, eniras en la preĝejon.)


SCENO VI

HALKA, JONTEK, ZJEMBA kaj la ĤORO (forkondukante la edziĝofestanojn).

ĤORO.

Por kunvivo longa donu
Dio sian benon!
La feliĉon vi nur konu,
Ĝojon

JONTEK (flanke).

Kaj ĉagrenon.

ZJEMBA.

Kiu ekparolis nun?

ĤORO.

Neniu!

ZJEMBA.

Plue do, rapidu vi!
Kaj po paroj, ĉiuj foje,
En la rondo fermu voje
Jun-geedzojn! poste foje
Vi ekkantu laŭte, ĝoje,
Dum reveno…

ĤORO.

Ni ekkantos al vi ĝoje.
(Ĉiuj, krom Halka kaj Jontek, eniras en la preĝejon.)


SCENO VII

HALKA, JONTEK (ĉiam pli mallumiĝas).

HALKA.

Kiel ĝoje! Kiel ĝoje!

JONTEK.

Do vi vidis, do vi aŭdis!
Fine konvinkiĝu vi!

HALKA (pli konscie).

Mia falko? Kie li?

JONTEK.

Tie li!
(Montras la preĝejon kaj enkuras tien.)

HALKA (rigardante).

Ah! (ŝi revenas kaj falas sur teron).


SCENO VIII

HALKA (sola — ĉiam pli mallumiĝas).

(Kanto el preĝejo.)
Ĉielpatro, Di-Sinjoro!
Sur la teron sendu vi
La kompaton per favoro!
Ĉielpatro, Di-Sinjoro!

HALKA (subite leviĝante).

Ha! idet’ malsata nia
Jen mortas en la kabano!
Patrino-ĉi! kaj patro li!

Manetojn etendas infano
Kaj kompatinde rigardas —
Patrino-ĉi! kaj patro li!
Eĉ rabobirdo idojn gardas,
Varmigas, nutron alportas,
Kaj mia ido jen mortas!

Mia ideto!
Por la ĉerketo
Kiu vestos vin,
Kaj vindos vin?
Kaj kiu lulos
Por morta dorm’?

Do kie kor’? hej! — Janko, kor’?
Por miaj larmoj, por sanga plor’
Mi venĝos nun, bruligos vin!
Kruele koron sangigis vi,
Do mi patrin’ — de vi edzin’
Mortigos vin — Janko, vi aŭdas min?
(Kuras furioze kolekti branĉetaron kaj pajlon disŝutitan sur la placo; ŝi deŝiras kelke da salikaj branĉetoj kaj ekbruligas ilin ĉe la lampo antaŭ la preĝejo.)

ĤORO (el preĝejo).

Di’ potenca, sankta Dio
Je popol’ kompatu vi!
Por vi ebla estas ĉio,
Di’ potenca, sankta Di’!

Pro turment’ de Filo via
En mizero helpu vi!
Pro la ĝemo, ploro nia
Vi kompatu, granda Di’!

HALKA.

Ha!
(Ŝi ĵetas la faskon da ekbruligita branĉetaro en la riveron, kie ĝi siblante estingiĝas, kaj ŝi mem plorante falas sur genuojn. La luno heligas la ĉiel-lazuron.)
Vi kompatu! sankta Di’!
Di’ potenca! dankas mi.
(Post momento kun rezignacio.)
Mi vin mortigus, mian sinjoron?
Janko, karulo vi mia!
Pardonu al mi, mizera, ploron,
Morton de l’ ideto nia.
Feliĉe vivu eĉ por alia.
Kaj vin gajigu belsinjorin’!
Min rememoru en preĝo via,
Ho Janko, Janko — mi benas vin!
(Kuras sur la monteton kaj kun krio ĵetas sin en la riveron.)


SCENO IX KAJ LASTA

JONTEK (kaj ĉiuj, kiuj eniris en la preĝejon, krom Zjemba kaj kelke da edziĝanoj, elkuras).

JONTEK (ne vidante Halkon, kuras maltrankvile kun kelke da montaranoj sur la rokojn).

Halka! Halka!
(Subite ĵetas sin en la akvon.)

ĤORO.

Tro malfrue, tro malfrue!
Malfeliĉa dronis jam.

JANUŜ, STOLNIK kaj ZOFJA

Kiu dronis?

JONTEK (malsekigite, spiregante enportas la kadavron de Halka kun malligitaj haroj).

Halka!…

JANUŜ (kun terura krio).

Halka!
(Kuras sur la rokojn apud rivero kaj ĵetas sin en akvon.)
(Oni vidas en boato sur rivero malvivan Halkon, apud ŝi Jontek donas la manon al Januŝ, kiu el akvo grimpas sur la boaton.)


Bildo. — Kurteno falas.


FINO.


Piednotoj[redakti]

  1. La karakterizaj «Dancoj de montaranoj», la potenca, vivoplena «Mazuro» kaj la senkompara, mirinde bela ario «Bruas pinoj» antaŭe ne ekzistis kaj estis interalie nove aldonitaj.
  2. La fortepiana partituro, kun tekstoj pola kaj itala, aperis ĉe Gebethner kaj Wolff en Varsovio (prezo 6 Sm.). La ankaŭ aparte riceveblajn 20 numerojn, el kiuj ĝi konsistas, ni citas en la fino de tiu ĉi libro. — La orkestran partituron eldonis la Varsovia Muzika Societo (prezo 100 Sm.). — Fortepianan partituron por kantvoĉoj kun subskribita teksto esperanta pretigis la tradukinto.
  3. Laŭ franca ortografio: Frédéric Chopin.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Włodzimierz Wolski kaj de la tradukinto: Antoni Grabowski.