Hamleto, reĝido de Danujo/Akto V

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto IV Indekso : Hamleto, reĝido de Danujo
de William Shakespeare
Tradukita de L. L. Zamenhof


Sceno I[redakti]

Akto V, Sceno I
Tombejo.
Eniras du tombistoj kun fosiloj.
Unua tombisto Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?
Dua tombisto Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.
Unua tombisto Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?
Dua tombisto Nu, oni trovis, ke tiel.
Unua tombisto Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.
Dua tombisto He, aŭskultu do, kolego-fosisto...
Unua tombisto Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.
Dua tombisto Ĉu tiel diras la leĝo?
Unua tombisto Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.
Dua tombisto Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero. 10
Unua tombisto Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.
Dua tombisto Ĉu Adamo estis nobelo?
Unua tombisto Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...
Dua tombisto Nu, demandu!
Unua tombisto Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?
Dua tombisto La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.
Unua tombisto Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!
Dua tombisto Kiu konstruas la plej fortike?
Unua tombisto Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.
Dua tombisto Ha, atendu, mi jam scias! 20
Unua tombisto Nu, diru!
Dua tombisto Al la diablo! Mi efektive ne scias.
(Eniras Hamleto kaj Horacio.)
Unua tombisto Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando.
(Dua tombisto foriras.)
Unua tombisto (Fosas kaj kantas)
En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en ĉiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.
Hamleto Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!
Horacio La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.
Hamleto Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento. 30
Unua tombisto (Kantas)
Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al ĉio venis fino,—
Restis ĝemoj kaj malsano.
(Li elĵetas kranion.)
Hamleto Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,—ne vere?
Horacio Povas esti.
Hamleto Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?
Horacio Jes, princo.
Hamleto Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.
Unua tombisto (Kantas)
Pala korpo senkolora 40
Kaj ĉemizo sen ornamoj
Kaj foset’ malbonodora
Estas fin’ de ĉiuj amoj.
(Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)
Hamleto Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!
Horacio Eĉ ne peceton pli, mia princo.
Hamleto Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?
Horacio Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.
Hamleto Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.—He, homo! kies tombo tio ĉi estas?
Unua tombisto Mia, sinjoro,
(Kantas)
Kaj foset’ malbonodora 50
Estas fin’ de ĉiuj amoj.
Hamleto Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?
Unua tombisto Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.
Hamleto Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.
Unua tombisto Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.
Hamleto Por kia homo vi fosas la tombon?
Unua tombisto Ne por homo.
Hamleto Nu, do, por kia homino?
Unua tombisto Ankaŭ ne por homino.
Hamleto Kiun do oni tie ĉi enterigos? 60
Unua tombisto Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.
Hamleto Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.—Kiel longe vi estas jam tombisto?
Unua tombisto Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.
Hamleto Kiel longe estas jam de tio ĉi?
Unua tombisto Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.
Hamleto Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?
Unua tombisto Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.
Hamleto Kial?
Unua tombisto Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.
Hamleto Kiel li freneziĝis? 70
Unua tombisto Tre strange, oni diras.
Hamleto En kio do konsistis la strangeco?
Unua tombisto En tio, ke li perdis la saĝon.
Hamleto Sur kia punkto li freneziĝis?
Unua tombisto Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.
Hamleto Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?
Unua tombisto Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto—li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.
Hamleto Kial li pli longe, ol aliaj?
Unua tombisto He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.
Hamleto Al kiu ĝi apartenis? 80
Unua tombisto Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?
Hamleto Nu, mi ne scias.
Unua tombisto La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.
Hamleto Tiu ĉi kranio?
Unua tombisto Jes, ĝuste tiu ĉi.
Hamleto (Prenas la kranion.) Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!—Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...
Horacio Kion, mia princo?
Hamleto Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?
Horacio Ĝuste tian saman.
Hamleto Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.) 90
Horacio Ĝuste tian, mia princo.
Hamleto Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?
Horacio Tio ĉi estus tro fantazia.
Hamleto Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon?
La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.
La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!
(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)
(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)
Hamleto Jen la reĝino, la kortego! Kiun 100
Funebre ili akompanas? Tamen
Sen ordinaraj la funebraj moroj?
Ĝi montras, ke mortinto la portata
Per propra mano sian vivon finis.
De alta tamen rango! Ni atendu
Kaj ni rigardu!
(Iras kun Horacio flanken.)
Laerto  Kiaj nun ankoraŭ
Ceremonioj?
Hamleto  Jen estas Laerto,
Tre nobla juna homo. Vidu!
Laerto  Kiaj
Ceremonioj decas nun ankoraŭ?
Unua pastro Ni el funebraj la ceremonioj 110
Plenumis ĉion, kio al ni estas
Nur permesita: ŝia morto estis
De karaktero duba; se ne ŝanĝus
Ordono alta la kutiman ordon,
Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝo
En ter' ne sanktigita, kaj nur ŝtonojn
Sur ŝian tombon oni devus ĵeti
Anstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;
Al ŝi do oni donis pli, ol dece;
Knabinan ŝian kronon, kaj la tombon 120
Per ĉastaj floroj oni nun ornamis,
En sanktan teron oni ŝin enmetis
Ĉe sonorado religia.
Laerto  Sekve
Nenio pli jam estas permesita?
Pastro Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigus
Per tio la servadon de mortintoj,
Se ni al ŝi ekkantus rekviemon
Simile al mortintaj en pieco.
Laerto Vi metu ŝin en teron, kaj violoj
Elkreskos el plej ĉasta ŝia cindro! 130
Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,
Dum vi en la infero brulos.
Hamleto.  Kio?
La bela Ofelio?
Reĝino (Ĵetante florojn)
 Ho, plej dolĉa,
Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos
Edzino kara de Hamleto mia;
Esperis mi ornami vian kronon
De fianĉino, dum, ho ve, mi nun
Ornamas vian tombon!
Laerto  Ho, centoble
Malben' centobla falu sur la kapon 140
De tiu, kiu per la krim' terura
De vi la saĝon rabis! For la teron!
Ne ŝutu,—mi ankoraŭ unu fojon
Al mia koro volas ŝin alpremi.
(Ensaltas en la tombon.)
Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,
Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵo
Vi faros monton ĝis la alta pinto
De la Olimpo.
Hamleto  Kiu estas tiu,
Kies doloro tiel laŭte sonas
Kaj kies krio flugas ĝis la steloj 150
Kaj volas en terur' ilin haltigi?
Jen estas mi, Hamleto.
(Ensaltas en la tombon.)
Laerto  Ha, tre bone!
Pereu, malbenita!
(Ĵetas sin sur Hamleton.)
Hamleto  Tia preĝo
Ne estas ĝusta. Mi vin petas, prenu
La manon vian for de mia kolo,
Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,
Danĝere tamen estas min ataki,
Kaj mi al vi konsilas: for la manon!
Reĝo Disigu ilin!
Reĝino  Ho, Hamlet', Hamleto!
Ĉiuj Sinjoroj...
Horacio  Kara princo, trankviliĝu! 160
(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)
Hamleto Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos,
Ĝis la minuto lasta de la vivo!
Reĝino Pro kio do, ho mia kara filo?
Hamleto Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus.
(Al Laerto)
Vi kion volas?
Reĝo  Ha, li freneziĝis!
Reĝino Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!
Hamleto (Al Laerto)
Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kion
Vi volas fari? Plori? aŭ batali? 170
Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? Eltrinki
La tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?
Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,
Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,
Por min inciti? Lasu vin enfosi
En ŝian tombon,—mi ĝin ankaŭ faros;
Se vi pri montoj babiladas, lasu
Nin superŝuti per tiom da tero,
Ke sin la loko levu ĝis la suno
Kaj la plej altaj montoj en komparo 180
Kun ĝi aperu kiel veruketoj.
Vi fanfaronas,—mi ĝin ankaŭ povas.
Reĝo Ĝi estas nur frenezo.
Reĝino  La atako
En li momenton tiel furiozas,
Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,
Simile al kvieta kolombino
Post la elkovo de la kolombidoj.
Hamleto (Al Laerto)
Aŭskultu do, sinjoro! Kia estas
La kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?
Mi ĉiam amis vin,—sed ni ĝin lasu. 190
Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,
La kat' miaŭas, hundo devas boji.
(Foriras.)
Reĝo Mi petas vin, lin sekvu, Horacio!
(Horacio foriras.)
Laert', nia parolo de hieraŭ
Fortigi devas vian paciencon;
Ni agos nun rapide.—Vi, Gertrudo,
Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.
(Al Laerto.)
La tombo havos vivan monumenton.
La horo de trankvilo baldaŭ venos;
Ĝis tiam ni bezonas paciencon.
(Ĉiuj foriras.)

Sceno II[redakti]

Akto V, Sceno II
Ĉambro en la palaco.
Hamleto kaj Horacio.
Hamleto Sufiĉe nun pri tio. Ni transiru
Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras,
Pri kio mi rakontis?
Horacio  Mi memoras.
Hamleto En mia brusto estis ia speco
De batalado. Mi ne povis dormi;
Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝas
En stato pli malbona, ol krimuloj
En la katenoj. Tiam en la kapon
Kuraĝa pens' al mi subite venis...
Kaj dank' al la kuraĝa mia penso: 10
Ĝi savis min! Jes, penso malprudenta
Al ni tiele servas iafoje,
Kiam profundaj planoj detruiĝas;
Kaj ni el tio vidas, ke Diaĵo
Direktas nian sorton, se ni mem
Eĉ de la celo nin malproksimigas.
Horacio Tre ĝuste.
Hamleto  La mantelon de ŝipano
Sur min ĵetinte, el kajuto mia
Palpante mi elrampis, trovis ilin,
Forkaptis la paketon, kiun ili 20
Kun si tre garde portis, kaj returne
En ĉambron mian iris. Mia timo
Forgesis ĝentilecon, kaj kuraĝe
Mi dissigelis la paketon. Tie
Mi trovis, ho, amiko mia kara,
Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!
Ĝi estis... jes... ordono plej severa,
Per multo da motivoj ornamita
Pri la feliĉo de la Dana regno
Kaj de Anglujo ankaŭ, kaj cetera 30
Kaj tiel plu... nu jes,—per unu vorto:
Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,
Eĉ ne lasante al l' ekzekutisto
Minuton, por akrigi la hakilon,
Tuj post eliro mia sur la bordon,
Dehaku tuj al mi la kapon.
Horacio  Dio!
Ĉu povas esti?
Hamleto  Jen, rigardu mem,
Jen estas la papero, legu poste.
Vi volas scii, kion mi nun faris?
Horacio Jes, mi vin petas.
Hamleto  Kiam mi min vidis 40
Subite en kaptilo, mia kapo
Komencis vive ludi sen prologo
Kaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon.
Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭ
Alian tekston por letero tiu
Kaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,
Kiel skribisto profesia. Iam
Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,
Ke bele skribi estas ne konvena
Por eminentaj homoj; tamen nun 50
La belskribado multe al mi servis.
Vi volas certe scii la enhavon
De la letero mia?
Horacio  Certe, princo.
Hamleto Plej prema peto al la angla reĝo,
Ke, se Anglujo volas plue resti
Fidela tributulo de Danujo,
Se inter la Anglujo kaj Danujo
La amikeco floru kiel palmo,
Se paco ĉiam ambaŭ la popolojn
Per bela krono ligu plej trankvile, 60
Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,—
Li devas tuj post lego de la skribo,
Ne pripensante kaj ne prokrastante,
La alportintojn de l' dirita skribo
Mortigi plej rapide, ne donante
Al ili eĉ minuton, por plenumi
Konfeson antaŭmortan.
Horacio  Tamen kiel
Sigelis vi la skribon?
Hamleto  La ĉielo
En tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:
En mia sako trovis sin okaze 70
Malnova sigelil' de mia patro
Kun la insigno de la danaj reĝoj.
Mi faldis la leteron ĝuste tute
Simile al antaŭa la letero,
Subskribis ĝin simile kaj sigelis
Kaj metis sur la lokon de antaŭe.
Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.
En la sekvanta tago havis lokon
Batalo nia mara kun korsaroj,—
Kaj kio estis plu—vi ĝin jam scias. 80
Horacio Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?
Hamleto Amiko mia, ili mem sin tiris
Al tiu ĉi afero, tial min
La konscienco mia ne riproĉas:
Ilia morto estis ja kaŭzita
De propra tro fervora enmiksiĝo.
Por sklavemuloj estas tre danĝere
Sin meti inter la flamantaj pintoj
De glavoj de potencaj kontraŭuloj.
Horacio Kiela reĝo!
Hamleto  Nun la reĝo mem 90
Alproksimigis min al mia celo.
Se li mortigis krime mian patron,
Se li patrinon mian malĉastigis,
Sin metis malhelpante inter miaj
Esperoj kaj elekto de l' popolo
Se li kun ruz' al mia propra vivo
Tiel perfide volis fari finon:
Ĉu mi ne havas rajton al li doni
Per mia mano merititan pagon?
Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos 100
Al tiu kankro mordi plu ankoraŭ
Viandon nian?
Horacio  Baldaŭ li ricevos
Raporton pri la manier', en kiu
Ordono lia estis plenumita.
Hamleto Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamen
Al mi ja apartenas. Homa vivo
Ne estas ja fortika; vi kalkulu
Nur unu—jam la vivo ne ekzistas.
Nur unu cirkonstanco min doloras,
Ke mi ofendon faris al Laerto! 110
En lia malfeliĉo mi ja vidas
La preskaŭ spegulitan historion
De tio, kion mem mi devis sperti.
Mi lin estimas; sed la nekonvena
Fanfaronado lia kun doloro
Min indignigis ĝis sinforgesado.
Horacio Ha, iu venas! Haltu, princo!
(Eniras Osrik.)
Osrik Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.
Hamleto Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?
Horacio Ne, princo. 120
Hamleto Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.
Osrik Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.
Hamleto Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.
Osrik Mi dankas al via princa moŝto,—estas tre varme.
Hamleto Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.
Osrik Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.
Hamleto Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....
Osrik Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege—en certa maniero—mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...
Hamleto Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)
Osrik Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi. 130
Hamleto Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.
Osrik Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.
Hamleto Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?
Osrik Kion vi pensas?
Horacio Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.
Hamleto Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?
Osrik Laerton?
Horacio Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.
Hamleto Jes, tiun ĉi saman.
Osrik Mi scias, ke vi ne scias... 140
Hamleto Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?
Osrik Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...
Hamleto Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.
Osrik Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; laŭ la komuna famo li havas en tiu ĉi punkto neniun egalan al si.
Hamleto Kia estas lia batalilo?
Osrik Glavo kaj rapiro.
Hamleto Sekve, laŭ viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?
Osrik La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj; li do, kiom mi aŭdis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenaĵo, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj ĉi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranĝitaj.
Hamleto Kion vi nomas subteniloj?
Horacio (Al Hamleto) Mi sciis, ke vi devos ankoraŭ plezuriĝi kun liaj komentarioj, antaŭ ol la parolo finiĝos. 150
Osrik La subteniloj estas la portiloj.
Hamleto Tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti ĉe nia flanko pafilegon; ĝis tiu tempo ni nomu ĝin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj ĉevaloj kontraŭ ses francaj glavoj kun iliaj apartenaĵoj kaj ses bonguste aranĝitaj subteniloj; tio ĉi estas franca veto kontraŭ dana. Por kio do ili tion ĉi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas?
Osrik La reĝo, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos naŭ fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moŝto estus inklina.
Hamleto Kaj se mi respondos, ke ne?
Osrik Mi pensas, via princa moŝto, ke estus bone konsenti je tiu ĉi provo.
Hamleto Mi nun promenados en tiu ĉi salono; kun la permeso de lia reĝa moŝto nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la reĝo restas ĉe sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,—tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj.
Osrik Tiel mi devas klarigi vian decidon?
Hamleto En tiu ĉi senco, sinjoro, kun ornamoj laŭ via gusto.
Osrik Mi rekomendas al via princa moŝto mian aldonitecon. (Foriras.)
Hamleto Al viaj servoj. (Al Horacio) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; ĉar nenia alia buŝo servus al li por tio ĉi. 160
Horacio Tiu ĉi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova ŝelo sur la kapo.
Hamleto Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antaŭ ol suĉi ĝin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de ŝaŭma miksaĵo, kiu rampas en ĉion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ĝin, kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.)
Nobelo Estimata princo, lia reĝa moŝto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, ĉu via deziro skermi kun Laerto daŭras ankoraŭ, aŭ ĉu vi deziras por tio ĉi pli longan prokraston.
Hamleto Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la reĝo. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun aŭ en ĉia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ĝin tiel bone povos, kiel nun.
Nobelo La reĝo, la reĝino kaj ĉiuj volas tuj veni tien ĉi.
Hamleto En bona horo!
Nobelo La reĝino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antaŭ ol vi komencos batali.
Hamleto Ŝia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)
Horacio Vi perdos tiun ĉi veton, princo.
Hamleto Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi ĉiam ekzercadis min; ĉe tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio ĉi neniom malhelpas. 170
Horacio Ne, kara princo...
Hamleto Ĝi estas nur bagatelo sensignifa; sed ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus.
Horacio Se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi; mi zorgos, ke ili ne venu tien ĉi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.
Hamleto Tute ne! Mi aŭskultas neniajn antaŭsignojn: neŝanĝebla sorto direktas eĉ la falon de pasero. Se ĝi fariĝos nun, ĝi ne fariĝos poste; se ĝi ne fariĝos poste, ĝi fariĝos nun; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco. Oni devas ĉiam esti preta. Ĉar nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ĝi estu!
(Eniras la reĝo, la reĝino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.)
Reĝo Hamleto, venu kaj amike prenu
Tiun ĉi manon!
(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)
Hamleto (Al Laerto)  Vi al mi pardonu,
Sinjoro! mi al vi maljusta estis,
Sed vi pardonu pro honoro via.
La ĉirkaŭantoj scias—kaj sendube
Vi ankaŭ aŭdis—mia kapo estas 180
Malsana. Mia ago, kiu forte
En vi ekscitis tutan la animon
Kaj la honoron,—mi pri ĝi konfesas:
Ĝi estis nur frenezo. Ĉu Hamleto
Laerton ekofendis? Ne! Ĉar certe
Se de si mem Hamleto nun disiĝis
Kaj li nur tial faris la ofendon,
Ke li nun estas ne li mem,—ja tiam
Ĝin ne Hamleto faris kaj Hamleto
Rifuzas la ofendon. Kiu do 190
Ĝin faris? La frenezo de Hamleto.
Se tiel estas, tiam li ja mem
La suferanto estas. La frenezo
Hamleton malfeliĉan suferigas.
Kaj jen, sinjoro, antaŭ atestantoj
Konfeso mia senkulpigu min
Nun antaŭ la grandanimeco via,
Ĉar mi la sagon pafis trans la domon
Kaj trafis kontraŭvole mian fraton.
Laerto Naturo mia, kiu la plej multe 200
Min devus instigadi al la venĝo,
Nun estas jam kontentigita plene.
Sed laŭ severaj leĝoj de l' honoro
Ne povas mi paroli pri paciĝo,
Ĝis pli maljunaj homoj de honoro
Decidos ke, savante mian nomon,
La pacon noble povas mi akcepti.
Ĝis tiu tempo mi la amon vian
Akceptos per la koro, sed batalos.
Hamleto Volonte mi konsentas; kun konfido 210
Mi nun batalos pro l' honoro via.
Nun donu la rapirojn, venu!
Laerto  Venu!
Hamleto Mi volas esti kamp' por via gloro;
Sur mia nelerteco via arto
Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto.
Laerto Vi mokas, princo.
Hamleto  Ne, je mia vorto!
Reĝo Nun donu la rapirojn, juna Osrik!
Vi scias ja la veton, fil' Hamleto?
Hamleto Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto
Konfidis ne al tute ĝusta mano. 220
Reĝo Pro tio mi ne timas; mi ja vidis
Skermadon de vi ambaŭ. Li allernis,
Sed tial oni donis al ni cedon.
Laerto (Pesante rapiron en la mano)
Tro multepeza, mi alian volas.
Hamleto Mi prenas. Ĉiuj de egala longo?
(Ili preparas sin al la skermado.)
Osrik Jes, via princa moŝto.
Reĝo  La botelojn
Da vino metu prete sur la tablon!
Se en l' unua fojo aŭ la dua!
Hamleto trafos aŭ en tria fojo
Rebatos la ekbaton, tiam tuj 230
Ektondru laŭte ĉiuj pafilegoj;
La reĝo tiam trinkos pro la sano
De sia fil' Hamleto kaj li ĵetos
En la kalikon perlon, kies kosto
Superos ĉion, kion ĝis nun havis
La reĝoj de Danujo en la krono.
Pretigu la kalikojn! La trumpeto
Anoncu al tamburo, la tamburo
Al la pafilegisto, pafilego
Al la ĉielo, fine la ĉielo 240
Anoncu al la tero: nun la reĝo
Pokalon malplenigas pro Hamleto!—
Komencu do batalon; vi, juĝistoj,
Atentu bone!
Hamleto (Al Laerto)  Venu do, sinjoro!
Laerto Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)
Hamleto  Unu!
Laerto  Ne!
Hamleto Juĝistoj diru.
Osrik  Vere, jes, trafite.
Laerto Nu, bone! Nun ankoraŭ unu fojon!
Reĝo Halt'! Donu vinon!—Nun, Hamleto mia,
La perlo estas via. Vian sanon!
Vi prenu la pokalon!
(Post la sceno estas aŭdataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)
Hamleto  Ne, mi devas 250
Antaŭe fini!
(Al Laerto) Venu! (Ili skermas.) Nun denove
Trafite! Kion diras vi?
Laerto  Tuŝite!
Tuŝite, mi konfesas.
Reĝo  Nia filo,
Vi venkas.
Reĝino  Li varmiĝis, li laciĝis.
Hamleto, prenu mian tukon, viŝu
La ŝviton de la frunto! La reĝino
Feliĉon vian trinkas nun!
Hamleto  Patrino...
Reĝo Gertrudo, vi ne trinku!
Reĝino  Mi deziras,
Permesu, mia edzo, mi vin petas.
Reĝo (Flanken)
La vino venenita! Ŝi pereis! 260
Hamleto Patrino mia, mi ankoraŭ trinki
Ne povas. Mi tuj finos.
Reĝino  Venu, filo,
Mi viŝos vian ŝviton de l' vizaĝo.
Laerto Nun mi lin trafas, reĝo.
Reĝo  Mi ne kredas.
Laerto (Flanken)
Kaj tamen kontraŭ mia konscienco!
Hamleto Laerto, venu, nun la trian fojon!
Vi ludas; mi vin petas, batu forte;
Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn.
Laerto Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)
Osrik  Sur la ambaŭ flankoj
Nenia rezultato.
Laerto  Nun vin gardu! 270
(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)
Reĝo Disigu ilin, ili tro varmiĝis.
Hamleto Ne, ne, ankoraŭ unu fojon!
Osrik (La reĝino svenas.) Haltu!
Rigardu la reĝinon!
Horacio  Ambaŭ sangas.—
Kiel vi fartas, princ'?
Osrik  Kiel vi fartas,
Laerto?
Laerto  Ve! Mi estas nun kaptita
Per la kaptilo mia propra! Juste
Min mem perfido mia pereigis!
Hamleto Ha, la reĝino! Kio al ŝi estas?
Reĝo Ŝi svenas, ĉar ŝi vidas sangon.
Reĝino  Ne!
La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto! 280
Ĝi estis venenita! Mi pereas! (Ŝi mortas.)
Hamleto Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!
Elserĉi la krimulon!
Laerto (Laerto falas.) Jen, Hamleto:
Li estas antaŭ vi. Vi jam pereis,
Nenio en la mondo vin nun savos;
Eĉ duonhor' da viv' al vi ne restas.
La ilo de la krim' en via mano
Troviĝas! sciu, ho, Hamleto nobla,
Ke la rapiro estis venenita.
Kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo: 290
Rigardu, nun mi kuŝas, por neniam
Leviĝi plu. Patrino via ankaŭ
Nun venenita... Fino... Mi ne povas.
La reĝo ĉion... Lia kulpo... Reĝo...
Hamleto La pinto ankaŭ estas venenita?
Nu, faru do, venen', laboron vian!
(Trapikas la reĝon.)
Reĝo Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankoraŭ!
Hamleto (Devigante la reĝon trinki el la pokalo)
Vi trinku, mortigisto, adultulo,
Abomeninda, malbenita dano!
Eltrinku la pokalon kun la perlo! 300
Patrinon mian sekvu! (La reĝo mortas.)
Laerto  Li meritis.
Li la venenon miksis por ni ĉiuj.
Hamleto nobla, antaŭ nia morto
Ni kore nin pardonu reciproke!
Mi liberigas vian konsciencon
De l' mort' de mia patro, ankaŭ vi
Pardonu min pro via morto!
(Li mortas.)
Hamleto  Dio
Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.—
Mi mortas, Horacio!—Nun adiaŭ,
Reĝino malfeliĉa!—Kaj vi ĉiuj, 310
Vi tremas pro okazo la terura,
Vi estas palaj mutaj atestantoj...
Se mi nur havus tempon... Ha, la morto
Arestas tre rapide... mi tre multe
Al vi rakonti povus! Tiel estu!
Mi mortas, Horacio, tamen vi,
Vi vivas,—senkulpigu kaj klarigu
Min kaj aferon mian al la homoj.
Horacio Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,
Mi ankaŭ apartenas al romanoj: 320
Ankoraŭ restis vin' en la pokalo...
Hamleto Ho ne, amiko! Se vi estas viro,
Mi petas vin, ne tuŝu la pokalon!
Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,
Se vi, la sola, kiu ĉion scias,
Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,
Se vi min iam portis en la koro,
Retenu vin ankoraŭ de l' ĉielo
Kaj vivu en la mondo abomena,
Por savi mian nomon per rakonto 330
De mia historio.
(Oni aŭdas marŝon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)
 Kia bruo?
Osrik La juna Fortinbras nun el Polujo
Revenas post la venko kaj milite
Salutas la senditojn de Anglujo.
Hamleto Mi mortas, Horacio! La veneno
Jam la spiriton mian neniigas;
Kaj la sciigon el Anglujo mi
Ne povas plu atendi; sed, amiko,
Mi antaŭdiras, ke l' elekto falos
Sur Fortinbrason; kaj la voĉon mian 340
Antaŭ la morto mi al li fordonas.
Raportu al li tion ĉi kaj ankaŭ
La tutan historion de la faktoj.—
La resto do—silento! (Li mortas.)
Horacio  Nobla koro
Nun ĉesis bati! Kara mia princo,
Adiaŭ! Bonan nokton! La anĝeloj
Plej puraj al vi kantu dorman kanton!—
Pro kio batas la tamburo?
(Marŝo post la sceno.)
(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)
Fortinbras  Kie
Fariĝis la terura dramo?
Horacio  Kion
Vi volas vidi? Se ian malĝojon 350
Aŭ mirindaĵon, tiam ĉesu serĉi.
Fortinbras Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,
Kiela festo estas nun en via
Palac' eterna, se per unu fojo
Vi tiom da oferoj reĝaj buĉis?
Unua sendito Terura vido! Ni kun la sciigoj
El Anglolando venas tro malfrue.
Nun estas surdaj la oreloj, kiuj
Aŭskulti devus la raporton nian,
Ke la ordono estas plenumita, 360
Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.
Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?
Horacio Li certe ne, se li eĉ estus viva;
Ĉar li mortigi ilin ne ordonis.
Sed ĉar rapide post la sanga faro
Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,
(al la senditoj)
Vi el Anglujo,—tial nun ordonu
Ke oni metu la mortintojn alte
Sur katafalkon antaŭ la popolo
Kaj mi rakontos al la nesciantoj, 370
Kiele ĉio tio ĉi fariĝis.
Vi aŭdos faktojn sangajn, nenaturajn,
Vi aŭdos pri okazaj juĝofaroj
Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,
Kaŭzitaj de perfido kaj de ruzo,
Kaj pri insidoj, kiuj returniĝis
Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj.
La tutan veron mi al vi raportos.
Fortinbras Rapidas ni aŭskulti. Kaj kunvoku
La regnajn prezentantojn al kunveno! 380
Mi nun akceptas kun malgaja koro
Feliĉon mian. Sur la danan tronon
Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos,
Ĉar nun l' okazo tion ĉi postulas.
Horacio Pri tio ankaŭ ion mi parolos;
Pri tio ĉi raportos mi la voĉon
De tiu, kies voĉon multaj sekvos.
Sed ni rapidu kun la elektado,
Ĉar la spiritoj estas nun ankoraŭ
Tre forte incititaj, kaj intrigoj 390
De malbonuloj povus nun facile
Elvoki malfeliĉojn kaj konfuzojn.
Fortinbras Kvar kapitanoj portu sur la trono
La korpon de Hamleto: se li vivus,
Sur ĝi li certe sidus la plej noble
Kaj la plej reĝe. Ĉe l' funebra iro
Aperu plene la parad' milita!
Forprenu nun la korpojn! Tia vido
Konvenus nur al kampo de milito.
Ordonu nun komenci la pafadon! 400
(Funebra marŝo. Ĉiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni aŭdas pafadon.)