Hamleto, reĝido de Danujo/Akto II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto I Indekso : Hamleto, reĝido de Danujo
de William Shakespeare
Tradukita de L. L. Zamenhof
Akto III


Sceno I[redakti]

Akto II, Sceno I
Ĉambro en la domo de Polonio.
Eniras Polonio kaj Reinhold.
Polonio Jen tiujn ĉi paperojn kaj la monon
Al li transdonu!
Reinhold  Jes, sinjoro, bone.
Polonio Sed antaŭ ol viziti lin, vi faros
Prudente, se vi bone eldemandos
Pri la konduto lia.
Reinhold  Efektive,
Mi mem intencis tion fari.
Polonio  Bone!
Tre bone! Antaŭ ĉio vi demandu,
Kielaj Danoj loĝas en Parizo,
De kia speco, kiel ili vivas,
Kun kiu kaj en kiaj societoj; 10
Se per demandoj tiel deflankiĝaj
Vi vidos, ili konas mian filon,
Vi venos pli proksime al la celo,
Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazaŭ
Vi konus lin nur iom, malproksime;
Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,
Kaj lian familion, eĉ lin mem
Mi iom konas». Ĉu vi min komprenas?
Reinhold Ho, jes, sinjoro!
Polonio  «Eĉ lin mem», vi diros,
«Sed nur malmulte; se mi ne eraras, 20
Li estas tre sovaĝa, faras tion
Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi
Per plej diversaj elpensitaj faktoj;
Nur ne per ia malbonaĵo, kiu
Al li alporti povus malhonoron!
Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!
Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare
Junecon akompanas.
Reinhold  Nu, ekzemple
Ludado...
Polonio  Jes! drinkado, duelado,
Insultemeco, aŭ malpacemeco, 30
Eĉ petolado kun virinoj.
Reinhold  Tamen
Ĉu tio jam ne estos malhonoro?
Polonio Ho, ne, se vi nur lerte ĝin esprimos.
Ne diru, ke li estas tute sklavo
De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn
En tia lumo, ke ili aperu
Kiel makuloj nur de libereco,
Esprimoj de flameco de l' spirito,
Ekboloj de senbrida juna sango.
Reinhold Sed, ho, sinjoro...
Polonio  Kial tion fari? 40
Reinhold Jes, mi dezirus scii, kia celo...
Polonio Nu, vidu, mia plano estas tia,
Kaj mi esperas, ke ĝi bone fruktos:
Se vi sur mian filon tiel ĵetos
La makuletojn, tiam diligente
Atentu! Se kunparolanto via
La junan homon iam vidis kulpan
En la malvirtoj ĵus nomitaj, tiam,
Ho, kredu, li en tia maniero
Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia», 50
Aŭ «jes, amiko», aŭ «jes, estimata»,
Aŭ kiel ajn en tiu lando estas
La form' uzata de ekparolado...
Reinhold Nu, bone.
Polonio  Kaj li poste faros tiel:
Li faros... jes... kion mi volis diri?..
Mi volis ion diri... Al diablo!
Nu, kie do mi haltis? He?
Reinhold  Vi haltis
Ĉe l' vortoj «li en tia maniero
Al vi sin turnos»
Polonio  Ha! Al vi sin turnos.
Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas, 60
Sinjoron tiun vidis mi hieraŭ,
Aŭ antaŭ kelka temp', aŭ kiam ajn;
En tia aŭ tiela societo;
Li tie efektive alte ludis,
Li tie estis en malsobra stato,
Li tie sin batadis kun kolegoj»;
Aŭ «mi lin vidis, kiam li eniris
En domon de virinoj de malĉasto»;
Aŭ tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,
Ke via kaptileto la mensoga 70
Alkaptis la ezokon de la vero;
Kaj tiel ni, sprituloj, ĉiam povas
Per anguletoj kaj per artifikoj,
Per kurba voj' al rekta celo veni;
Kaj tiel vi laŭ mia klarigado
Facile elesploros mian filon.
Ĉu vi komprenis bone?
Reinhold  Jes, sinjoro.
Polonio Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!
Reinhold Sinjor'...
Polonio  Vi ankaŭ mem lin elobservu,
Per la rilat' al vi.
Reinhold  Mi ĉion faros. 80
Polonio Ke li nur diligente muzikadu!
Reinhold Tre bone. Mi salutas!
Polonio  Nu, adiaŭ!
(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)
Polonio Nu, kio, Ofelio? Kio nova?
Ofelio Ha, estimata patro! De teruro
Mi tuta tremas!
Polonio  Kio do fariĝis?
Ofelio En mia ĉambro sidis mi, kudrante,—
Subite venas la reĝid' Hamleto,
Kun disŝirita vesto, sen ĉapelo,
La ŝtrumpoj disligitaj kaj malpuraj
Senorde pendas sur la maleoloj; 90
Tre pala, kun piedoj skuiĝantaj;
Kun vido tiel plena de teruro,
Kvazaŭ li venus ĵus el la infero,
Por antaŭdiri ian teruregon.
Polonio De am' al vi li eble freneziĝis?
Ofelio Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,
Ke tiel estas.
Polonio  Kion do li diris?
Ofelio Li prenis mian manon kaj ĝin premis,
Kaj poste sin retiris kaj, tenante
La duan manon super la okuloj, 100
Li rigardadis sur vizaĝon mian
Kun tia atenteco, kvazaŭ volus
Li pentri ĝin. Li tiel longe staris;
Kaj fine, ekskuinte mian manon,
Tri fojojn balancinte sian kapon,
Ekĝemis li kun tia sopireco
Kaj tia profundeco, kvazaŭ volus
Li kun la ĝemo fini sian vivon.
Kaj poste li min lasis iri for,
Kaj ankaŭ mem foriris, sed la kapon 110
Ankoraŭ ĉiam tenis li turnite
Al mia flanko, ĝis li malaperis.
Polonio Sufiĉe! Venu! al la reĝ' ni iru!
Ĝi estas freneziĝo de la amo;
La amo ruinigas la amanton,
Kondukas al decidoj malesperaj,
La homon ofte ĝi turmentas pli,
Ol ĉiuj la pasioj en la mondo.
Bedaŭras mi la princon! Ĉu vi eble
Akceptis lin jam tro maldelikate? 120
Ofelio Ne, kara patro; laŭ ordono via
Mi nur de li leterojn ne akceptis
Kaj malpermesis vizitadi min.
Polonio Nu, tio ĉi lin certe frenezigis.
Bedaŭras mi jam mian severecon.
Mi pensis ja, ke li nur petoladas
Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,
Ho, mia malbenita suspektado!
Ni, maljunuloj, havas la kutimon
Tro malproksime peli la singardon, 130
Kiel junuloj ofte tro suferas
Je absoluta manko de singardo.
Ni iru al la reĝo! La konfeso
Ne plaĉos al la reĝo, sed pli multe
Lin kolerigus la kaŝado. Venu!
(Ambaŭ foriras.)

Sceno II[redakti]

Akto II, Sceno II
Ĉambro en la palaco.
La reĝo, la reĝino, Rosenkranz, Güldenstern kaj korteganoj.
Reĝo Ni vin salutas, nia Rosenkranz
Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi
Ni volis vin, sed ankaŭ la bezono
De viaj servoj igis nin vin voki.
Vi aŭdis jam pri la metamorfozo
De la reĝid' Hamleto: nek ekstere
Kaj nek interne li similas nun
Al tio, kio li antaŭe estis.
La kaŭzon, kiu, krom la patra morto,
Al tia stato nun lin alkondukis, 10
Ne povas mi diveni. Nun mi petas
Vin ambaŭ, kiuj tutan la junecon
Kun li pasigis kune kaj tre bone
Lin konas,—vin mi petas, volu resti
Tra kelka tempo en palaco nia,
Penadu lin altiri al amuzoj
Kaj ĉe okazoj esploradu lerte
La kaŭzon, kiu premas lin kaŝite.
Se konos ni la kaŭzon, ni jam povos
Kuraci lin.
Reĝino  Sinjoroj miaj karaj, 20
Pri vi li tiel ofte paroladis,—
Mi scias, li vin amas pli, ol ĉiujn.
Se vi konsentos fari la komplezon
Al ni kaj ĉe ni resti kelkan tempon,
Por helpi al la malfeliĉo nia,
Ni rekompencos la viziton vian
Per plej konvena reĝa rekompenco.
Rosenkranz Vi havas rajton, viaj reĝaj moŝtoj,
Al ni ordoni. Vi ne devas peti
Pri tio, kio estas nia ŝuldo. 30
Güldenstern Obeos ni kaj ambaŭ ni promesas
Laŭ ĉiuj fortoj servi akurate
Al viaj reĝaj moŝtoj.
Reĝo  Ni vin dankas,
Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!
Reĝino Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern
Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide
Hamleton, mian filon malfeliĉan.
Kaj iu el la korteganoj iru
Sinjorojn akompani al Hamleto!
Güldenstern La Plejpotenca faru nian venon 40
Por li saniga!
Reĝino  Dio volu! Amen!
(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj orteganoj foriras. Venas Polonio.)
Polonio Afabla reĝo! Jam el Norvegujo
Revenis la senditoj kun sukceso.
Reĝo Vi ĉiam estis patro de agrablaj
Sciigoj.
Polonio  Ĉu ne vere, mia reĝo?
Jes, kredu, mia reĝo, mi dediĉas
La tutan mian kapon kaj animon
Post mia Dio nur al mia reĝo.
Kaj nun mi pensas—se la cerbo mia
Ne ĉesis sur vojeto de prudento 50
Sukcese ĉasi—ke la veran kaŭzon
De l' freneziĝo de l' reĝid' mi trovis.
Reĝo Ho, diru! Mi rapide volas aŭdi!
Polonio Aŭskultu antaŭ ĉio la senditojn;
Kaj mia bona scio al vi estu
Postmanĝo al festeno la agrabla.
Reĝo Nu, bone, alkonduku la senditojn!
(Polonio foriras.)
Li diras, ho, Gertrudo mia kara,
Ke trovis li la kaŭzon de malsano
De via filo.
Reĝino  Mi la kaŭzon vidas 60
Nur en la morto de la patro lia
Kaj en edziĝo nia tro rapida.
Reĝo Ni baldaŭ ĉion scios, mia kara.
(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)
Ni vin salutas, karaj revenintoj!
Rakontu, Voltimand, kion alportis
Vi de la frato nia la Norvega?
Voltimand Redonon de salut' kaj bondeziroj.
Tuj post' alveno nia li elsendis
Ordonon, por haltigi la preparojn
De sia nev', pri kiu li supozis, 70
Ke li armiĝas kontraŭ la Polujo;
Li post esploro efektive vidis,
Ke ĉio estis kontraŭ via moŝto.
Kaj ĉagrenita, ke malsanon lian
Kaj maljunecon oni tiel trompis,
Li sendis tuj, por voki Fortinbrason,
Riproĉis lin severe, kaj la nevo
Solene ĵuris, ke li plu neniam
Batalos kontraŭ via reĝa moŝto.
Per tio ĝojigita, la maljuna 80
Por li asignis la salajron jaran
De tri mil kronoj kaj al li permesis
Kontraŭ Polujo uzi la varbitan
Militistaron; kaj por via moŝto
Al ni li donis jenan skriban peton,
Ke vi permesi volu al l' anaro
Tra via lando fari la trairon
Sub la kondiĉoj, kiujn pli detale
Vi legos en la jena skriba peto.
Reĝo Ni trovas ĉion bona. Ni en tempo 90
Pli oportuna legos kaj pripensos
Kaj donos la respondon. Vin ni dankas
Por viaj penoj kaj fidela servo.
Nun iru vi ripozi, kaj hodiaŭ
Al la vespero ni vin petas veni
Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!
(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Polonio Nun la negoco estas jam finita.
Ho, reĝo kaj reĝino, se mi volus
Komenci nun klarigojn, kio estas
Reĝa moŝteco, kio servemeco, 100
Kaj kial tago estas tago, kial
La nokto estas nokto, tempo—tempo:
Signifus tio perdi senutile
La tagon kaj la nokton kaj la tempon;
Ĉar mallongeco estas la spirito
De saĝo kaj multevorteco estas
La korpo kaj ekstera ornamaĵo,
Mi ĉion tial diros tre mallonge.
La nobla via filo freneziĝis;
Mi diras «freneziĝis», ĉar en kio 110
Konsistas freneziĝo? Ja en tio,
Ke oni frenezumas. Sed ni lasu
Ĝin flanke kaj komencu...
Reĝino  Mi vin petas.
Pli da enhavo, malpli da artaĵo!
Polonio Mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo!
Li estas nun freneza,—estas vero;
Kaj vere tio estas tre domaĝa,
Kaj tre domaĝe, ke ĝi estas vero;
Cetere mi konsentas, ke mi uzis
Figuron neprudentan,—ni ĝin lasu, 120
Kaj mi sen arto iru al l' afero.
Ni sekve diras, ke li freneziĝis;
Nun restas, ke ni trovu nur la kaŭzon
De la efekto, aŭ, pli vere diri,
De la difekto, ĉar neniu dubas,
Ke tiu ĉi difekt-efekto havas
Sendube ian kaŭzon. Nun finite,—
La stato de l' afero estas tia:
Atenti volu! (Li elprenas paperon el la poŝo.)
 Mi filinon havas
—Mi havas ŝin, ĉar ŝi ja estas mia— 130
Nun el obeo, kiun ŝi ja ŝuldas,
Ŝi tion ĉi al mi transdonis. Vidu
Kaj konsideru! (Li legas)
«Al la ĉiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»—Tio ĉi estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala frazo.—Sed aŭskultu plu: «Al ŝia belega delikata brusto tiuj ĉi linioj» k. t. p.
Reĝino Ĉu tion ĉi Hamleto al ŝi sendis?
Polonio Ho tuj, reĝino, mi raportos ĉion.
(Li legas.)
«Dubu pri la sun' super la tero,
Dubu, ĉu en steloj brilas flamo,
Dubu pri vereco de la vero,
Sed ne dubu nur pri mia amo. 140
Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi. Adiaŭ! Via por eterne, plej kara fraŭlino, tiel longe kiel tiu ĉi tera maŝino al li apartenas—Hamleto.»
Jen tion en ŝuldata obeado
Al mi filino mia montris. Ankaŭ
Pri ĉio, kion li al ŝi parolis,
Precize laŭ la tempo kaj la loko
Kaj maniero ŝi al mi raportis.
Reĝo Sed kiel ŝi akceptis lian amon?
Polonio Kiele pensas vi pri mi?
Reĝo  Mi pensas,
Vi estas hom' fidela kaj honesta.
Polonio Mi tion pruvos. Kion do vi pensus, 150
Se mi, vidante, kiel tiu amo
Disvolvas sin (mi tion bone vidis
Ankoraŭ antaŭ ol filino mia
Al mi rakontis),—kion pensus vi,
Aŭ kion pensus ŝia reĝa moŝto,
Reĝino mia alte estimata,
Se mi en la afero ludus rolon
De leterujo aŭ de skribotablo,
Se mi silente, mute mian koron
Por tio fermus kaj sen ia faro 160
Rigardus tiun amon? Kion tiam
Vi povus pensi pri persono mia?
Ne, mi alpaŝis rekte al l' afero
Kaj tiel diris al filino mia:
«Reĝida moŝt' Hamleto estas princo,
Por vi tro alta; ne kuraĝu ludi!»
Kaj mi al ŝi ordonis, ke ŝi tenu
Sin malproksime de la princ' Hamleto,
Leterojn ne akceptu, nek donacojn.
Ordonon mian patran ŝi plenumis, 170
Kaj li, nun rifuzita (vi permesu
Ke mi raportu per mallongaj vortoj),
Fariĝis tre malĝoja kaj li perdis
La apetiton, poste eĉ la dormon,
Li baldaŭ perdis ankaŭ sian forton
Kaj poste perdis ankaŭ la konscion,
Kaj tiel ŝtup' post ŝtupo li enfalis
En la frenezon, kiu nun lin premas
Kaj ĉiujn nin sincere malĝojigas.
Reĝo (Al la reĝino)
Vi pensas, ke ĝi povus esti ebla? 180
Reĝino Tre povas esti.
Polonio (Al la reĝo) Ĉu eĉ unu fojon
Vi iam vidis, ke mi kun certeco
Raportis: «tiel estas», kaj en vero
Ne estis tiel?
Reĝo  Ne, mi ne memoras.
Polonio (montrante sian kapon kaj ŝultrojn)
Deprenu al mi tion nun de tio,
Se ne senduban veron mi raportas.
Se postesigno gvidas min, mi trovos
La kernon de la vero, se ĝi sidus
Eĉ en la plej profunda kaŝiteco.
Reĝo Sed kiel ni esplorus pli precize? 190
Polonio Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn
Li promenadas en la galerio.
Reĝino Jes, efektive.
Polonio  Nun filinon mian
Mi tien lasos; vi kun mi vin kaŝos
Ekzemple post tapiŝo, por observi.
Se li ne amas ŝin kaj ne per tio
Li freneziĝis, tiam mi ne estu
Pli via kortegano-konsilanto.
Mi tiam plugu kampon, paŝtu bruton.
Reĝo Ni vidu.
(Eniras Hamleto, legante.)
Reĝino  Jen li venas, ion legas,— 200
Kun kia malgajeco en vizaĝo!
Polonio Mi petas vin, vi ambaŭ tuj foriru!
Mi tuj al li alpaŝos, vi permesu!
(La reĝo, reĝino kaj korteganoj foriras.)
Polonio (Al Hamleto) Kiele fartas mia bona princo?
Hamleto Dank’ al ĉielo, bone!
Polonio Ĉu vi min konas, via princa moŝto?
Hamleto Tre bone. Vi ja estas fiŝisto?
Polonio Ne, mia princo.
Hamleto Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.
Polonio Honesta, mia princo? 210
Hamleto Jes, sinjoro, esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dek mil.
Polonio Tute vere, mia princo.
Hamleto Ĉar se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diaĵo, kiu kisas mortintaĵon... Ĉu vi havas filinon?
Polonio Jes, mia princo.
Hamleto Ne permesu al ŝi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed ĉar via filino povus porti fruktojn,—gardu vin amiko.
Polonio Kion vi komprenas sub tio ĉi? (Flanken) Ĉiam pri mia filino. Kaj tamen li antaŭ momento ne konis min; li diris, ke mi estas fiŝisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero, en mia juneco la amo ankaŭ kondukis min en tre danĝeran situacion, preskaŭ tiel same danĝere kiel lin. Mi denove ekparolos al li. (Laŭte) Kion vi legas, mia princo?
Hamleto Vortojn, vortojn, vortojn.
Polonio Sed kia estas la enhavo?
Hamleto Vi volas ion havi?
Polonio Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu ĉi libro, mia princo. 220
Hamleto Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu ĉi libro diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaĝoj estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas superfluan mankon de sprito kaj ke al tio ĉi ili havas tre malfortajn femurojn. Kvankam pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri ĉio tio ĉi skribas; ĉar vi mem, sinjoro, fariĝus tiel maljuna kiel mi, se vi povus iri returnen kiel kankro.
Polonio (Flanken) Kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon. (Laŭte) Ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo?
Hamleto Iri en la tombon?
Polonio Nu, tio ĉi estus efektive radikala ŝanĝo de la loko! (Flanken) Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas feliĉo, ke la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al la sana prudento ne bone prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranĝi en ia maniero renkontiĝon inter li kaj mia filino. (Laŭte) Plej afabla reĝido, permesu al mi preni la kuraĝon diri al vi adiaŭ.
Hamleto El ĉio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel volonte, kiel mian vivon, mian vivon.
Polonio Adiaŭ, princo!
Hamleto La enuigaj maljunaj malsaĝuloj!
(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)
Polonio (Forirante) Vi serĉas la princon Hamleton? Jen li estas.
Rosenkranz (Al Polonio) Ni dankas vin, sinjoro!
(Polonio foriras.)
Güldenstern Estimata princo... 230
Rosenkranz Mia kara princo...
Hamleto Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz! Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?
Rosenkranz Kiel mezaj filoj de tiu ĉi tero.
Güldenstern Ni estas feliĉaj jam per tio, ke ni ne estas tro feliĉaj; sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto.
Hamleto Ankaŭ ne la plandoj de ŝiaj ŝuoj?
Rosenkranz Ankaŭ tio ne, kara princo.
Hamleto Vi vivas sekve en la regiono de ŝia zono aŭ en la centro de ŝia favoro?
Güldenstern Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al ŝi.
Hamleto Sub la koro de la feliĉo? Ho, tre vere, la feliĉo estas publika virino. Kio da nova?
Rosenkranz Nenio, mia princo, nur ke la mondo fariĝis pli honesta. 240
Hamleto Ha, tiam kredeble baldaŭ estos la finiĝo de la mondo! Sed via novaĵo ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon?
Güldenstern En la malliberejon, mia princo?
Hamleto Danujo estas malliberejo.
Rosenkranz Tiam ankaŭ la tuta mondo estas malliberejo.
Hamleto Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.
Rosenkranz Ni ne pensas tiel, mia princo.
Hamleto Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. Por mi ĝi estas malliberejo.
Rosenkranz Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas tro malvasta por via spirito.
Hamleto Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min ne turmentus.
Güldenstern Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo. 250
Hamleto Sonĝo per si mem estas ombro.
Rosenkranz Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.
Hamleto Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.
Rosenkranz &
Güldenstern
Ni volonte servos al vi.
Hamleto Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; ĉar—por paroli kun vi kiel honesta homo—mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro?
Rosenkranz Ni volis vin viziti, nenio plu.
Hamleto Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do!
Güldenstern Kion ni devas diri, princo?
Hamleto Ĉion, kion vi volas,—nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis peti vin.
Rosenkranz Por kia celo, mia princo? 260
Hamleto Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne?
Rosenkranz (Al Güldenstern) Kion vi diros?
Hamleto (Flanken) Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne mensogu.
Güldenstern Kara princo, oni invitis nin.
Hamleto Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi perdis—mi ne scias el kia kaŭzo—mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi videble dubas.
Rosenkranz Mia princo, mi ne havis tian intencon.
Hamleto Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?
Rosenkranz Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.
Hamleto Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?
Rosenkranz Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo. 270
Hamleto Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.
Rosenkranz Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.
Hamleto Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?
Rosenkranz Ne, multe pli malmulte.
Hamleto Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?
Rosenkranz Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso—tiel ili nomas ĉiujn aliajn,—ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.
Hamleto Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj—kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,—ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?
Rosenkranz Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.
Hamleto Ĉu povas esti?
Güldenstern Ho, oni multe kaj kruele batalis. 280
Hamleto Kaj la infanoj venkis?
Rosenkranz Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.
Hamleto Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.
(Trumpetado post la sceno.)
Güldenstern Jen venas la aktoroj.
Hamleto Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.
Güldenstern En kio, mia kara princo?
Hamleto Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono.
(Polonio venas.)
Polonio Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!
Hamleto Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,—por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.
Rosenkranz Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj. 290
Hamleto Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...
Polonio Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.
Hamleto Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo...
Polonio La aktoroj alveturis, via princa moŝto.
Hamleto He, he?
Polonio Per mia honoro...
Hamleto «Kaj sur azenetoj
Venis personetoj»...
Polonio La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.
Hamleto Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis? 300
Polonio Kian trezoron li havis, princo?
Hamleto Jenan:
«Ĉe li estis sol-filino,
Kaj li amis ŝin sen fino.»
Polonio (Flanken) Ĉiam pri mia filino.
Hamleto Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?
Polonio Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas.
Hamleto Ne, tio ĉi ne sekvas.
Polonio Kio do sekvas, estimegata sinjoro?
Hamleto Kio? 310
«Kontraŭ la sorto
Ne helpas forto»
Kaj poste, vi ja scias:
«Venis tre nebela fino
Kaj pereis la knabino»...
Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.) Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon!
Unua aktoro Kian parolon, mia estimata princo?
Hamleto Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,—sed ĝi neniam estis donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus ĉe la aŭtoro la intencon de arta ornamado; ĝi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu ĉi peco mi precipe amis: tio ĉi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ĝin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...
«Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»...
Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas... 320
«Kaj Pirro, kies nigra la armaĵo
Simile al intenco lia nigra
Egalkolora estis kun la nokto,
En kiu li en la ĉevalo sidis,
Nun ŝmiris sian korpon la teruran
En manier’ kruela: tute ruĝa
Li estas de la kapo ĝis piedoj;
Kovrita de la sango elverŝita
De patroj kaj patrinoj kaj infanoj,
De filoj kaj filinoj mortigitaj; 330
La sango, sekigita de la suno
Al lia vest’ kruelan brilon donas.
Varmega de kolero kaj de fajro,
Per la okuloj de sangama tigro
L’ infera Pirro serĉas nun Priamon...»
Nun daŭrigu!
Polonio Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono.
Unua aktoro Kaj jen li trovas lin: tremanta mano
La glavon portas kontraŭ malamikoj;
Sed al maljuna mano ne obeas 340
La peza glavo kaj senbate falas.
Kaj furioze nun rapidas Pirro
Al la batalo malegaleforta.
La glavon levas li, kaj tuj senviva
Priam’ kaduka falas sur la teron.
La urbo Iliono plu ne vivis,
Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun baton
Eksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj,
Kaj sub l’ impreso de la tondra krako
Subite Pirro haltis; lia glavo 350
Ekpendis en l’ aero. Pirro staris
Senmove, kvazaŭ pentro terurega.
Sed kiel ofte antaŭ fulmotondro
Silento ekaperas en ĉielo,
La vent’ mutiĝas, la nubegoj haltas
Kaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,—
Kaj jen subite ekbruegas tondro:
Tiele ankaŭ post momenta halto
En Pirro pli kruele ekflamegis
Malamo kaj sovaĝa sangavido. 360
Neniam la marteloj de l’ ciklopoj,
Por Marso elforĝante la armaĵon,
Batadis pli kruele kaj sovaĝe,
Ol kiel nun la sanga glav’ de Pirro
Hakadis la Priamon malfeliĉan...
Ho vi, Fortuno! Kial la diaro
De vi ne prenas for potencon vian,
Ne rompas en pecetojn la radiojn
De via rado kaj ĝin ne deĵetas
En plej profundan lokon de l’ infero!» 370
Polonio Tio ĉi estas tro longa.
Hamleto (Al Polonio) Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!
Unua aktoro «Sed kiu nun ekvidus la reĝinon
Kun haroj disligitaj en malordo»...
Hamleto Kun haroj disligitaj?
Polonio Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!
Unua aktoro «Kurantan nudpiede, minacantan
Estingi la grandegan tutan brulon
Per la riveroj de la larmoj siaj;
Kaj kun ĉifono sur la kapo, kie 380
Antaŭ nelonge sidis diademo;
Anstataŭ vestoj kovras ŝian korpon
Elturmentitan kaj malgrasigitan
En rapidec’ prenita litotuko:
Se iu tion vidus, li malbenus
Per plej teruraj vortoj la Fortunon.
Sed se la dioj mem ŝin tie vidus,
Starantan antaŭ la kruela Pirro,
Hakanta senkompate ŝian edzon:
Ho, tiam, se la dioj havas koron, 390
L’ unua malespera ŝia krio
L’ okulojn de la dioj fluidigus
Kaj ili ne silentus...»
Polonio Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiĉe! Haltu!
Hamleto Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.
Polonio Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.
Hamleto Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!
Polonio (Al la aktoroj) Venu, sinjoroj!
Hamleto (Al la aktoroj) Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago?
Unua aktoro Jes, princo. 400
Hamleto Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere?
Unua aktoro Jes, princo.
Hamleto Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj) Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu lin!
(Polonio kaj la aktoroj foriras.—Al Rosenkranz kaj Güldenstern)
Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro!
Rosenkranz Ni estas pretaj al servoj, princo.
Hamleto Mi vin salutas!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
 Nun mi restis sola.
Ho mi, malnobla senhonora sklavo!
Aktoro en la versoj elpensitaj,
En sola imagado de suferoj,
Kun tia forto sin alkonformigis 410
Al la teruro de l’ situacio,
Ke li paliĝis de la ekscitiĝo,
Sinceraj larmoj brilis en l’ okuloj,
Sur la vizaĝo signoj de sufero,
La voĉo tremis, tuta la teniĝo
Konforma al la vortoj! Kaj pro kio?
Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo!
Nu, kio do Hekubo al li estas
Kaj kio li al ŝi, ke pro Hekubo
Li tiel ploras? Se por suferado 420
Li havus kaŭzon tian, kiel mi,
La tutan scenon tiam li dronigus
Per siaj larmoj kaj orelojn ĉiujn
Distondrus li per ĝemoj plej pasiaj,
La kulpan li kondukus al frenezo,
Teruron li enportus en la korojn
Kaj rigidigus ĉiujn alestantojn!
Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo,
Sensente kaj senfare mi nur vagas,
Nenion povas diri mi por reĝo, 430
Por mia patro, por la granda reĝo,
Al kiu oni rabis for per krimo
La havon kaj la vivon! Ĉu mi estas
Timulo? Kiu nomos min fripono?
Al mi la kapon rompos? Mian barbon
Elŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos,
Min pinĉos en la nazo, min kulpigos,
Ke mi nenian veran vorton diras?
Kuraĝus iu tion fari? Ha!
Cetere, mi akceptus.—Tiel estas! 440
Mi havas la animon de kolombo,
La galo al mi mankas, ĉar alie
Jam longe per la korpo de l’ krimulo
Mi nutrus la vulturojn de la lando.
Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo!
Abomenul’ sen sentoj, sen honoro!
Ha, kia besto estas mi! Tre brave,
Ke mi, la filo de plej bona patro,
Vidante, ke krimulo lin mortigis,
Mi, kiun la infero kaj ĉielo 450
Instigas al la venĝo,—mi nun devas
La koron nur per vortoj faciligi,
Simile al virino aĉetebla,
Mi povas nur murmuri kaj malbeni
Simile al kaduka servantino!
Ho, fi! Al la afero, mia kapo!..
Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje,
Vidante sian krimon spegulitan
En arta prezentado en teatro,
Sub la influo de tuŝanta ludo 460
Eksentas tiel forte sian krimon,
Ke ili sian kulpon elkonfesas:
Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras...
Jes, la aktoroj ludu al ni ion
Similan al la mort’ de mia patro;
La onklo ankaŭ estos; mi observos
Atente ĉiun lian rigardeton:
Se konfuziĝos li, mi tiam scios
Programon mian veran. La spirito
Ja estis eble nur diablo, kiu, 470
Malice akceptinte logan veston,
Konante mian impreseblan koron,
Min volas trompi kaj la manon mian
Direkti peke al terura krimo?
Mi volas esti certa. Ni rigardos!
La ludo de l’ aktoroj estu reto,
Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)