Hipolito: Kontraŭ Noeto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la traktato de la sankta sacerdoto Hipolito el Romo kontraŭ la herezo de Noëto

Revelacio de la kaŝita mistero

Fratoj, estas unu Dio, kiun ni povas plej bone koni el la Sankta Skribo. Pro tio necesas scii ĉion, pri kio ĝi traktas kaj konas ĉion, kion ĝi instruas. Ni devas kredi je Dio tiel, kiel Li mem intencas, ke ni kredu, kaj ni devas tiel glori Lian Filon, kiel Li volas, ke ni Lin gloru. Kaj ni devas akcepti la Sanktan Spiriton tiel, kiel Li volas donaci Lin al ni, do ne laŭ nia propra volo, nek laŭ nia gusto. Ni rajtas misuzi nenion, kion ni ricevis de Dio, sed ĉion kompreni tiamaniere, kiamaniere Li mem instruas nin en la Sankta Skribo.

Kiam Dio estis unusola kaj krom Li nenio ekzistis, Li decidis krei la mondon. Li kreis ĝin per penso, volo kaj vorto; kaj la mondo komencis ekzisti. Ĝi komencis ekzisti tiel, kiel Dio intencis, kaj Li faris ĉion tiel, kiel Li volis.

Sufiĉas scii, ke Dio havis nenian samtempulon. Krom Li nenio ekzistis. Li estis unusola kaj en Li estis ĉio. Al Li mankis nek racio, nek saĝo, nek potenco, nek prudento. Ĉio estis en Li, ĉar Li estis ĉio.

Kiam kaj kiel Li volis, en la tempo, de Li mem fiksita, Li revelaciis sian Vorton, per kiu Li ĉion kreis. Ĝis kiam Li havis sian Vorton en si mem, tiu Vorto estis nevidebla al la kreita mondo. Sed per sia kreiva voĉo Li faris la Vorton videbla: Li naskis la Lumon el la Lumo kaj al la kreitaĵo Li donacis sian Sinjoron kaj sian sencon. Tiun, kiu ĝis tiam estis videbla nur al Li, kaj al la mondo nevidebla, Li faris videbla, por ke la mondo ĉe Lia revelacio povu Lin vidi kaj esti savita.

Kiam Li venis en la mondon, Li videbliĝis kiel Dia servanto. Ĉio do ekestas per Li,[1] Li mem el la Patro.

Li donis la leĝojn kaj la profetojn, Li donis al ili la Sanktan Spiriton kaj tiel devigis ilin paroli; do ili akceptis la potencan spiriton de la Patro kaj proklamadis Lian decidon kaj volon.

Do la Vorto fariĝis videbla, kiel deklaris la sankta Johano. Li sume ripetas tion, kion diradis jam la profetoj, kaj pruvas, ke tio estas la Vorto, per kiu ĉio estiĝis: «En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio ,kaj la Vorto estis Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio.» [2] Poste li aldonas: «La mondo per Li estiĝis, kaj la mondo Lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj Lin ne akceptis.» [3]

  1. kp. Joh 1,3
  2. Joh 1,1-4
  3. Joh 1,10-11

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Hipolito († post 235): Tractatus (contra hæresim Noëti), Cap. 9-12
en: Patrologia Græca 10, 815-819
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 81-82

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 23-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Beda la Honorinda: Luko-Komentario (advento > la 22-a de decembro)
Aŭgusteno: Prediko 185 (advento > la 24-a de decembro)