Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Heroldo esperas ekhavi
3.600 abonantojn
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 9-a de januaro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne funkcias, neniu papera gazeto aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

Fabrício Valle, brazila esperantisto, entreprenisto kaj eksa redaktoro de la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto en junio 2016 por nekonata sumo. En intervjuo de Libera Folio li tiam esperis multobligi la abonantaron kaj poste oftigi la aperritmon.

Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 kiel semajna gazeto. Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeto transiris al Kooperativo de Literatura Foiro, kiu igis ĝin la organo de la Esperanta Civito.

Dum lastaj jaroj plurfoje okazis neklarigitaj paŭzoj en la aperado de la gazeto, evidente pro manko de financaj kaj homaj rimedoj ĉe la Civito, kiu fine en junio 2016 decidis liberiĝi de la eldonaĵo. Duonjaron post la transpreno de la gazeto la perspektivoj ne aspektas tre esperigaj.

Laŭ Fabrício Valle Heroldo de Esperanto antaŭ la transpreno havis 600 abonantojn, kvankam ne klaras, ĉu efektive ili ĉiuj pagis la abonkotizon por 2016, aŭ ĉu temas nur pri la kvanto de adresoj en la transdonita adreslisto. Nun estas malpli ol 60 pagitaj abonoj por 2017, kaj ne aperis eĉ la unua numero.

Spite neatenditajn problemojn Fabrício Valle ne perdis la esperon sesobligi la abonantaron de Heroldo – do anstataŭ 600 abonantoj li esperas havi 3.600. La celo ŝajnas ne facile atingebla, se konsideri, ke la establita kaj populara La Ondo de Esperanto havas malpli ol 500 abonantojn, kaj nun nuligas sian paperan version.

Libera Folio: Ĉu vi povas rakonti pri la aktuala stato de via projekto?

Fabrício Valle: La projekto malfruas pro diversaj kialoj. Ekde septembro aperis multe da neatenditaj – kelkaj nekredeblaj – malfacilaĵoj sur la vojo kaj inter ili, la fakto, ke mi restis praktike sola en la mastrumado de la tuta laboro, ĉar mia partnero, Paulo Lima, estis trafita de seriozaj sanproblemoj. Mi komencis serĉi pliajn partnerojn, ĉar la koncepto, kiun ni havas por moderna Esperanto-gazeto ne estas laboro por nur unu homo en la kerna stabo. Krome, nia entrepreno havas aliajn projektojn kiuj atendas disvolvadon. La manko de Paulo Lima estas forta bato, sed dume mi laboras por la lanĉo de Heroldo. Kompreneble la konkretigo de ĉio planita malfruas.

Kial ne eblis lanĉi la retan version kiel anoncite?

– La respondo al la antaŭa demando estas parto de la klarigoj. Multe da aliaj kialoj kontribuas por la malfruo. Fakto estas, ke la reta versio ankoraŭ ne estas preta. Mankas gravaj teknikaj detaloj, ĉar la tuta sistemo ne estas nur reta versio de Heroldo, sed reta abonilo kiu mastrumos la abonojn plus la reta versio kaj plus socia reto. Ĉiuj el tiuj ĉi tri sistemeroj estas interligitaj, integritaj … kaj ne estas simpla laboro, kiel nur instali kaj fari bazajn agordojn.

Kiam aperos la unua papera gazeto?

– Ni laboras por aperigi ĝin ankoraŭ en januaro, sed eblas malfruo ankaŭ rilate la paperan version. Tamen, certe ni sukcesos ĝisdatigi ĝin tra la jaro, se malfruo vere okazos.

Kiom da abonantoj vi havas?

– Por la jarkolekto 2017, malpli ol 60. Laŭ la informoj de LF-koop estas nuntempe – jarkolekto 2016 – ĉirkaŭ 600 abonantoj. Se paroli pri kresko de la abonantaro, mi ne kredas, ke estas troigo paroli pri sesobligo, kiel dirite en mia intervjuo al Libera Folio, aŭ eĉ ne granda faro, se konsideri la potencialan merkaton. Ni planis tre detale nian agadon, sed la neantenditaj okazaĵoj kaj faktoroj malfruigas la konkretigon de la planoj.

Konsiderante ke La Ondo de Esperanto, kiu parte konkuras pri la samaj abonantoj, nun fermas sian paperan eldonon, kio igas vin kredi, ke ĝuste Heroldo sukcesos multobligi sian abonantaron kaj gajni sufiĉe da mono por vivteni paperan kaj retan eldonojn?

La Ondo de Esperanto estas bona gazeto​, sed ni ne prenas kiel bazon ĝian sperton. Ni laboros surbaze de diversaj faktoroj kaj la ĉefa estas, ke fakte ekzistas potencialaj abonantoj por gazeto kiel Heroldo, laŭ la modelo kiun ni elpensis. La defio estas trovi kaj allogi tiun publikon. Kiel? Por tio ni havas sufiĉe detalan planon. Ni bezonas nun reagi al la manko de Paulo Lima, plu paŝi kaj kalkuli pri malpli rapidaj rezultoj, ĝis ni sukcesos ĝisdatigi la tutan planon. Heroldo havas preskaŭ 100 jarojn … ni bezonas unu jaron por montri rezultojn kaj jardekon por stabiliĝi kiel la plej bona kaj plej legata gazeto en Esperanto.