Hamleto, reĝido de Danujo/Akto IV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto II Indekso : Hamleto, reĝido de Danujo
de William Shakespeare
Tradukita de L. L. Zamenhof
Akto V


Sceno I[redakti]

Akto IV, Sceno I
Ĉambro en la palaco.
La Reĝo, la Reĝino, Rosenkranz kaj Güldenstern.
Reĝo (al la reĝino)
En viaj ĝemoj estas ia senco;
Kaj mi ĝin devas scii; kie estas
La filo via?
Reĝino (al Rosenkranz kaj Güldenstern)
 Mi vin petas, lasu
Nin solajn por momento.
(Ambaŭ foriras)  Ha, sinjoro!
Teruran nokton devis mi travivi!
Reĝo Per kio? kio estas kun Hamleto?
Reĝino Li furiozas, kiel mar' kaj vento
En reciproka veta batalado.
En sovaĝeco sia li ekaŭdis,
Post la tapiŝo bruon, kaj rapide 10
Li sian glavon tiris, kriis: «rato!»
Kaj en la flamo de l' frenezo sia
Mortigis la maljunan Polonion.
Reĝo Terura faro! Tio nin atingus,
Se tie starus ni. Danĝere estas
Lin lasi plu en tia libereco.
Al vi, al mi, al ĉiuj ĝi minacas.
Ho ve, sur kiu kuŝas respondeco
Por tiu sanga faro? Jes, sur mi:
Mi el singardo devis lin enŝlosi 20
Kaj teni malproksime de la homoj;
Sed mia amo estis tiel granda,
Ke mi ne volis agi laŭ prudento.
Kaj kiel posedanto de malsano,
Kaŝinda por la mondo, mi ĝin lasis
Konsumi en sekreto mian vivon.
Kie li estas?
Reĝino  La malvivan korpon
Li ien trenis for; kaj, kvazaŭ grano
Da pura oro en amaso kota,
La saĝo kaj la koro por momento 30
En li ekbrilis: pente li ekploris.
Reĝo Gertrudo, venu! Antaŭ ol la suno
Sin kaŝos post la montoj, li jam estos
Sur ŝipo; kaj teruran lian faron
Per ĉiuj artoj kaj aŭtoritato
Ni penos senkulpigi.—Güldenstern!
(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)
Vi ambaŭ iru kaj helpantojn prenu!
Hamleto en atako de frenezo
Mortigis Polonion kaj fortrenis
Kun si la korpon de la mortigito. 40
Nun iru, serĉu lin, kun li parolu,
La korpon do venigu en preĝejon.
Mi petas vin, rapidu!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
 Nun, Gertrudo,
Ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn,
Rakontos ni al ili la aferon:
Kio fariĝis, kion ni intencas.
Per tio la serpento-kalumnio,
Portanta sian langon la venenan
Rapide de poluso al poluso
Kiel la pafo de la pafilego, 50
Indulgos eble nian puran nomon
Kaj malaperos sendanĝere. Venu!
Teruro kaj interna batalado
Turmentas mian koron kaj animon.
(Ambaŭ foriras.)

Sceno II[redakti]

Akto IV, Sceno II
Alia ĉambro en la palaco.
Hamleto venas.
Hamleto Bone kaŝita!
Rosenkranz &
Güldenstern
(Post la sceno) Hamleto! Princo Hamleto!
Hamleto Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz kaj Güldenstern eniras.)
Rosenkranz Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?
Hamleto Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.
Rosenkranz Montru al ni la lokon, por ke ni povu ĝin preni kaj porti en la preĝejon.
Hamleto Ne kredu!
Rosenkranz Kion ne kredi?
Hamleto Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de reĝo?
Rosenkranz Ĉu vi pensas, ke mi estas spongo, princo? 10
Hamleto Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuĉas la mienon, la favorojn kaj la ordonojn de la reĝo. Sed tiaj servantoj faras al la reĝo la plej bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan pecon en la angulo de sia buŝo: plej antaŭe en la buŝon, por plej poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.
Rosenkranz Mi vin ne komprenas, princo.
Hamleto Estas al mi tre agrable: en malsaĝaj oreloj aluda parolo dormas.
Rosenkranz Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la reĝo.
Hamleto La korpo estas ĉe la reĝo, sed la reĝo ne estas ĉe la korpo. La reĝo estas objekto...
Güldenstern Objekto, princo?
Hamleto Kiu estas nenio. Venu al li. Kaŝu vin, vulpo, aliaj ĝin sekvu!
(Ĉiuj foriras.)

Sceno III[redakti]

Akto IV, Sceno III
Alia ĉambro en la palaco.
La reĝo kaj korteganoj.
Reĝo Mi lasis lin alveni, kaj la korpon
Mi lasis serĉi. Ho, kia danĝero,
Se li tiel libere promenados!
Kaj tamen ni ne povas kun li agi
Laŭ tuta severeco de la leĝo:
Lin amas la amaso la malsaĝa,—
Ĝi juĝas per okulo, ne per kapo,
Ĝi vidas la grandecon de la puno,
Kaj pri la kulpo ĝi ne volas pensi.
Nun tiu ĉi forsendo devas ŝajni 10
Trankvila rezultato de pripenso.
Malbonon per malbono ni forigos
Aŭ per nenio.
(Venas Rosenkranz.)
 Ha, nu kio estas?
Rosenkranz Pri tio, kien metis li la korpon,
Ne povis ni sciiĝi.
Reĝo  Kaj li mem?
Rosenkranz Li estas, reĝo, tie ĉi, sub gardo,
Ĝis vi ordonos.
Reĝo  Oni lin venigu.
Rosenkranz He, Güldenstern, la princon enkonduku!
(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)
Reĝo Nu, Hamleto, kie estas Polonio?
Hamleto Ĉe la vespermanĝo. 20
Reĝo Ĉe la vespermanĝo?
Hamleto Ne kie li manĝas, sed kie li estas manĝata. Kolekto da saĝaj kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tuŝante la manĝadon, tiuj ĉi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la vermoj. La grasa reĝo kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj manĝospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio ĉi estas la fino de ĉio.
Reĝo Ho, Dio, Dio!
Hamleto Jen homo kaptas fiŝojn per la vermeto, kiu manĝis reĝon, kaj manĝas poste la fiŝon, kiu manĝis tiun vermon.
Reĝo Kion vi volas diri per tio ĉi?
Hamleto Nenion, mi volis nur montri al vi, ke reĝo povas vojaĝi tra la intestoj de almozulo.
Reĝo Kie estas Polonio?
Hamleto En la ĉielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne trovos, tiam serĉu lin mem en alia loko. Sed se vi en la daŭro de monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur la ŝtuparon de la galerio.
Reĝo (Al kelkaj korteganoj) Iru, serĉu lin tie.
Hamleto (Al la korteganoj) Li atendos. 30
(Kelkaj korteganoj foriras.)
Reĝo Hamleto, pro sendanĝereco via
Al ni tre kara, kiel via faro
Sincere nin doloras, vi nun devas
Post la terura faro tre rapide
Veturi for. Vi tial vin pretigu;
La ŝipo jam atendas vin, la vento
Favoras, kaj vi nun en bona horo
Anglujon forveturos.
Hamleto  Anglujon?
Reĝo Jes, Hamleto.
Hamleto Bone. 40
Reĝo Nun vi scias nian intencon.
Hamleto Mi vidas anĝelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon! Adiaŭ, kara patrino!
Reĝo Via amanta vin patro, Hamleto.
Hamleto Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!
Reĝo (Al Rosenkranz kaj Güldenstern)
Vi sekvu lin kaj logu al la ŝipo.
Rapidu: ĝis vespero li jam devas
Troviĝi sur la maro. Ne prokrastu!
Jam ĉio estas preta al veturo.
Rapidu, mi vin petas!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
 Vi, Anglujo,
Se mia amo estas por vi kara— 50
Vi taksi ĝin ja povas, ĉar ankoraŭ
Ja ne paliĝis la cikatro, kiun
La dana glavo al vi akre donis,
Kaj la tribut' estimon vian montras—
Vi tiam ne malŝatos la ordonon,
En mia skribo klare esprimitan,—
Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo,
Plenumu plej rapide mian peton!
Li kiel febro mian sangon batas...
Vi devas min sanigi. Dum li vivas, 60
Feliĉon mi neniam povas trovi. (Foriras.)

Sceno IV[redakti]

Akto IV, Sceno IV
Ebenaĵo en Danujo.
Fortinbras kaj militistaro en marŝo.
Fortinbras Salutu, kapitan' en mia nomo
La reĝon de Danujo kaj raportu,
Ke Fortinbras' laŭ la promeso lia
Deziras havi nun akompanantojn
Por la trairo de la dana lando.
Vi scias, kie vi nin povos trovi.
Se lia reĝa moŝto ekdeziros
Kun ni paroli, ni laŭ nia ŝuldo
Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.
Kapitano Mi faros, princ'.
Fortinbras (Al la soldatoj) Antaŭen! Ne rapidu! 10
(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto,
Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj venas.)
Hamleto Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj?
Kapitano De la norvego.
Hamleto  Kien ili iras?
Kapitano Kontraŭ Polujon.
Hamleto  Kaj sub kia estro?
Kapitano Sub la norvega princo Fortinbras.
Hamleto Ĉu vi deziras per milito preni
Polujon tutan aŭ nur liman pecon?
Kapitano Por al vi diri tute puran veron,
Ni iras pro peceto nur malgranda,
Pli pro la nomo, ol pro la profito.
Eĉ kvin dukatojn mi por ĝi ne donus. 20
Kaj se ĝin vendi, ĝi al la norvego
Aŭ al la polo certe pli ne donus.
Hamleto La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos.
Kapitano Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.
Hamleto (Flanken)
Du mil animojn, dudek mil dukatojn
Sendube kostos tiu ĉi disputo!
Ulcero de bonstato kaj de paco,—
Interne krevas, se eksteren morto
Ne vokas ĝin. (Laŭte) Mi dankas vin, sinjoro!
Kapitano Feliĉan vojon! (Foriras.)
Rosenkranz  Princo, ni atendas. 30
Hamleto Mi baldaŭ sekvos; iru vi antaŭe.
(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)
Ha, ĉio plendas kontraŭ mi, riproĉas
Severe por prokrasto de la venĝo!
Por kio taŭgas homo, se la tempon
Li uzas nur por manĝi kaj por dormi?
Nenio pli ol bruto! La Kreinto
Al ni kapablon de pensado donis,
Por povi vidi posten kaj antaŭen,
Li donis al ni saĝon ne por tio,
Ke ĝi en ni sen uzo pereadu. 40
Ĉu mi ĝin nomos bruta forgesado?
Ĉu mi ĝin nomos tima dubo, kiu
Tro longe pensas pri la rezultato,—
Pripensemeco tia en si havas
Kvaronon nur de la prudento vera
Kaj tri kvaronojn de malnobla timo.
Por kio mi nun vivas? Por eterne
Nur ripetadi: «Tion ĉi vi faru»—
Kaj tamen resti sen farado, kiam
Por ĝi mi havas kaŭzon kaj la volon 50
Kaj forton kaj rimedojn por plenumi!
Kaj ĉio min instigas! Jen ekzemplo:
Mi vidis nun potencan soldataron,—
Ĝin juna princ' kondukas; en gloramo
Li riskas por la duba rezultato
Kuraĝe sian vivon, li ne timas
Klopodojn kaj danĝerojn,—kaj pro kio?
Pro nuksa ŝelo! Esti vere granda
Signifas: sin ne movi sen bezono,
Sed eĉ pro pajlo forte ekbatali, 60
Se ĝin postulas la honor'. Kaj mi?
La morto de la patro, malhonoro
De la patrino, sango kaj prudento
Instigas min,—kaj mi nenion faras!
Kun honto antaŭvidas mi la morton
De dudek mil soldatoj, kiuj iras
Pro bagatelo, pro fantom' de gloro
Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili
Batalas, ne sufiĉas eĉ por doni
Al ili ĉiuj lokon por batalo 70
Aŭ por enpreni ĉiujn mortigotajn!
De nun, ho mia kapo, vi laboru
Nur por la venĝo, aŭ ekdormu tute! (Foriras.)

Sceno V[redakti]

Akto IV, Sceno V
Elsinoro. Ĉambro en la palaco.
La reĝino kaj Horacio.
Reĝino Ne, ne! Ne volas mi kun ŝi paroli.
Horacio Ŝi forte petas, ŝia stato estas
Tre kompatinda.
Reĝino  Kion do ŝi volas?
Horacio Ŝi ĉiam pri la patro nur parolas;
Ŝi diras, ke la mond' estas kruela;
Ŝi ĝemas kaj la bruston al si batas;
Ŝin bagatel' ĉagrenas; ŝi parolas
Delire kaj sen ia klara senco,
Kaj tamen ŝiaj vortoj la aŭdanton
Kondukas al konkludoj. Kungluante 10
La sencon de la vortoj, la mienojn,
La signojn, la aludojn, oni povas
Ne scii difinite, sed supozi
Tre multe da malbono. Estus bone
Kun ŝi paroli, ĉar ĉe la popolo
Tumulton povus veki ŝiaj vortoj.
Reĝino Enlasu ŝin!
(Horacio foriras.)
 Al la anim' malsana
Aperas ĉie signoj de danĝero;
La kulpo estas tiel timoplena,
Ke per kaŝado ĝi sin nur malkaŝas! 20
(Venas Horacio kun Ofelio.)
Ofelio Kie estas la bela reĝino de Danujo?
Reĝino Kiel vi fartas, Ofelio?
Ofelio (Kantas)
Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur ĉapelo
Kaj bastonon en la mano.
Reĝino Ha, mia kara fraŭlino, kion signifas tiu ĉi kanto?
Ofelio Kion? Mi petas vin, aŭdu:
(Kantas)
Vane estas la espero:
Li jam mortis, ne revenas! 30
Lian kapon kovras tero,
La piedojn ŝtono tenas.
Reĝino Sed diru al mi, Ofelio...
Ofelio Mi petas vin, aŭskultu.
(Kantas)
Ĉemizeton oni metis... (Eniras la reĝo.)
Reĝino Ha, mia edzo, rigardu!
Ofelio (Kantas)
Sur karulon inter ploroj;
Sur la tombon oni ĵetis
Multon el la kampaj floroj.
Reĝo Kiel vi fartas, kara fraŭlino? 40
Ofelio Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas fariĝi. Bonan apetiton!
Reĝo Ŝi ne povas forgesi la patron.
Ofelio He, ni ne parolu pri tio ĉi; sed se oni vin demandos, kion ĝi signifas, tiam diru:
(Kantas)
En la tag' de Valenteno
Mi al mia la trezoro
Venis frue en mateno,
Por saluti vin el koro.
Tuj li levis sin kaj diris:
«Venu, venu, amikino!»
Ŝi eniris, sed eliris 50
Jam virino, ne knabino.
Reĝo Kara Ofelio!
Ofelio Por kio la ĵurado? Mi tuj finos.
(Kantas)
Fi do, hontu! Tiel agi!
Vi ja trompis min sen koro!
Amon viroj povas pagi
Per depreno de l' honoro!
Vi edziĝi min promesis,
Kaj la vorton vi ne tenis.
Kaj li respondas: 60
He, mi ŝercis kaj mi ĉesis...
Kial do vi al mi venis?
Reĝo Ĉu jam longe ŝi estas en tia stato?
Ofelio Mi esperas, ke ĉio ankoraŭ estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos ĉion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleŝon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, ĉarmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton!
Reĝo (Al Horacio)
Vi sekvu ŝin kaj gardu ŝin atente.
(Horacio foriras.)
Ĝi estas la veneno de malĝojo;
La morto de la patro ĉion kaŭzis.
Gertrudo, kiam venas la suferoj,
Ho ve, ne izolitaj ili venas,
Sed en amaso. Ŝia patro mortis, 70
La filo via estas forsendita—
Li mem sovaĝe kaŭzis la forsendon—
Kaj la popol' tumultas en supozoj
Pri l' morto de l' honesta Polonio.
Ni faris neprudente, ke ni kaŝis
La veran kaŭzon de la morto lia:
Jen Ofelio perdis la prudenton,
Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,
Kaj—la plej grava—ŝia frato venis
Sekrete el Francujo, li miregas, 80
Indignas, kaj nun en la urbo fluas
Paroloj plej venenaj jam pri l' morto
De Polonio. Manko de klarigo
Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon
De la mistera morto oni ĵetis.
Gertrudo mia kara, kiel stari
Trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj.
(Post la sceno oni aŭdas bruon.)
Reĝino Ho, kia, bruo? Kia tumultego?
(Nobelo eniras.)
Reĝo Rapide la gardistojn! Lasu gardi
La pordon! Kio estas?
Nobelo  Mia reĝo, 90
Rapide kuru! Savu vin, ho reĝo!
La ocean', el bordo elirinte,
Ne pli sovaĝe glutas l' ebenaĵon,
Ol nun Laerto kun terura bando
Atakas vian tutan servantaron.
Lin la popolo nomas reĝo; kvazaŭ
La mondo nun denove komenciĝus
Kaj kvazaŭ malaperis nun subite
La historio kaj la tradicioj,
Kreintoj kaj subtenoj de la indo, 100
Nun ili krias: Ni elektu reĝon!
Laerto estu reĝo! Kiel tondro
Rebruas, ĉie flugas nun la krio:
Laerto estu reĝo!
Reĝino  Ili vigle
Atakas laŭ malvera postesigno.
Sed vi eraras, hundoj de Danujo!
(Bruo post la sceno.)
Reĝo La pordoj elbatitaj!
(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)
Laerto  Kie estas
Li, tiu reĝo?—Iru for, sinjoroj!
Danoj Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!
Laerto Mi petas.
Danoj  Bone, se vi tiel volas. 110
(Ili eliras el la ĉambro.)
Laerto Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!—
Malnobla reĝo, vi al mi redonu
La patron!
Reĝino  Ho, Laerto, trankviliĝu!
Laerto Se unu gut' de l' sango mia restus
Trankvila, tiam estus mi bastardo:
Trompita edzo estus mia patro,
Malĉasta estus la patrino mia,
Se nun mi povus resti pli trankvila.
Reĝo Laerto, kio kaŭzis tian grandan
Ribelon nun de via flank'? Gertrudo, 120
Vi trankviliĝu, vi nenion timu
Pro la persono mia. Dio gardas
La reĝojn: kiam la perfid' ekvidas
Apenaŭ tion, kion ĝi intencis,
L' intenco falas for.—Laerto, diru,
Pro kio vi indignas?—Lasu lin,
Gertrudo mia!—Diru, juna homo!
Laerto La patro mia kie estas?
Reĝo  Mortis.
Reĝino Sed ne de lia mano.
Reĝo  Lasu lin
Demandi tiom, kiom li deziras. 130
Laerto Sed kiel kaj en kia maniero?
Per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos!
For fideleco! Ĵuroj al l' infero!
Pieco, konscienco,—iru ĉio
Al la diabloj en la profundaĵon!
Kondamnon mi ne timas; mi renversos
La tutan mondon,—venu, kio volas!
Nur venĝon mi avidas, plenan venĝon
Por mia patro!
Reĝo  Kiu vin retenos?
Laerto Nur mia volo, sed ne la ordono 140
Eĉ de la tuta mondo. La rimedojn
Mi tiel uzos, ke nenio restos.
Reĝo Aŭskultu min, Laerto! Se vi volas
La puran veron scii pri la morto
De via patro, ĉu la venĝo via
Decidis, se vi venkos en la ludo,
Egale la koleron vian verŝi
Sur malamikojn kaj sur la amikojn?
Laerto Nur sur la malamikojn.
Reĝo  Ĉu vi volas
Ekkoni ilin?
Laerto  Kaj al la amikoj 150
Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn
Kaj mi per mia sango ilin nutros.
Reĝo Tre bone! Nun denove vi parolas
Kiel fidela filo kaj bonega
Nobelo. Ke en mort' de via patro
Mi estas plej senkulpa kaj per ĝi
Mi estas mem tuŝita tre dolore,—
Vi tion baldaŭ juĝos mem kaj vidos
La veron tute klare.
Danoj (Post la sceno)  Lasu ŝin!
Laerto He, kio? Kia bruo?
(Eniras Ofelio, fantazie ornamita
per herboj kaj floroj.)
Laerto  Elsekiĝu, 160
Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,
Bruligu al mi tute la okulojn!—
Je Dio! Frenezeco via estos
Al ni pagita, ho, fratino mia,
Pagita kare, ĝis en la pesilo
Fortege malleviĝos la kaliko!
Ho, Maja rozo, ho, infano ĉarma,
Ho, Ofelio, ho, fratino kara!
Ĉielo! ĉu la saĝo de knabino
Formortas ankaŭ tiel facilege, 170
Kiel la vivo de maljuna homo?
En am' naturo estas delikata:
Ŝi sendas for post la amat' perdita
Plej karan havon, kiun ŝi posedas.
Ofelio (Kantas plende)
Oni lin portis al tombo senvorte,
(Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!
(Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte...
Adiaŭ, mia kolombo!
Laerto Se en prudento plena vi instigus
Al venĝo min, ne tiel ĝi efikus! 180
Ofelio Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio ĉi sonoras! Ĝi estas la malfidela administratoro, kiu ŝtelis la filinon de sia sinjoro.
Laerto Sensenca io, tamen pli ol io.
Ofelio (Al Laerto) Jen estas rosmareno, ĝi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.
Laerto Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.
Ofelio (Al la reĝo) Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reĝino). Jen estas ruto por vi kaj ankaŭ iom por mi.—Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,—mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.—Oni diras, ke li bone finis.
(Kantas)
Ĉar karulo mia estas
Mia tuta ĝojo.
Laerto Malĝojo kaj suferoj, eĉ frenezo
Al ŝi nur donas ĉiam novan ĉarmon.
Ofelio (Kantas)
Kaj li jam neniam revenos? 190
Kaj li jam neniam revenos?
 Ho ve, li jam mortis,
 Lin oni forportis,
Ni lin jam revidos neniam!
 La barbo la bela,
 Buklaro la hela...
Li mortis, li mortis por ĉiam!
 Mi ploras sen celo...
 Ho, bona ĉielo,
Pro lia animo mi petas. 200
Kaj pro la animoj de ĉiuj homoj. Mi preĝas. Dio vin savu! (Foriras.)
Laerto Vi vidas? Dio!
Reĝo  Lasu min, Laerto,
Paroli iom pri doloro via;
Al mi la rajton mian ne rifuzu.
Sed iru kaj inter amikoj viaj
Elektu la plej saĝajn,—ili juĝu
Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos,
Ke mi en la afero estas kulpa,
Mi tiam estas preta al vi doni
La regnon, kronon, mian propran vivon; 210
Sed se ne tiel,—tiam vi konsentu
Al ni oferi pli da pacienco,
Ni tiam penos, kune laborante,
Per venĝo trankviligi vian koron.
Laerto Ĝi estu tiel!—Ho, la maniero
De lia mort', kaŝita enterigo,—
Sen glavo, sen insigno aŭ ornamo
Super la tombo, sen ceremonioj
Kaj sen funebraj formoj kaj parado,—
De l' ter' al la ĉiel, ĝi laŭte krias, 220
Ke mi ne lasu ĉion sen kalkulo.
Reĝo Postulu la klarigon. Sur la kapon
De la kulpul' la puna glavo falos.
Mi petas, sekvu min. (Ĉiuj foriras.)

Sceno VI[redakti]

Akto IV, Sceno VI
Alia ĉambro en la palaco.
Horacio kaj servanto.
Horacio Kun mi paroli iu volas? Kiu?
Servanto Maristoj. Ili diras, ke por vi
Leterojn ili havas.
Horacio  Ili venu!
(La servanto foriras.)
Neniu en la tuta mondo, ŝajnas,
Saluton ian povus al mi sendi,
Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)
Unua maristo Dio benu vin, sinjoro!
Horacio Kaj vin ankaŭ!
Unua maristo Li tion faros, sinjoro se ĝi plaĉos al Li. Jen estas letero por vi, sinjoro. Ĝi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.
Horacio (legas) «Horacio, kiam vi tralegos tiun ĉi leteron, penu, ke tiuj ĉi maristoj venu al la reĝo; ili havas leterojn por li. Apenaŭ ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis ĉasi nin: ĉar nia ŝipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri kuraĝon, kaj en la daŭro de la batalo mi transiris sur la ŝipon de la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian ŝipon, kaj tiel mi sola fariĝis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj, sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo. Zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al mi kun tia rapideco, kvazaŭ vi kurus de la morto. Mi diros al vi en la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas ankoraŭ tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj ĉi homoj alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern daŭrigas sian vojaĝon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi. Adiaŭ. Eterne, kiel vi scias, la via—Hamleto.» 10
(Al la maristoj.)
Nun venu, ni transdonos la leterojn,
Kaj tiom pli rapide, ke ni iru
Al tiu, kiu ilin al vi donis.
(Ĉiuj foriras.)

Sceno VII[redakti]

Akto IV, Sceno VII
Alia ĉambro en la palaco.
La reĝo kaj Laerto.
Reĝo Nun via konscienco mem ja devas
Min senkulpigi, kaj en vian koron
Vi devas min kiel amikon meti,
Ĉar vi ja aŭdis per oreloj propraj,
Ke tiu sama, kiu vian patron
Mortigis, volis min mem pereigi.
Laerto Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru,
Pro kia kaŭzo tian grandan krimon,
Intencon tre danĝeran kaj punindan
Vi lasis sen konvena puno, kiun 10
Postulis via saĝo, via indo?
Reĝo Pro du apartaj kaŭzoj, kiuj eble
Al vi aperos forte sensignifaj,
Por mi do ili estas forte gravaj.
Patrino lia amas lin varmege
Kaj certe ne transvivus lian punon;
Kaj, mi—ĉu el pasio aŭ el virto—
Al ŝi mi estas tiel alligita,
Ke, kiel stelo nur en sia rondo
Sin povas movi, tiel mi sen ŝi 20
Ne povas vivi. Kaj la dua kaŭzo,
Pro kiu mi silentis, estas tio,
Ke lin tre amas la popolamaso:
La mankojn liajn la popolo trempas
En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto,
Turnanta lignon en malmolan ŝtonon,
El la mallaŭdo faras laŭdon, tiel,
Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj
Por tia vento, ne la celon trafus,
Sed al pafarko mia returniĝus. 30
Laerto Kaj tiel mi la noblan patron perdis,
Kaj tiel senespere nun pereis
Fratino mia, kiu la plej alte
En nia tempo staris, kvazaŭ luma
Modelo, por elvoki imitadon.
Sed venĝo venos!
Reĝo  Dormu nur trankvile.
Ne pensu vi, ke mi kreita estas
El tia velka ŝtofo, ke mi lasos
Al la danĝero pinĉi mian barbon
Kaj prenos ĝin por ŝerco. Baldaŭ aŭdos 40
Vi iom pli. Mi amis vian patron,
Kaj ankaŭ ĉiu amas ja sin mem;
El tio, mi esperas, vi komprenos...
(Eniras sendito.)
Reĝo Nu, kio nova?
Sendito  Via reĝa moŝto,
Leteroj de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reĝino.
Reĝo  De Hamleto?
Sed kiu do alportis la leterojn?
Sendito Mi aŭdis, ke maristoj; mi ne vidis.
Al mi Klaŭdio ilin donis, kiu
Ricevis ilin de la alportintoj. 50
Reĝo Laerto, aŭdu! (Al la sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito foriras. La reĝo legas.) «Potenca reĝo! Sciu, ke mi nuda estas realportita en vian landon. Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la kaŭzon de mia subita kaj stranga reveno.—Hamleto.»
Nekompreneble! Ĉu ili revenis?
Kio fariĝis? Kiel? Povas esti,
Ke ĉio estas trompo?
Laerto  Ĉu vi konas
La skriban karakteron de l' letero?
Reĝo Ĝi estas mano de Hamleto. «Nuda!»
Videble sola, sen siaj gardantoj!
Ĉu vi al mi konsili ion povas?
Laerto Ne, mi nenion scias. Sed li venas!
Pli freŝa nun fariĝas mia koro, 60
Mi ĝojas, ke mi rekte al li iros
Kaj diros al li: «tion ĉi vi faris!»
Reĝo Se tion vi decidis—kaj alie
Vi ja ne povas agi—ĉu vi volas,
Ke mi al la renkonto vin preparu?
Laerto Jes, mia reĝo, se nur ne al paco
Vi volas min prepari.
Reĝo  Nur al paco
Kun via propra saĝo kaj animo.
Se li revenis laca de vojaĝo
Kaj plu ne volos ree forveturi, 70
Mi inklinigos lin al unu provo,
De mi jam tre mature pripensita,
Ĉe kiu li pereon ne evitos;
Kaj lia morto estos tiel glata,
Ke eĉ ne estos ombro de suspekto.
Eĉ la patrino ruzon ne divenos
Kaj nomos ĝin nur bato de la sorto.
Laerto Mi vin obeos, reĝo, tiom pli,
Se vi aranĝos la aferon tiel,
Ke li per mi ricevu sian morton. 80
Reĝo Jes, ĝuste tiel. Kiam vi forestis,
La famo multe gloris vin pro io,
Per kio vi laŭ famo multe brilas.
Hamleto aŭdis vian gloron; ĉiuj
Talentoj viaj kune kolektitaj
Ĉe li envion tian ne elvokis,
Kian elvokis tiu unu sola
Talento, kiun mi ne multe ŝatis.
Laerto Pri kia do talento vi parolas?
Reĝo Ludilo bagatela de l' juneco, 90
Kaj tamen ankaŭ grava, ĉar la plumoj
Kaj la rubandoj al la junularo
Konvenas en ne malpli alta grado,
Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
Konvenas al maturaj maljunuloj.—
Jen antaŭ du monatoj nin vizitis
el Normandujo unu kavaliro.
Mi bone konas francojn el milito,
Mi scias, kiel bone ili rajdas;
Sed tiu ĉi bravulo certe povus 100
Konkuri eĉ kun la diablo mem:
Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo
Kaj kun ĉevalo sia elfaradis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l' ĉevalo.
Kaj la imago mia mem ne povis
Elpensi eĉ en pura fantazio
Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis. 110
Laerto Kaj li normando estis?
Reĝo  Jes, normando.
Laerto Mi estas preta ĵuri, ke ĝi estis
Lamordo.
Reĝo  Jes, li mem.
Laerto  Mi konas lin.
Li estas efektive la juvelo
De la nacio sia.
Reĝo  Li rakontis
Al ni pri vi, kaj li vin forte laŭdis
Pro via majstra arto en skermado,
Precipe per rapiroj. Li certigis,
Ke estus tre belege, se troviĝus
Ankoraŭ unu homo, kiu povus 120
Kun vi kuraĝi stari al batalo.
Li ĵuris, ke en lia tuta lando
Skermantoj la plej bonaj ne posedas
Eĉ la duonon de lerteco via.
Raportoj liaj vekis en Hamleto
Envion tiel grandan, ke de tiam
En tago kaj en nokto li senĉese
Nur sopiradis, ke vi la plej baldaŭ
Revenu, por ke li kun vi ekprovu
Batalon. Nun konkludo plej natura... 130
Laerto Konkludo? Kia?
Reĝo  Diru nun, Laerto,
Ĉu via patro estis al vi kara?
Aŭ kiel la malĝojo sur pentraĵo
Vi estas nur vizaĝo, sed sen koro?
Laerto Por kio la demando?
Reĝo  Mi ne tial
Demandas vin, ke mi eĉ iom dubus
Pri via amo al la patro; tamen
Mi scias, ke la amo ofte estas
Nur sklavo de la tempo: ĝi naskiĝas
Per tempo, kaj la sperto ankaŭ montras, 140
Ke tempo ĝin tre ofte moderigas
Kaj eĉ estingas ĝian tutan flamon.
Jes, en la mezo de la ama flamo
Troviĝas preskaŭ ĉiam ia speco
De meĉa debrulaĵo, kiu baldaŭ
La helan flamon forte mallumigas.
Nenio restas en bonec', eterna:
Boneco tro matura baldaŭ mortas
De l' prem' de sia propra troforteco.
Se oni volas agi, oni agu 150
En la minutoj de la volo, ĉar
La volo povas baldaŭ malfortiĝi,
Trovante tiom da malhelpoj, kiom
Troviĝas langoj, manoj kaj okazoj.
Kaj tiam la deziro kaj la devo
Fariĝas nur sopiro fanfarona,
Sopiro sen plenumo faciliga.
Sed nun al la afero! Jen Hamleto
Revenos baldaŭ. Kion vi intencas
Nun fari, por vin montri inda filo 160
De via kara patro, sed per faroj
Pli ol per nudaj vortoj?
Laerto  Lin mortigi,
Se eĉ en la preĝejo.
Reĝo  Mi konsentas,
Ke la krimulo en nenia loko
Rifuĝon devas trovi kaj la venĝo
Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
Se tion ĉi vi faros, tiam vi
Ja devos mem vin kaŝi en la domo.
Hamleto, reveninte, devas scii,
Ke vi jam estas tie ĉi. Ni faros, 170
Ke oni antaŭ li vin forte laŭdos
Kaj la lertecon vian en skermado
Al li oni prezentos en koloroj
Ankoraŭ pli brilantaj kaj pli helaj,
Ol tion faris eĉ la franco mem.
Per unu vorto—ni aranĝos tiel,
Ke vi batalos ambaŭ, kaj ni faros
Konkursan veton pri la kapoj viaj.
Kun sia karaktero la sincera,
Libera, nobla kaj nesupozema, 180
Li ne esploros certe la rapirojn;
Vi dume povos ŝanĝi la rapirojn,
Anstataŭ la malakra preni akran
Kaj per ekbato lerta inde pagi
Al li por morto de la patro via.
Laerto Mi faros ĝin, kaj eĉ por tiu celo
Mi ŝmiros per veneno mian glavon.
Ĉar unu ĉarlatano al mi vendis
Rimedon tian, ke se oni trempas
En ĝin nur la pinteton de tranĉilo 190
Kaj gratas nur sangeron el la haŭto,—
Nenia sanigilo en la mondo
Plu povos savi de senduba morto.
Per tiu ĉi veneno mi nun ŝmiros
La pinton de la glavo mia tiel,
Ke se mi eĉ facile lin ekgratos,
Li tuj pereos per senduba morto.
Reĝo Mature ni pripensi ankaŭ devas
Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas
Al la ating' de nia celo helpi. 200
Se nia entrepreno ne prosperus
Aŭ se per nelerteco en plenumo
Montriĝus nia penso kaj intenco,—
Pli bone tiam estus ne komenci.
Kaj tial nia plano devas havi
Eliron en rezervo por l' okazo,
Se la unua provo ne prosperos.
Ni ĝin pripensu! Jen, kion ni faros:
Ni en solena formo faros veton
Pri tiu, kiu el vi ambaŭ venkos. 210
Kaj kiam vi de la batalo estos
Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
Ke tio estu) kaj li volos trinki,
Mi tiam lasos doni al li glason
Da vino jam tiele preparita,
Ke se li nur eĉ guton de ĝi trinkos,
Li ne evitos plu la morton, kiun
La bato via eble ne alportis.
Sed aŭdu! Kia bruo? (Eniras la reĝino.)
Reĝo  Nu, reĝino?
Reĝino Unu malĝojo sekvas tuj la duan! 220
Laerto, la fratino via mortis!
Laerto Fratino mia mortis? Kiel? Kie?
Reĝino Saliko staras super la rivero
Kaj speguliĝas en la pura akvo;
Ŝi tie plektis fantaziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo.
Ŝi rampis sur la arbon, por dispendi
Sur la branĉaro siajn kronojn; tiam
Sub ŝi rompiĝis la malforta branĉo,
Kaj kune kun la kronoj ŝi rapide 230
En la riveron falis. Ŝiaj vestoj
Sin disetendis kaj malgrandan tempon
Kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis,
Dum ŝi kantadis melodiajn kantojn,
Danĝeron sian tute ne sentante,
Kvazaŭ la akvo estus ŝia hejmo.
Sed baldaŭ ŝiaj vestoj, penetritaj
Per peza akvo, ŝin malsupren tiris,
La malfeliĉan, al terura morto.
Laerto Kaj ŝi droniĝis?
Reĝino  Jes, ho ve, droniĝis! 240
Laerto Vi havas nun tro multe jam da akvo,
Fratino malfeliĉa.—tial larmojn
Mi nun retenas! Tamen la naturo
Konservas sian moron, kion ajn
La honto dirus. Ili nur foriru—
En ni montriĝos tuj la virineco.—
Adiaŭ, reĝo! Flamaj vortoj volas
El mi eksplodi, se malsaĝaj larmoj
Nur ilin ne estingos. (Foriras.)
Reĝo  Ni lin sekvu!
Kun granda malfacilo kvietigis 250
Mi lian furiozon! Nun mi timas,
Ke ĝi denove blinde ne eksplodu,—
Ni tial sekvu lin rapide! (Ambaŭ foriras.)