Saltu al enhavo

Helpo:Skanaĵoj

El Vikifontaro

Laborspaco

[redakti]

Vikifontaro uzas "nomspacojn" por apartigi malsamajn paĝtipojn. Ekzemple, ĉi tiu paĝo, kiun vi nun legas, estas en la nomspaco "Helpo".

Vikifontaro uzas du nomspacojn por skanaĵoj: la "Indekso"-nomspaco kaj la "Paĝo"-nomspaco. Kune, ili foje nomiĝas la "laborspaco". La laborspaco estas la malantaŭa ĉambro, kie verkoj estas provlegataj el siaj skanaĵoj. Ĝi ne supozeble estas la loko, kie legantoj legos la finitan verkon (kvankam ili povas, se ili volas). Finitaj verkoj finas en la "ĉefa" nomspaco (la nura nomspaco, kiu ne uzas prefikson kiel "Helpo:", "Indekso:", "Paĝo:", ktp) per procezo nomata "transkludado".

Nomspaco “Indekso"

[redakti]

Tiu nomspaco enhavas "indeksojn" por ĉiuj verkoj. Indeksoj estas altnivelaj paĝoj kiuj:

  • ligas al ĉiuj individuaj paĝoj en la verko;
  • ligas reen al la skanaĵoj (el la nomspaco "Dosiero:");
  • listas kelkajn simplajn metadatenojn (kiel titolo, aŭtoro ktp).

Oni povas modifi la indekson por montri la originalajn paĝnumerojn kaj reprodukti la enhavtabelon de la verko (se havebla). Por pliaj informoj, vidu Helpo:Indekso.

Ĉiuj indeksoj estas ordigitaj en Kategorio:Indeksoj. Ekzempla indekso troveblas ĉe Indekso:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf.

Tiu nomspaco estas uzata por montri individuajn skanaĵojn. Ĉiu paĝo montras la tekston flank-al-flanke kun la skanita bildo. Ĉi tio facilas la transskribadon de la originala teksto. Vi povas zomi la paĝbildon alklakante kaj rulumante sur la bildo en la dekstra panelo.

Oni indikas la numeron de la skanaĵoj en la paĝnomo per antaŭa oblikva streko sekvata de numero post la dosiernomo. Ekzemple, "Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/8" montras la 8-an paĝon de la dosiero. Ĉi tiu numero estas la paĝnumero en la skanaĵo kaj ne la paĝnumero en la verko mem.

Alklakante sur la opcio "Redakti", oni povas redakti la maldekstran tekston per redaktilo. En la ĉefa nomspaco, nur la enhavo de la paĝo estas montrata (la skanaĵo nur aperas sur la redaktofenestro).

Ekzempla paĝo troveblas ĉe Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/8.

Foliumado

[redakti]

Depende de la etoso, kiun vi uzas, aperos butonoj aŭ tekstaj etikedoj por navigi kaj redakti la "Paĝo"-nomspacon:

antaŭa paĝo
sekva paĝo
indekso de la verko
montri/kaŝi la fenestrojn por redakti kapliniojn kaj piedliniojn
vertikala/horizontala aspekto
malzomi de la skanaĵo
zomi al la skanaĵo
refreŝi zomnivelon

Kaplinio kaj piedlinio

[redakti]

Ekster la ĉefa redaktofenestro, oni povas meti tekston en du aliaj redaktofenestroj: por la kaplinio kaj por la piedlinio, kiuj normale ne videblas dum la redaktado. La teksto tajpita en ĉi tiujn redaktofenestroj aperos nur en la "Paĝo"-nomspaco. Ĝi ne estos transkludita al la ĉefa nomspaco. Ĉi tio estas uzata por aferoj kiel paĝnumeroj, kiuj igos la ĉefan tekston nelegebla se ili estus transkludita.

Alklakante la butonon , kiu troviĝas en la ilobreto "Iloj por provlegado", oni povas montri la fenestrojn por redakti la paĝokapon kaj la paĝopiedon. Reklakante la butonon, la redaktofenestroj kaŝiĝos.

Teknike, la paĝokapo kaj paĝopiedo estas aŭtomate metitaj ene de etikedoj <noinclude>...</noinclude>, tial la enhavo ne transkludas al iu ajn alia paĝo.

Ekzemplo estas Paĝo:Statuto de UEA, 1934.djvu/7 kiu kaŝas la paĝnumeron.

Dum redaktado, certaj etikedoj, inkluzive de tabela sintakso, devas esti ekvilibraj (egala nombro da komencaj kaj fermaj etikedoj) tra la kombinaĵo de la paĝokapo, paĝokorpo kaj paĝopiedo, aŭ ene de ĉiu sekcio.

La ĉefa nomspaco

[redakti]

Tiu nomspaco ne estas parto de la laborspaco. Oni kelkfoje nomas ĝin la "ĉefspaco". Ĝi estas la fina etapo por provlegado: tie oni atendas, ke legantoj trovu, aliru kaj legu la tekston produktitan en la laborspaco.

La teksto estas "transkludita" en la ĉefan nomspacon el la Paĝo-nomspaco. Kvankam kelkfoje tuta verko povas esti transkludita al unu paĝo en la ĉefa spaco, oni kutime transkludas unu ĉapitro aŭ sekcio po paĝo. Ligiloj flosantaj maldekstre de la paĝo ligas reen al la Paĝo-nomspaco (tiuj kutime estas paĝnumeroj, uzante informojn el la indekso). La ligilo "Fonto" ĉe la supro de la paĝo ligas reen al la Indekso-nomspaco.

Nur la teksto en la ĉefa redaktofenestro "korpo" el la Paĝo-nomspaco estas transkludita en la ĉefan nomspacon. La teksto en la paĝokapo kaj piednoto de la Paĝo-nomspaco ne estas transkludita.

Ekzempla paĝo troveblas ĉe Statuto de UEA.