Hipolito: Refuto de ĉiuj Herezoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la traktato de la sankta sacerdoto kaj martiro Hipolito el Romo: Refuto de ĉiuj herezoj

Per la vorto, kiu fariĝis karno, la homo akiras diecon

Nia kredo estas bazita ne sur iaj malplenaj vortoj; ni ne submetiĝas al pasaj kapricoj, nek al trankviligaj flatemaĵoj. Ni kredas la vortojn eldiritajn de la Dia potenco.

Dio konfidis tiujn vortojn al la Vorto kaj la Vorto mem eldiris ilin por forturni per ili la homojn de malobeemo. Tion Li faris ne perforte, por sklavigi la homojn, sed por inviti ilin al persona kaj libera decidiĝo.

Dio sendis la Vorton en la pleneco de la tempo,[1] ĉar Li jam ne plu emis paroli pere de profetoj, kies deklaroj estis ne tute klare kompreneblaj. Li decidis, ke la Vorto aperu videble, por ke la mondo ĝin vidu kaj tiamaniere estu savita.

Ni scias, ke la Vorto prenis sian korpon el la karno de la Virgulino renoviginte la korpon de la malnova homo per la Enkarniĝo. Ni scias, ke la Vorto fariĝis homo [2] havanta la saman substancon kiel estas la nia. Se ne estus tiel, li vane estus postulinta, ke ni sekvu lin kiel nian instruiston. Se li kiel homo estus havinta alian substancon, li certe de mi, pro mia naturo tiel malforta, ne povus atendi, ki mi similiĝu al li. Tia postulo tute certe ne estus konforma al lia boneco kaj justeco.

Por ke ni ne pensu, ke li estas diferenca de ni, li submetiĝis al la leĝo de la laboro, li libervole malsatis, soifis, bezonis dormi, ne rifuzis suferadon kaj li submetiĝis al la morto kaj montris sian resurekton. Per ĉio ĉi li prezentis sian homan naturon kiel primicon de sia oferaĵo, por ke ni ne perdu nian kuraĝon dum nia suferado kaj ĝoje atendu la saman rekompencon, kiun Dio preparis por Kristo, kaj konsciu tion, ke ankaŭ ni estas nur homoj.

Kiam vi ekkonos la veran Dion, krom via animo ankaŭ via korpo fariĝos senmorta kaj nedifektebla. Vi, kiu agnoskis dum via surtera vivo la ĉielan Reĝon, akiros la ĉielan regnon. Vi fariĝos kunulo de Dio kaj kunheredanto de Kristo. Ne plu vin sklavigos avidemo nek pasioj kaj malsanoj, ĉar vi akiris diecon.

Ĉion malbonan, kion vi kiel homo devis travivi, Dio permesis pro tio, ke vi estas homo. Sed Li promesis, ke Li donos al vi ĉiujn siajn donacojn, kiam vi diiĝos kaj fariĝos senmorta. Tial «konu vin mem» tiamaniere, ke vi konos kaj agnoskos Dion, kiu vin kreis. Ĉar koni kaj esti konita kaj agnoskita estas privilegio de tiuj, kiujn Li alvokis.

Tial ne interkverelu kaj ne estu obstinaj. Kristo «estas Dio super ĉio». Li ekde la komenco decidis, ke li forlavos niajn pekojn kaj renovigos la malnovan homon, kiun li kreis laŭ sia bildo por tiel montri sian amon al ni. Se ni obeos liajn sanktajn ordonojn kaj sincere sekvos lian bonecon, ni similos lin kaj li glorigos nin. Ĉar Dio ne estas almozulo; Li ebligis al ni partoprenon en sia dieco al Lia gloro.

  1. kp. Gal 4,4
  2. kp. Joh 1,14

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Hipolito el Romo († ĉ. 235): Philosophumena, sive omnium hæresion refutatio, Lib. 10, Ĉap. 33-35 (alskribita al Origenes)
en: Patrologia Græca 16, 3452-3453
  • Esperanta traduko el la latina:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska Tempo > la 30-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

↑ (se ne enestas dimanĉo en la kristnaska oktavo): Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret (Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo)
Bernardo el Clairvaux: Prediko 1 (la 29-a de decembro)


Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 6 (la 31-a de decembro)