Ho, iam min la gloro...

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Se majo alvenos... Indekso : Unuaj agordoj
de Eska
Ho, iam min la gloro...

Ho, iam min la gloro...


Ho, iam min la gloro
Vizitis—kun sopiro,
Fervor' de la inspiro,
En mia flamis koro.

Tre longe mi atendis,
De ies kor' ekflamon,
Kaj nune mi eksentis
En propra koro amon...

En mia vivo multajn
Jam gastojn mi invitis...
Nur unu gast' -- feliĉo
Ĝis nun min ne vizitis.