Saltu al enhavo

Helpo:Provlegado

El Vikifontaro

Provlegado produktas la verkojn en Vikifontaro el skanaĵoj. Skanaĵoj estas kutime en formato DjVuPDF, kiuj estas alŝutitaj al Komunejo. Provlegado okazas en la Indekso- kaj Paĝo-nomspacoj antaŭ ol esti transigita en la ĉefan nomspacon. La provlegada procezo estas dividita en malsamajn fazojn, kiuj estas indikitaj per la paĝostato de ĉiu paĝo. Vikifontaro havas stilgvidilon kaj certajn formatajn konvenciojn, kiuj devus esti uzataj dum provlegado por certigi, ke niaj tekstoj ĝuste aspektas kaj bone funkcias. Ĉi tiun provlegadan funkcion provizas la kromprogramo ProofreadPage.

Se vi volas lerni kiel provlegado funkcias en Vikifontaro, komencu en la "Kunlaboraĵo de la monato". Ĉi tiu projekto listigas novajn verkojn ĉiumonate kaj invitas ĉiujn uzantojn partopreni.

Skanaĵoj estas uzataj por provlegado en Vikifontaro. Ĉi tiu paĝo priskribas kiel uzi, foliumi, navigi kaj redakti skanitajn paĝojn kaj ankaŭ la diversajn funkciojn de la Indekso- kaj Paĝo-nomspacoj.

Indekso

[redakti]

La unua paŝo en provlegado de nova verko por Vikifontaro estas la kreado de indeksa paĝo. Ĉi tiu paĝo priskribas kiel agordi kaj administri ĉi tiujn paĝojn en la Indekso-nomspaco.

Paĝnumeroj

[redakti]

En fizikaj dokumentoj, paĝoj estas kutime markitaj per nombroj. Ĉi tiuj nombroj oni uzas en la kampo "Paĝoj" de la indeksa paĝo kaj en la paĝokapoj aŭ piednotoj de la individuaj paĝoj. Ili estos aŭtomate videblaj ankaŭ en la ĉefa nomspaco apud la teksto.

Dum provlegado, paĝoj moviĝas tra tri statusoj, kun du aldonaj statusoj por aliaj kondiĉoj. La statuso de paĝo estas montrata kaj en la koloro de ĝia bloko sur la indeksa paĝo, kaj per strio sur la ĉefa nomspaco. Ĉi tiu paĝo priskribas ĉi tiujn statojn.

Stilogvido

[redakti]

Tiu paĝo priskribas la plej bonaj praktikoj por formati paĝojn en la Paĝo-nomspaco.

Transkludo

[redakti]

Post kiam la teksto de la verko estas provlegita el la apud-flankaj paĝbildoj, "transkludado" estas uzata por montri la tekston el la nomspaco Paĝo en aliaj paĝoj en la ĉefa nomspaco. Transkludado montras la paĝon de alia teksto, sen ke iu bezonu kopii aŭ mane ĝisdatigi ĝin poste. La celo de transkludado de la teksto estas grupigi ĝin en logikajn, racie grandajn blokojn - plej ofte ĉapitrojn aŭ sekciojn. Ĉi tiu paĝo priskribas la procezon de transkludado.