Hedda Gabler/Tria akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua akto Indekso : Hedda Gabler
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Kvara akto

(La ĉambro de gesinjoroj Tesman. La pordokurtenoj estas tiritaj antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ estingiĝis.)

(Sinjorino Elvsted, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la apogseĝo. Hedda kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.)

ELVSTED (post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ ne! — Ho Dio, — ho Dio, — ankoraŭ ne.

(Berte singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. Ŝi havas leteron en la mano.)

ELVSTED (turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, — ĉu iu venis?

BERTE (mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero.

ELVSTED (rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!

BERTE Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino.

ELVSTED Nu tiel.

BERTE Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos ĝin ĉi tien sur la tablon.

ELVSTED Jes, tion faru.

BERTE (demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi fumas.

ELVSTED Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo.

BERTE (estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.

ELVSTED Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta —!

BERTE Ho, Dio, — mi pensis ke tiel okazus.

ELVSTED Vi tion pensis?

BERTE Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam —. Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ iom da tempo.

ELVSTED Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon.

BERTE (rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, — lasu ŝin nur dormi, kompatindulinon. — Ĉu mi metu ion pli en la fornon?

ELVSTED Dankon, ne por mi.

BERTE Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

HEDDA (vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas —!

ELVSTED Estis nur la servistino —

HEDDA (ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono —! Jes nun mi ja memoras — (rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea?

ELVSTED (rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan.

HEDDA Kiam revenis Tesman?

ELVSTED Li ankoraŭ ne revenis.

HEDDA Ankoraŭ ne hejmenvenis?

ELVSTED (ekstaras) Eĉ ne unu revenis.

HEDDA Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara —

ELVSTED (tordas la manojn) Kaj tiel kiel mi lin atendis!

HEDDA (oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, — pro tio ni estus nin ŝparintaj.

ELVSTED Ĉu vi iom dormis poste?

HEDDA Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne?

ELVSTED Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.

HEDDA (ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.

ELVSTED Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri?

HEDDA Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro —

ELVSTED Ho Dio, jes, — certe daŭris. Sed tamen —

HEDDA Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri sin — tia ĵus post viveca festeno.

ELVSTED Sed kara, — kien li do estus irinta?

HEDDA Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis tie. Ili havas ja lian antaŭan ĉambron atendanta.

ELVSTED Ne, ĉe ili li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas.

HEDDA Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.

ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED Jes, mi vere estas morte laca.

HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin tempeton sur mia lito.

ELVSTED Ho ne, ne, — mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA Certe vi kapablas.

ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii —

HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)

(Hedda iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)

(Berte iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE Ĉu Sinjorino ion deziras?

HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE Jes brr, — tuj kaj senprokraste estu varme.

(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE (haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, Sinjorino.

HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.

BERTE Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)

(Hedda genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)

(Post mallonga daŭro Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA (apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.

TESMAN (turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, — tiom frue ellitiĝinta! Ĉu?

HEDDA Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.

TESMAN Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, Hedda!

HEDDA Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.

TESMAN Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?

HEDDA Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.

TESMAN Ne, do neniu faris.

HEDDA (fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze ĉe la asesoro?

TESMAN Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?

HEDDA Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone amuziĝis.

TESMAN Jes vere. Tiun ĉi fojon, do —. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, — jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume Ejlert legis.

HEDDA (eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu —

TESMAN (eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu!

HEDDA Ja, ja, tio ne interesas min —

TESMAN Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, — io malica kreskis en mi.

HEDDA Io malica?

TESMAN Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, Hedda!

HEDDA Jes, ja, mi ja imagas!

TESMAN Kaj scii ke li, — tiel naturdotita — bedaŭrinde tamen estas neplibonigebla.

HEDDA Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?

TESMAN Ne, bona Dio —. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la ĝuo.

HEDDA Kaj en kio rezultiĝis ĉio — fine?

TESMAN Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.

HEDDA Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?

TESMAN Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis.

HEDDA Ĉu li nomis ŝin?

TESMAN Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted.

HEDDA Nu, — kie vi disiĝis de li?

TESMAN Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, — la lastaj de ni, — samtempe. Kaj Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere superŝarĝita!

HEDDA Do li estis.

TESMAN Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi estus prefere dirinta. Ho, — mi preskaŭ hontas — pro Ejlert — tion rakonti —

HEDDA Jen do —?

TESMAN Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, — jen imagu!

HEDDA Jes, ja, Dio, sed —?

TESMAN Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas ĉe la vojrando? Ĉu?

HEDDA Ne, kiel mi povus tion scii!

TESMAN Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) Jen, imagu, — tion ĉi mi trovis.

HEDDA Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?

TESMAN Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis — sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedaŭrinde —

HEDDA Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?

TESMAN Ne, tion mi ne kuraĝis — pro lia tiama stato —

HEDDA Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?

TESMAN Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.

HEDDA Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Løvborg?

TESMAN Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.

HEDDA Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?

TESMAN Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu!

HEDDA Nu? Ili do akompanis lin hejmen.

TESMAN Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.

HEDDA Kaj kien vi poste stumblis?

TESMAN Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta — kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio ĉi.

HEDDA (etendas la manon por la paketo) Ne, — ne transdonu ĝin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi ĝin unue.

TESMAN Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.

HEDDA Vi ne kuraĝas?

TESMAN Ne, — ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris.

HEDDA (rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?

TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, — jen vidu —

HEDDA Jes, ja, — ĝuste tiel do estas — (pasante) Sed mi memoras, — jen letero por vi.

TESMAN Ĉu, imagu —!

HEDDA (ĝin donante) Venis frue ĉi-matene.

TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)

TESMAN Ho Hedda, — ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe la morto!

HEDDA Tion oni devus ja atendi.

TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien.

HEDDA (subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri?

TESMAN Ho, plej kara Hedda, — se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!

HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan.

TESMAN Nu, Dio do —! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon —? Mian mantelon —? Nu, en la antaŭĉambro —. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Ĉu?

HEDDA Ho, nur kuru, kaj —

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)

BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.

TESMAN Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.

HEDDA Sed mi povas. (al Berte) Petu la asesoron enveni. (Berte eliras)

HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la skabelo)

TESMAN Jes, donu ĝin al mi!

HEDDA Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.

(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. Tesman penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)

(Asesoro Brack envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.

BRACK Jes, vi trovas, ĉu ne? (al Tesman) Ĉu ankaŭ vi eliros?

TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, — la malsana, ŝi kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.

BRACK Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento —

TESMAN Jes, mi vere devas kuri —. Adiaŭ! Adiaŭ!

(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)

HEDDA (proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun nokton, sinjoro Asesoro.

BRACK Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.

HEDDA Ankaŭ vi ne?

BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivaĵoj?

HEDDA Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.

BRACK Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne partoprenis, mi opinias?

HEDDA Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.

BRACK Ankaŭ Tesman?

HEDDA Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.

BRACK (ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.

HEDDA Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?

BRACK Jes, via suspekto ne estas senfunda.

HEDDA Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.

(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. Brack ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.)

HEDDA Nu jen, do?

BRACK Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj — aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.

HEDDA Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?

BRACK Mi devas konfesi — li estis.

HEDDA Nun vi vere igas min scivolema —

BRACK Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda?

HEDDA Se decas tion rakonti, jen faru.

BRACK Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon.

HEDDA De la pasia speco?

BRACK De la plej pasia speco.

HEDDA Iom pli pri tio ĉi, Asesoro —

BRACK Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias.

HEDDA Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?

BRACK Jes, vidu, sinjorino Hedda, — jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin la genio ĉivespere —

HEDDA Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.

BRACK Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti.

HEDDA Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg —?

BRACK Jes, mallonge, — la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de fraŭlino Diana.

HEDDA De fraŭlino Diana?

BRACK Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.

HEDDA Ĉu tiu estas iu ruĝhara?

BRACK Ĝuste.

HEDDA Iu tia — kantistino?

BRACK Nu ja, — ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino — de sinjoroj, — sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el ŝiaj plej varmaj protektantoj — en siaj pli prosperaj jaroj.

HEDDA Kaj kiel tio ĉi finiĝis?

BRACK Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej kortuŝa akcepto transiris al luktado —

HEDDA Kontraŭ Løvborg?

BRACK Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.

HEDDA Kaj en kion rezultis tio?

BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Feliĉe fine alvenis la polico.

HEDDA Ĉu ankaŭ la polico?

BRACK Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu freneza homo.

HEDDA Nu!

BRACK Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio.

HEDDA De kie vi nun sciiĝis pri tio?

BRACK De la polico mem.

HEDDA (rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo.

BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda?

HEDDA (ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, — kial vi do tiel postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?

BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.

HEDDA Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?

BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroaĵoj.

HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack?

BRACK Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian ŝirmilon.

HEDDA Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!

BRACK Ho Dio, — ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.

HEDDA Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontiĝi.

BRACK Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Løvborg.

HEDDA Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?

BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua — kaj entrudulo — sin enŝovus en —

HEDDA En la triangulon?

BRACK Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.

HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, — sola koko en la korto, — tio estas via celo.

BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos — kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas.

HEDDA (perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, — kiam temas pri realigo.

BRACK Vi tion opinias?

HEDDA Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja — tiom longe, ke vi ne potencas super mi.

BRACK (ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, — vi eble pravas pri tio. Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.

HEDDA Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas tie minacante.

BRACK (ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, — ĝi prefere fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.

HEDDA Tion ankaŭ mi opinias.

BRACK Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!

(Li iras al la vitra pordo.)

HEDDA (ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno?

BRACK Jes, por mi estas pli mallonge.

HEDDA Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.

BRACK Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti sufiĉe pikantaj.

HEDDA Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?

BRACK (ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn!

HEDDA (ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, —

(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.)

(Hedda staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de Løvborg el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de Berte aŭdiĝas de la antaŭĉambro. Hedda turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.)

(Ejlert Løvborg en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)

LØVBORG (turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do!

(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas Hedda, regas sin tuj kaj salutas.)

HEDDA (ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi venas serĉi Tea.

LØVBORG Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.

HEDDA Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?

LØVBORG Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.

HEDDA (iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris?

LØVBORG (rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj?

HEDDA Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?

LØVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. — Tesman eble ankoraŭ ne ellitiĝis?

HEDDA Ne, — mi ne kredas —

LØVBORG Kiam li hejmenvenis?

HEDDA Tre malfrue.

LØVBORG Ĉu li ion al vi rakontis?

HEDDA Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.

LØVBORG Nenion pli?

HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema —

(Sinjorino Elvsted envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)

ELVSTED (proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine —!

LØVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue.

ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!

LØVBORG Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.

ELVSTED Ho ne, ne, — tion ne diru!

LØVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos —

ELVSTED Mi volas nenion aŭdi!

HEDDA Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.

LØVBORG Ne, restu, — ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.

ELVSTED Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!

LØVBORG Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.

ELVSTED Pri kio do —?

LØVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.

ELVSTED Disiĝi!

HEDDA (senvole) Mi tion sciis!

LØVBORG Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.

ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?

LØVBORG De nun mi ne plu intencas labori.

ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?

LØVBORG Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.

ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas!

LØVBORG Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen —

ELVSTED (ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.

HEDDA (duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, — jes!

LØVBORG (rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar tia ĝi estas.

ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj honoro super vin. Kaj la ĝojo, — la ĝojo, tiun mi volas dividi kun vi.

LØVBORG Tea, — nia libro neniam eldoniĝos.

HEDDA Aj!

ELVSTED Ne eldoniĝos!

LØVBORG Neniam eldoniĝos.

ELVSTED (en timema suspekto) Løvborg, — kien vi formetis la kajerojn!

HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn —?

ELVSTED Kie vi havas ilin!

LØVBORG Ho, Tea, — prefere ne demandu min pri tio.

ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.

LØVBORG La kajerojn — Nu do, — la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil pecojn.

ELVSTED (krias) Ho ne, ne —!

HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne —!

LØVBORG (rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias?

HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis al mi nekredeble —

LØVBORG Tamen vero.

ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, — ho Dio, Hedda, — disŝiris sian propran verkon.

LØVBORG Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian vivoverkon —

ELVSTED Kaj tion vi do faris ĉinokte!

LØVBORG Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea.

ELVSTED Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro —. Ĉiujn miajn tagojn tio staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.

LØVBORG Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.

ELVSTED Sed kiel vi do povis —! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.

HEDDA (preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano —

ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.

HEDDA Sed vi tamen ne forvojaĝos?

ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA (Hedda staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, sinjoro Løvborg?

LØVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?

HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom tute neripareble?

LØVBORG Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ estas tio, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.

HEDDA (rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraŭ ŝi?

LØVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora!

HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora!

LØVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda.

HEDDA La veron?

LØVBORG Unue promesu al mi, — donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.

HEDDA Jen mia promeso.

LØVBORG Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi rakontadis.

HEDDA Tio pri la kajeroj?

LØVBORG Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.

HEDDA Ne, ne — sed kie do ili estas?

LØVBORG Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!

HEDDA Tion ĉi mi ne komprenas.

LØVBORG Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.

HEDDA Jes, — tion ŝi diris.

LØVBORG Sed mortigi sian infanon, — ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraŭ ĝi.

HEDDA Tio ne la plej fia?

LØVBORG Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.

HEDDA Kaj kio do estas tio, la plej fia?

LØVBORG Imagu nun, Hedda, ke viro, — tiel je frua matena horo, — post freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen aŭdu — tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi falis. Kies manoj kaptis ĝin.

HEDDA Ho, — sed finfine tio — ĉi tio estis ja nur libro —

LØVBORG La pura animo de Tea estis en tiu libro.

HEDDA Jes, mi komprenas.

LØVBORG Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco estas.

HEDDA Kaj kiun vojon vi nun iros?

LØVBORG Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.

HEDDA (paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, — jen aŭskultu — Ĉu vi ne povus aranĝi, ke — ke okazos en beleco?

LØVBORG En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis —

HEDDA Ho ne. La vitfolioj, — je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! — Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu.

LØVBORG Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas foriri)

HEDDA Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.

(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al Løvborg kun unu el la pistoloj.)

LØVBORG (rigardas ŝin) Tiun? Do tiu estas la memoraĵo?

HEDDA (kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ vin.

LØVBORG Tiam vi estus devinta ĝin uzi.

HEDDA Jen! Uzu ĝin vi nun.

LØVBORG (metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon!

HEDDA Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!

LØVBORG Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

(Hedda aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)

HEDDA (ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! — Vi kun la krispa hararo! (ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, — nun bruligas mi la infanon.